Endre Tóth

La murdita juglandarbo

La maljunulino revenis en la kuirejon kaj rakontis plu:

“...kaj kial staras tiu skatolforma domo najbare, trans la barilo, en la mezo de tiu funebreca ĝardeno, ankaŭ tio havas sian historion.

Tie staris iam la bela dometo kaj la ĝardeno de Bora Sabo, kiu estis la vidvino de Steĉjo Truo. La bela, blanka domo havis verdajn fenestrojn kaj ruĝan deklivan tegmenton, ĝi estis senmanka kaj iom fiereta, simila al la ceteraj en ĉi tiu strateto. Antaŭe ĝi havis florĝardeneton, la koridoro kaj la verando estis kovrita per vivanta foliaro, kaj malantaŭ la domo kuŝis fekunda legomĝardeno, kun multaj prunujoj, kaj unika grandega juglandarbo, do, la dometo estis ĉirkaŭata de vivanta verda vivo. Kaj nun ĉia vivo estas mortinta, kaj la flava domo nude, malvarme tremas en la dolorplena ĝardeno. Ĉar nek volo, nek povo rekreas tion, kio jam pasis, kaj la futuro...

Kiam Aleĉjo, la filo de Bora hejmenvenis — li, studinte arkitekturon, fariĝis inĝeniero, jam bone riĉiĝis en la ĉefurbo, — havis belan sumon en la banko, kaj havis aŭtomobilon, kiam li proponis sin ĉi tien por distrikta ofico. Nu, kiam li alvenis hejmen, li aĉetis la heredpartojn de la frataro, tiel, ke la tuta bieno, la domo kaj la ĝardeno de Bora Sabo post tiu tempo estis lia ekskluziva posedaĵo. Nu, nature, laŭjure ĉio restis la havaĵo de Bora, sed la aliaj heredantoj provis nenion postuli el la heredaĵo.

Aleĉjo havis bonan salajron ĉe la distrikto, kaj ankaŭ lia edzino, Manjo, ĉar ŝi estis kuracistino. Sed ne tiaspeca kuracistino, al kiu oni iras plendi pro dorsdoloro aŭ pro similaĵoj, ĉar ŝi estis fakte distrikta higienistino. Ŝia profesio estas, ke ŝi eniras en la buĉejon, kaj diras, ke la kanalo estas nekonvena, kaj ke ĝis morgaŭ oni bonigu ĉion, alie la tuta buĉejo estos fermita. Kaj ŝia profesio estas, ke ŝi diras, ke la putoj havas malbonan akvon. Sed ja, ĝis nun ĝi estis bona?.. Nu, tia virino estas Manjo, iom fierema, sed cetere ne malbonulino.

Nu, ili ambaŭ havis bonan salajron, kaj krom tio, kiel oni diras, Manjo kunportis belan doteton en la nupton, kaj tiamaniere, ke ili ne estis malriĉaj, ili decidis konstrui belan novan domon, tamen ne antaŭe, laŭ la trotuaro, kie staras la ceteraj, sed malantaŭe, en la loko de la ĝistiama legomĝardeno, kaj ĉi tie antaŭe ili plantos arbustojn, kaj grundan florbedon, kaj pinojn kaj ĉion.

Diris tiam Bora Sabo: — Miaj karaj, kial vi ne atendas, ĝis vi subterigos min apud mian Steĉjon? — ĉar ŝi amis ege sian edzon.

Sed ili ne, ĉar ili volas novan neston — vi vidos, panjo, kiel bone vi fartos en ĝi.

Kaj Bora ne kontraŭdiris, ŝi estis ĉiam virino vortŝparema, ŝi diris nur foje, kaj nur al mi: — Ili diras, ke mi bone fartos en tiu domo. Sed ja, kie mi fartos bone? Ekstere, apud mia Steĉjo, tie, jes, tie mi fartus bone. — Ŝi estis ege malesperiĝinta.

Kaj la gejunuloj komencis. Venis multe da homoj, multe da maŝinoj, ili detruis la pordegon kaj la barilon, la maŝinoj zumadis ĉi tie de mateno ĝis vespero. Post du tagoj fariĝis tiel granda fosaĵo, ke ĝi povus gluti la tutan malnovan loĝejon de Bora.

