Antaŭ Noktiĝo

de
Marcel Proust
(Francio)


“Kvankam mi ankoraŭ sufiĉe fortas, vi scias,” (ŝi diris al mi iomete pli intimvoĉe, kiel ni uzas moduladon por plimoligi ion direndan al niaj amatoj, ion tro krudan), “mi povus morti ajnan tagon — sed mi ankoraŭ kapablas vivi plurajn aldonajn monatojn. Do mi ne plu volas atendi por diri al vi ion al mi humorpezigan; vi komprenos poste kiom dolorigas min priparoli ĝin.” Ŝiaj pupiloj, simbolaj bluaj floroj, paliĝis kvazaŭ velke. Mi kredis ke ŝi ekploros, sed venis neniuj larmoj. “Mi scias ke mi intence detruas ĉian esperon de ricevi admiron de mia plej intima amiko post mia morto, malbriligante la memoron al mi kelkfoje imagatan eble konservotan ĉe li pri mia vivo — vivo pli bela, pli harmonia ol ĝi vere estis. Sed la pretendo pri estetika aranĝo” — ŝi ridetis, dirante la frazon per la ironia pliigeto ĉiam eniranta ŝian voĉon je tiaj momentoj, kvankam tiuj raris en ŝia konversacio — “ne povas malhelpi la bezonon de vero paroligan al mi. Aŭskultu min, Leslie, mi devas diri al vi . . . Sed antaŭ ol mi diros, donu al mi mian mantelon — fridetas ĉi ekstere sur la teraso, kaj la kuracisto ne deziras ke mi ekstaru kaj sidiĝu, se eblas.”

Mi metis ŝian mantelon ĉirkaŭ ŝin. La suno jam sobiris, kaj la maro, ekvidita tra la pomarboj, estis malvokolora. Fragilaj kiel velkintaj garlandoj kaj same persistaj kiel bedaŭroj, etaj rozkoloraj kaj bluaj nuboj ŝvebis ĉe la horizonto. Melankolia vico da poploj etendiĝis en la ombrojn, kun kapoj klinitaj preĝeje rozkoloraj, rezigne. La lastaj sunradioj, sen tuŝi iliajn trunkojn, kolorigetis iliajn branĉojn, almetante lumgarlandojn al tiuj balustradoj de ombro. La venteto kunmiksis tri odorojn: la maron, malsekajn foliojn, lakton. La Normandia kamparo neniam antaŭe dolĉigis la vesperan triston pli senseme, sed tio neniel interesis min, tiom efikis ĉe mi la misteraj vortoj de mia amiko.

“Mi multe amintas vin, sed tre malmulte mi donis al vi, mia kompatinda amiko — ”

“Pardonu min, Francoise, se mi malobeos ĉiujn regulojn de ĉi literatura formo kaj interrompos konfeson auskultendan silente,” mi deklaris, provante perŝerce trankviligi ŝin iomete, kvankam mi fakte profunde tristis. “Kiel vi povas diri ke al mi vi donis tre malmulte? Vi donis al mi des pli pro tio ke mi petis malpli — fakte multe pli ol se la sensoj rolus en nia rilato. Mi adoras vin, kaj vi flegis min, supernature kiel madono, milde kiel flegistino. Mi amintas vin per amo kies saĝon ĝenis nenia espero de karna plezuro. Kaj interŝanĝe, ĉu vi ne portis al mi, super fajna tetablo, nekampareblan amikecon, konversacion garnitan de naturo mem, kaj egale de nekonata kiomo da freŝaj rozfaskoj? Nur vi, per viaj matraj kaj esprimivaj manoj, povintus mildigi la febron de mia brovo, verŝi mielon inter miajn brulantajn lipojn, starigi noblajn imagojn en mia vivo. Kaj amiko, mi preferus ne aŭdi ĉi absurdan konfeson. Donu al mi la manojn, permesu al mi kisi ilin. Fridetas ĉi ekstere — ni eniru kaj priparolu ion alian.”

“Leslie, vi devas elaŭskulti min, malgraŭ ĉio, mia povra karulo. Nepras. Ĉu vi neniam demandis al vi kial mi restis vidvino, konsidere ke mi vidviniĝis 22-jara . . .”

“Se mi scivoli, ne estis mia afero. Vi tiom superas ĉiujn aliajn homojn ke ĉe vi malforto havus belon kaj noblecon mankajn en la delikata agado de aliaj. Vi kondutis laŭ via bonjuĝo, kaj mi certas ke vi neniam faris ion ajn ne delikatan kaj puran.”

“Pura! Leslie, via fido dolorigas min kiel anticipita admono. Aŭskultu . . . mi ne scias kiel diri ĉi tion al vi. Multe pli malbonas ol se mi amus vin, ekzemple, aŭ eĉ iun alian, jes vere, ajniun alian.”

Mi paliĝis — pala kiel littuko, pala kiel ŝi, ve, kaj tremante ĉar ŝi eble rimarkos, mi provis ridi kaj ripetis sen precize scii kion mi diras, “Ho, ‘ajniun alian’ — vere vi strangas! . . .”

