Ŝolem Alejhem

La Gimnazio

(fragmento)

(La edzino de komercisto firme decidis, ke sian unusolan filon enigos en gimnazion. La pastro cedas al la virina kaprico, kaj—ĉar la filo en kelkaj studobjektoj estas iom ne tro bona—dungas hejmajn instruistojn. Pro la limigita procento, la filo tamen ne sukcesas enskribiĝi en la gimnazion. Tial la edzino konstante riproĉas la familiestron, kiu fine decidas viziti la direktoron de la gimnazio.)

— Nu, iru, rakontu al ili historion, ke mi posedas propran edzinon,—cent dudek jarojn ŝi vivu—, kaj ke ŝi enprenis al si en la kapon frenezan ideon: gimnazio, gimnazio kaj gimnazio! Nu, kio estis plue? Vi devas scii, ke mi mem ankaŭ ne apartenas al tro grandaj mallertuloj, kun helpo de Dio mi trabatis al mi vojeton rekte tien, kien estis necese, kaj mi trafis en la kabineton de la granda sinjoro mem, la gimnaziestro. Jes! Kaj mi sidiĝis kaj komencis paroli kun li tiel kaj tiel—mi kapablas, dank' al Dio, paroli kun granda sinjoro, se mi nur volas, piki al mi la langon oni ne bezonas. —

— Kion vi deziras? — li min demandas kaj petas min sidiĝi.

Kaj mi respondas al li mallaŭte en la orelon:

— Plej moŝta moŝto, — mi diras, — ni estas homoj ne riĉaj, sed ni havas negrandan kapitaleton kaj unu bonan neordinaran knabon, kiu, — mi diras —, volas lerni, kaj mi volas, kaj mia edzino tre volas . . .

Tiam, li denove demandas min:

— Kion vi deziras?

Tiam mi respondas al li denove kaj mi alŝoviĝas al li ankoraŭ pli proksime:

— Plej moŝta moŝto, — mi diras, — ni estas homoj ne riĉaj, sed ni havas negrandan kapitaleton kaj unu bonan neordinaran knabon, kiu, — mi diras, — volas lerni, kaj mi volas, kaj mia edzino tre volas . . . — kaj mi forte akcentas la "tre", por ke li min komprenu . . .

Sed li havas ja gojan * kapon, tial li ne komprenas, kion mi aludas, kaj li diras al mi jam kolere:

— Kion do vi deziras?

Tiam mi nerapide enŝovas la manon en la poŝon, nerapide elprenas kaj nerapide diras al li:

— Pardonu min, — mi diras, — ni estas homoj ne riĉaj, sed ni havas negrandan kapitaleton kaj unu bonan, neordinaran knabon, kiu, — mi diras —, volas lerni, kaj mi volas, kaj mia edzino tre volas . . . — kaj mi prenas kaj enŝovas al li kaj premas al li la manon . . .

Unuvorte, li komprenis, kion mi pensas, kaj li elprenas notlibreton kaj li demandas min, kia estas mia nomo, kia estas la nomo de mia filo kaj en la kioman klason mi volas lin enirigi . . .

— Nu, — mi diris al mi, — tio estas ja fine en ĝusta afero! — kaj mi klarigas al li, ke mia nomo estas Katz, Arono Katz, kaj mia filo estas nomata Moseo, t.e. Moŝko, kaj mi volas, ke li eniru en la trian klason.

Tiam li diras al mi, ke se mi estas nomata Katz kaj mia filo estas nomata Moseo, t.e. Moŝko, kaj li volas eniri en la trian klason, mi alkonduku lin, — li diras —, en januaro, kaj li tiam certe estos akceptita.

— Vi komprenas? — jam tute aliaj paroloj! Videble, se oni ŝmiras, oni veturas . . . Estas nur bedaŭrinde, ke ne tuj; sed kion fari? se oni ordonas atendi, oni devas atendi, hebreo ja alkutimiĝis . . .

(Kaj en januaro:)

. . . kaj dum mi tiamaniere meditas, alvenas al ni iu kun orkoloraj butonoj, videble instruisto, kun folio da papero en la mano, kaj li demandas min, kion mi bezonas. Mi montras al li mian knabon, kaj diras, ke mi alkondukis lin en la ĥederon **, t.e. en la gimnazion.

Tiam li demandas min:

— En la kioman klason?

— En la trian, — mi diras; — li ĵus estas akceptita.

Li demandas min, kia estas lia nomo.

— Katz, — mi diras, — Moseo Katz, t.e. Moŝko Katz.

— Moŝko Katz? — li diras —, Moŝkon Katz li ne havas en la tria klaso! Ekzistas, li diras, en lia listo iu Katz, tamen ne Moŝko, sed Morduĥ, Morduĥ Katz . . .

— Kia Morduĥ! — mi diras; — ne Morduĥ sed Moŝko!

— Morduĥ — li diras kaj alŝovas al mi la paperon rekte al la vizaĝo.

Mi ripetas al li "Moŝko", li ripetas al mi "Morduĥ"! Unuvorte, Moŝko, Morduĥ, Morduĥ, Moŝko, ni tiel longe nin reciproke moŝkadis kaj morduĥadis, ĝis ni sciiĝis tre belan historion; kion oni devis fari al mia knabo, oni faris al tiu! Vi komprenas la aventuron? Oni efektive akceptis nun Katz‑on, jes, sed erare oni akceptis alian, ne nian! Vi devas scii, ke en nia urbo ekzistas du Katz‑oj! . . .

— Kion vi diros pri tia historio? Mi pretigis la liton, kaj tiu havos la plezuron! Vi devas scii, kiu estas "tiu", t.e. tiu Katz; senvalora nulo, metiisto, ŝajnas al mi, ke li estas bindisto aŭ io simila; per si mem li eĉ estas tute kvieta hometo, sed kiu lin konas, kiu scias pri li? Absoluta senhavulo! Kaj nun lia filo estas akceptita! Ĉu ne povas krevi la galo?

— Diru vi mem!



* "goj": ne hebreo

** ĥedero: hebrea religia lernejo por malgrandaj knaboj


Ŝholem ALEJHEM (Ŝalom Alejĥem) (1859‑1916); hebrea‑ukraina verkisto, la cara polico persekutis lin pro liaj "ribeligaj verkoj". Li prezentas la mondon de malriĉuloj hebreaj, vivantaj en la cara Ruslando, ilian malageman, tamen gajan vivon. Li estis prozisto, poeto, komprenema, bonkora humoristo.

Verkoj en E‑o

Hebreaj Rakontoj, trad. Is(ĥak) MUĈNIK, Leipzig, 1923.

La Gimnazio, trad. L.L. ZAMENHOF, Paris, 1924.

Ĉe doktoro, Monologo, trad. Josef RABINOVIĈ‑TAJC, Jerusalemo, 1931.


FONTO: Ŝalom Alejĥem. “La Gimnazio” (fragmento), trad. el la jida (kun permeso) Ludoviko Lazaro Zamenhof, en Krestomatio de Esperanta Literaturo: Tekstoj, Dataro, Bibliografio, Vol. I, red. István Szerdahelyi (Budapest: Tankönyvkiadó, 1979), p. 166-169. (Unua libroforma eldono: Paris: Esperantista Centra Librejo, 1924.)

Noto: Mi konvertis la piednotojn al finnotoj. —RD


Ĉe Doktoro: Monologo de Ŝalom-Alejĥem

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo (kun interlingvistiko)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 4 September 2009

Site ©1999-2009 Ralph Dumain