Aleĉjo rakontis al ĉiuj, kia estos la nova domo. Li faris pri ĝi belan desegnon sur papero. Nu jes, la desegno estis belega, sed la domo, kiun la desegno montris, estis iom kripla, ĉar ĝi malhavis ruĝan deklivan tegmenton. Ĝi havis platan supraĵon.

— Supra teraso, — diris Aleĉjo, — tio estas la moderna modo.

— Supra teraso, supra teraso, — diris Bora iom honte, — tiom da fanfaronado en tiu ĉi simpla strateto. La tieanoj ja estas modestuloj.

Nu, bone. Oni komencis alporti brikaron, trabaron, ĉion, la maŝinoj bruegis senĉese, kaj la domo kreskis el la fosaĵo, kiel la fungoj post pluvego. Sed la multaj homoj fervorantaj malĝentile puŝadis Boran dekstren-maldekstren. Okazis ankaŭ, ke oni diris al ŝi: — Iru do flanken, onjo! Ĉu vi ne vidas, ke vi estas maloportuna ĉi tie? — Kvazaŭ ŝi estus fremdulino, kiu nur malhelpas ilin, kvankam tiam ankoraŭ ĉio estis ŝia posedaĵo laŭjure.

Diris tiam Bora, alparolante Aleĉjon: — Dolĉa mia filo, ne disipu tiom da mono, ne alportigu manĝaĵojn por tiuj el la gastejo. Mi kuiros por ili.

Ho, kompatinda Bora!

Nu vere, ŝi akiris respekton, bonegajn supojn, rostaĵojn kaj aliajn manĝaĵojn ŝi sciis fari, multfoje oni venigis ŝin kiel mastrinon al abundaj edziĝfestoj, sed ŝi senĉese faris la multajn bongustajn aĵojn, de mateno ĝis vespero, tamen ŝi mem manĝis apenaŭ.

— Mi deziras nenion, mia kara, — ŝi diris iafoje, alveninta min viziti —, mi nur trinkas iom da kafo, por ke mi ne malsaniĝu. Sufiĉas jam tio por mi.

Tamen ŝi jam maldikiĝis, pli kaj pli, kaj ŝian voĉon oni povis aŭdi eĉ pli malofte ol antaŭe, kvankam tiu Bora estis ĉiam vortŝparema. Nu, kaj ne pasis pli ol du monatoj ĉar la laboro komenciĝis en marto, kaj ne estis ankoraŭ junio, kiam la domo jam staris. Nu jes, la muroj. Tiam diris Aleĉjo: — Panjo kara, mi aranĝos unu el la ĉambroj en la nova domo por ni tri, por vi, Manjo kaj mi mem, kaj ni enloĝiĝos, ĉar ĉi tie ekstere tiu maljunaĉa kabano estas jam malhelpo por la ŝarĝveturiloj. Estas jam necese detrui ĝin.

Bora diris nenion, sed ŝi fariĝis ege malgaja, ĉar en la malnova domo ŝi pasigis longan tempon, pace vivante kun sia edzo, Steĉjo.

Sed kiel malŝparema estas la nuntempa junularo, tio estas terura! Ili disigis la murojn ne tiamaniere, kiel decas, zorge konservante la uzeblajn aĵojn, sed iun tagon venis homoj el la minejo, eniris en la malnovan domon, iomete manipulis en ĝi, poste ili sciigis la najbararon, ke neniu timiĝu ĉar sekvos eksplodo. Ili alvenis matene, kaj ne estis ankoraŭ tagmezo, kiam: bumm! Kaj la malnova domo ekkaŭris, ĝi estis ruiniĝinta, kiel la granda gastejo en la milito, kiam trafis ĝin bombo.

Bora tiam ploris, ploregis, kvazaŭ ŝi freneziĝus. Kaj ŝia bofilino, la kuracistino, kondukis ŝin en hospitalon, kaj diris al ŝi:

— Ne timu, bopanjo, vi resaniĝos rapide, kaj kiam vi hejmenvenos, vi eniros en la novan domon, inter la belaĵojn, en la komforton, kaj vi havos nenian devon, krom vin distri per la televido.

