Hirundo
Mi estas hirundo, la nigra hirundo!
Malbone mi iras sur tero,
Sed povas ekflugi dum unu sekundo,
Manovras kun lert’ en aero.
Mi estas hirundo, la simpla hirundo!
Kaj skulptas mi mian nesteton
El koto, pajleroj kaj lano de hundo,
Kaj nutras malgrandajn birdetojn.
Mi estas hirundo! Ansera fiero
Neniam vastigas la bruston,
Eĉ se mi posedas antikvan misteron,
Mi ja orakolas nimbuson.
Mi estas hirundo...
Tankaoj
-
Krepusko. Arbo,
Ŝutkovrita de prujo
Blanka, malvarma.
Paruo sidas sur ĝi.
Ho, izoleco mia!
-
Printempo. Urbo.
Mar’ malproksime estas.
Kial ĉi tie
Vento tolaĵon same,
Kiel velojn, disblovas?
-
Verŝita parfum’.
Blanka popla lanugo.
Belaj virinoj
Vagas sur urbaj stratoj.
Ŝuoj kalkulas tempon.
-
Tankaoj el Land’
De Superiranta Sun’!
Invad’!.. Surprize
Kvazaŭ karan kukolon
En la versoj mi aŭdas.
-
Fin’ de jarcento.
Pompe paduso floras.
Kun maltrankvilo
Mi pririgardas Landon
De Subiranta Suno.
-
Ho patrolando!
Jen ĉerizarbo floras
Ĉe ligna baril’...
La subiranta suno
Akvon de lag’ ruĝigas.
-
Estas krepusko.
Korvo sidiĝis manĝi
Sur ĉerizarbo.
Sun’ okcidente estas.
Mi staras apud fenestr’.
-
Super Polesi’
Cikoni’ blanka flugas...
Belorusio,
Bela Rusio mia!
Ĉu Hirosim’ ci estas?
-
Ĉiaj objektoj
Havas nur singularon
En strof’ de tanka’.
Orienta saĝeco!
Ĉu ni ankaŭ konceptos?
-
... Sed tamen varme!
Sun’ en ĉielo penas
Kiel mastrino
En kuirejo. Viroj
En gastsalon’ diskutas.
-
En blua ĉiel’
Mevo de la espero
Ŝvebas refoje.
Maten’? Tagmez’? Aŭ krepusk’?
Kiu respondi povas?
-
Maro. Nebulo.
Sun’ elrigardi volas.
Elporti ilojn
Ondoj de la progreso —
Kaj forviŝas surskribojn.
|