Kvazaŭ Bora interesiĝus pri la televido. Ŝi ne ŝatis tre eĉ la radion. Ŝi aŭskultis ankaŭ tion, nur se oni kantis en ĝi, aŭ se aŭdiĝis sciigo, ke la vagonaro distranĉis iun, aŭ oni sufokis iun, aŭ similajn novaĵojn. Nu, vere, estis pli bone al Bora kviete kuŝiĝi en la hospitalo, kaj ne vidi, kiamaniere oni portas la ruinojn de la malnova domo al la vilaĝfino, kie la marĉo estis sekigota.

Kiam Bora revenis hejmen, malaperis eĉ la postsignoj de la malnova domo. La ĝardeno dezertiĝis jam pli frue, la prunujoj estis jam antaŭlonge fortranĉitaj, nu, pro ili nenia domaĝo. Ili donis tiel aĉajn prunojn, kiuj estis taŭgaj nur por fari ventrodoloron. Nur la grandega juglandarbo restis staranta malantaŭ la nova domo.

Bora diris tiam al Aleĉjo per voĉo ege tremanta, ĉar ŝi iom invalidiĝis, malgraŭ la kuracado: — Mi jam ne ĉagreniĝas, mia karulo. Sed mi dezirus almenaŭ, ke la nova domo estu bele blanka, kaj la fenestroj verdaj.

Aleĉjo ridis: — Blanka kaj verda? Tute ne, mia panjo. Prefere tia, kia mi jam desegnis ĝin sur la papero. La muroj estos flavaj kaj la fenestroj krudbrunaj. Tia estas la moderna modo.

Bora respondis nenion. Ŝi kuiris plu por la laboristoj, kiuj jam estis malpli multaj ol antaŭe, kaj ili faris malpli da bruo, nur el la interno de la domo aŭdiĝis martelado kaj segado. Kiam venis julio, la tuta laboro finiĝis, la domo estis preta. Ĝi estis bela, ne eblas nei tion, sed iom nekompleta pro la plata supraĵo. Ankaŭ interne brilis ĉio. Foje tagmeze, kiam la gejunuloj forestis, venigis min Bora. Mi vidis ĉion, ĉio havis viglan koloron, sed la muroj elspiris strangan odoron, kian mi flaris ĝis tiam nur en hospitalo. Mi diris al Bora: — Vere, ĉio estas bela ĉi tie. Nur la odoro ne plaĉas al mi.

Bora diris, ke tio estas pro la farboj, ĉar ankaŭ tiuj estas modernaj.

Nu, tute egale. Sed tiu hospitalodoro kaŭzis al mi malbonan antaŭsenton.

Poste oni liveris en la domon meblaron, modernan, kaj instalaĵon de kuirejo, kiu estis senmakula, kiel tiu de apoteko. Ankaŭ Bora Sabo fartis tiam pli bone, ol antaŭ nelonge. Plaĉis al ŝi ĉio, sed ŝi nur promenadis en la grandega loĝejo tien kaj reen, ŝi povis fari nenion. Volonte ŝi kuirus, sed la forno funkciis per gaso, kaj kiam oni ekbruligas ĝin, la flamo eksplodetas, kaj tion Bora ne ŝatis. Ŝi nek sciis purigi per maŝinoj, nek lavi per maŝino. Cetere la lavmaŝino estas senutila aĵo, ĉar ĝi nur kirladas la akvon, ne knedas la tolaĵon. Do, povante fari nenion, ŝi multfoje venis viziti min. Ŝi sidadis sur la benko en la kuirejo, helpis al mi senŝeligi terpomojn; ŝi estis ĉiam silentema. Nur jenon ŝi diradis foje-foje al mi: — Toleru min, mia kara. Mi preferas sidi ĉe vi sur la benko, ĉar tia simpla maljunulino, kiel mi, fartas malbone en rafinitaj foteloj, kiaj estas tie.

Ŝi ne diris ‘hejme’, ŝi diris: ‘tie’.

Ŝi trarigardis super la barilo, kaj balancadis la kapon, ĉar la vidaĵo, la dezertigita ĝardeno, estis ege dolora por ŝi. Sed tiam ŝi jam nenion kuraĝis diri al Aleĉjo.

Iun tagon denove homoj venas, kaj ni vidas, trarigardante super la barilo, ke ili kunportas hakilon kaj segilon, kaj esploradas ĉirkaŭ la maljuna juglandarbo. Verŝajne ili volas dehaki la arbon. Tion jam Bora ne povis toleri. Ŝi rapidis tien, kaj komencis tute ne mallaŭte disputi kun ili.

Tiuj diris, ke Aleĉjo sendis ilin, por dehaki la arbon.

Bora diris, ke de kiu ajn ili estas senditaj, ĉi tie la laŭjura mastrino estas ŝi, ĉi tie ĉio estas ŝia posedaĵo, iu ajn povas tion kontroli ĉe la distrikta oficejo, kaj ŝi ne lasas la arbon.

La homoj foriris pro la granda kverelo, kaj Bora revenis al mi, sed ŝi estis nekonsolebla. Ŝi jam sciis, ke ĉio estas vana, la arbo devas morti.

Ho ve, kiel bona arbo ĝi estis! Kiel multaj sakoj da nuksoj kreskis sur ĝi! Paperŝelaj nuksoj. Nu, certe, la arbo jam maljuniĝis iom, ĝi jam donis malpli multe da nuksoj, tamen ĝi estis bona, belega arbo.

Kaj jam eblas scii, vanis la kverelo, la sekvintan tagon oni dehakis la arbon, ĉar ĝia loko estis bezonata. Aleĉjo volis alkonstrui vintran ĝardenon al la nova domo.

Tiam ankoraŭ Bora diris iafoje, miaj karaj gefiloj, kial estis tiel urĝe mortigi la belan juglandarbon? Vi povus atendi almenaŭ ĝis vi subterigos min apud mian karan Steĉjon. Sed neniu ŝin atentis, ĉar la vintra ĝardeno estis vere urĝa problemo. Aleĉjo neatendite sukcesis akiri trabaron, kaj aliajn materialojn malmultekostajn laŭ la onidiro, ĉirkaŭ la afero eĉ flirtis ia falsaĵo; nu, Aleĉjo rapidis fini la malordon, kiun la multa konstrulaboro kaŭzis.

Denove homoj venis, kavigis la freŝajn murojn, kiuj ankoraŭ eĉ ne sekiĝis bone, kaj la vintra ĝardeno post nelonge estis preta.

Vere, ĝi estis ege bela. Foje Bora venigis min, por ke mi ĝin rigardu. Mi vidis ĉion, ĉirkaŭe grandegajn vitro-tabulojn, inter ili maldikajn betonajn kolonojn. Palmo kaj filodendro troviĝis ankoraŭ nenie, sed eĉ sen ili ĉio estis belega. Tamen malplaĉe mi denove ekflaris la hospitalan odoron.

Sed ĉu la rapidego kaŭzis la eraron, ĉu intence oni misfaris ion, jam ne eblas scii, sed okazis, ke oni ne elterigis la radikojn de la maljuna juglandarbo. Ĝuste sur ili oni konstruis la vintran ĝardenon.

Bora diris al mi foje (tiam ŝi parolis jam iom konfuze):

— Doloro turmentas la malfeliĉan teron pro tiu arbostumpo, kiel doloro turmentas la homon, se rompiĝas la dento kaj la radiko restas.

Nu, kompatinda Bora.

Intertempe alvenis la vintro. Aleĉjo diris: — Vi vidos, panjo kara, post nelonge venos la printempo, ni ordigos la ĝardenon, ĉie kreskos floroj, arbustoj, kaj se plaĉos al vi, vi promenados inter ili, aŭ laboretos iom kiel ĝardenistino; vi vidos, ke ĉio estos bonega.

Nu, sed kiam Aleĉjo tion diris, estis ankoraŭ vintro. Kiel li povus antaŭsenti la okazontaĵojn?

La vintro pasis agrable. Ili ne bezonis zorgi eĉ pri la hejtado, ĉar la nova domo havis aŭtomatan centran hejtadon, eĉ la garaĝo estis hejtita, sed kial, mi ne scias. Kial tiom da malŝparado? Tiu senanima aŭtomobilo tute ne bezonas la vivigan varmon.

Alvenis la printempo. Foje tagmeze Bora kuras al mi, ektimiĝinte. Kiel ŝi balbute rakontis al mi, la planko de la vintra ĝardeno kaj unu el la vitrotabuloj krevis. Kion tio signifas? Ĉu ne ruiniĝos ĉio? Ĉu ni ne devos kuri al Aleĉjo en la oficejon, sciigi lin?

Mi diris, trankviligante ŝin, ke ĝis vespero espereble okazos nenio. Ne estas necese vane maltrankviligi Aleĉjon, tamen ŝi ne reiru hejmen, ŝi restu ĉe mi ĝis vespero.

Kiam vespere Aleĉjo revenis el la oficejo, li ĉirkaŭrigardis kaj blasfemis, superŝutis la sanktulojn per fulmotondraj riproĉoj.

Okazis, ke pro la proksimeco de la printempo la arbostumpo reviviĝis. La arbostumpo, kiu restis sub la vintra ĝardeno. Ĉu ĝi volis kreski, aŭ ĝuste male, malleviĝi, kiu povas diveni? Nu, oni devis tuj malkonstrui la tutan vintran ĝardenon, sed eĉ tio ne sufiĉis. Estis ankoraŭ necese elfosadi la radikojn de la maljuna juglandarbo, kaj la radikoj estis tiel grandegaj, ke ili etendiĝis profunde sub la novan domon, kaj pro ili oni devis eĉ tuŝi la fundamenton.

Nu, denove venis multe da homoj, multe da maŝinoj, kaj nova laboro komenciĝis por savi la saveblan.

Kaj tiam okazis, ke la kompatinda Bora ne povis toleri plu. Iun tagon ŝin kaptis malsano, kaj vane ŝi havis kuracistan bofilinon, la trian tagon ŝi jam kuŝis sur katafalko.

Venis la multaj sortobatoj, perdiĝis multega mono, perdiĝis la aŭtomobilo, ja Aleĉjo devis vendi ĝin, ĉar liaj ŝuldoj amasiĝis, la ĝardeno restis senflora, senarbusta, mortigita. Forfalis ĉia espero. Scias nur la Ĉiopova, kio sekvos ankoraŭ? Nur la kompatinda Bora atingis, kion ŝi volis ĉiam. Ŝi kuŝas apud sia Steĉjo.

Nu, tia ja estas la vivo. Kion la gejunuloj faris, tion ne eblas fari. Ĉar se ili ekzekutis tiun maljunan juglandarbon, ili devus mortigi tuj ankaŭ la radikojn, ĉar simple surkonstrui ilin — tio ne eblas.

Ne eblas invalidigi la maljunan aĵon, kaj simple sursidi ĝin. Tio ne eblas.

Ne. Certe ne.”


FONTO: Tóth, Endre. "La murdita juglandarbo," en: Lappar, La Antikristo (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1982), pp. 111-120.


Aŭtune de Endre Tóth

Cave” by Endre Tóth, translated by R. Dumain

A Memorial Tribute to Endre Tóth
by Ralph Dumain

Remembering Endre Tóth: Some Preliminary Notes
by Lester Shepard

“Mi Ne Deziras Esti Juvelo” de Georgi Miĥalkov

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

On other sites / Alireteje:

"Groto" in Esperanto

“Die Grotte”: German translation of story / germanlingva traduko de "Groto"

German translation of short story collection Lappar, La Antikristo /
germanlingva traduko de novelaro: LAPPAR, DER ANTICHRIST

Lappar, La Antikristo

"Esperanta Antikristo ekster la Verda Infero" de Tomasz Chmielik

"La Plej Valora" de Sten Johansson

Endre Tóth - Vikipedio

Lappar, la antikristo - Vikipedio

Pri E. Tóth parolas Julian Modest kaj Vilmos Benczik
El la Songazeto 3 de Literatura Foiro
(sonregistraĵo / sound file)

Antichrist - International Film Festival Rotterdam 2013 - IFFR

Antychryst (Adam Guzinski, 2003), short film / filmeto


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 27 April 2013

Site ©1999-2018 Ralph Dumain