“Mi diris ‘multe pli malbonas’, Leslie, kaj tute senlumas mia kompreno, kvankam lumigas la momento. Vespere, ni vidas aferojn pli trankvile, sed mi ne vidas ĉi tion klare, kaj troa ombraro superas mian vivon. Sed se korkerne mi kredas ke ĉi tio ne plej malbonas, kial mi hontu diri al vi? — Ĉu ĝi plej malbonis?”

Mi ne komprenis, sed luktante kontraŭ terura agaciĝo nekaŝebla, mi komencis tremi pro timo, kvazaŭ en koŝmaro. Mi ne aŭdacis laŭrigardi la arbarvicon nun plenan de mallumo kaj timego etenditan antaŭ ni, kaj tamen neke aŭdacis fermi la okulojn. Ŝia voĉo, plibasiĝinta, paneanta pro ĉiam pli intensa malĝojo, subite plilaŭtiĝis, kaj per tute natura tono, preskaŭ leĝere, ŝi diris, “Vi rememoras kiam mia kompatinda amiko Doroteo troviĝis kun kantisto — mi forgesas la nomon de la ino . . .” (Kvietigis min ĉi flankturno, espereble detironta nin de la rakonto de ŝia suferado) “kiel vi klarigis al mi tiutempe ke ni ne rajtas malestimi ŝin. Mi memoras viajn vortojn: Kiel ofendus nin konduto kiun Sokrato — temis pri viroj liakaze, sed samas l'afero — kiu trinkis cikuton por ne peki per maljustaĵo, gaje aprobis ĉe siaj elektitaj amikoj? Se amo fruktodona, destintita daŭrigi la rason, honorata kiel familia devo, socia devo, homa devo, superas pure voluptan amon, kaj inter sterilaj amoj ne troviĝas hierarkio, kaj ne malpli moralas — aŭ pli bone, ne pli malmoralas — ke ino trovu plezuron kun alia ino prefere ol kun estulo de alia sekso. La kaŭzo de tia amo kuŝas en nerva aliiĝo tro ekskluzive nerva por enhavi moralon. Ne direblas ke ĉar plej multaj homoj vidas aferojn nomatajn ruĝajn ruĝaj, tiuj vidantaj ilin violkoloraj malpravas. Plie — vi aldonis, se ni rafinas plezuron ĝis estetikigo, ĉar la korpo de ino kapablas same beli laŭ sia naturo kiel l’alia, kiu rajtas diri kial vere artama ino ne enamiĝus al alia ino? Ĉe vera artisto, fizika allogo aŭ forpuŝo modifiĝas per kontemplado de la belo. Plej multaj homoj forturnas sin de meduzo pro malgusto. Michelet, sensiva al iliaj koloroj, ĝoje kolektis ilin. Malgraŭ mia malŝato de ostroj, post pensi pri ilia vivo en la maro, kiun respertigus nun ĉe mi ilia gusto, ili fariĝis, aparte kiam mi foras de la maro, sugesta frandaĵo. Do ankaŭ la fizikaj kapabloj, plezuroj de kontakto, manĝavido, sensodelico — ĉiuj revenas greftotaj sur la enradikiĝejon de nia gusto por la belo . . .Ĉu vi ne supozas ke tiaj argumentoj povus helpi al ino fizike tiel ema al tia amo konsciiĝi pri sia obtuza scivolo, se iuj statuetoj de Rodin, ekzemple, jam triumfis — arte — super ŝiaj malŝatoj . . . ke tiaj argumentoj senkulpigus ŝin laŭ ŝia vidpunkto, resekurigus ŝian konscinecon: kaj ke ĉi tio povus esti granda misfortuno!”

Mi ne scias kiel mi bridis elkriemon, kaj — sammomente la signifo de ŝia konfeso kaj la sento de mia terura respondeco klariĝis al mi. Sed permesante al mi blinde kondutati de unu el tiuj pli altaj inspiroj, kiuj, kiam ni tro mapsuperas nin mem, tro senivas por ludi nian vivrolon, subite surprenas nian maskon kaj avide ludas nian rolon, mi diris preskaŭ trankvile: “Mi certigas al vi ke mi sentus nenian bedaŭron, ĉar vere mi tute ne malestimas aŭ eĉ kompatas tiajn inojn.”

Mistere, senlime dolĉe pro danko, ŝi diris al mi, “Vi grandanimas.” Poste iom pli softe, kaj rapide, lacesprime, kiel oni malŝatas eĉ dum oni esprimas iajn terajn detalojn, ŝi aldonis: “Vi scias, mi konstatis perfekte bone malgraŭ viaj sekretaj manieroj kun ĉiuj, ke la neeltirebla kuglo kaŭzanta mian malsanon — ke vi ankoraŭ provas eltrovi la pafinton. Kaj mi ĉiam esperis ke tiu kuglo neniam eltroviĝos. Nu, ĉar la kuracarto ŝajnas tiom memfida ĉi-epoke, kaj ĉar vi eble suspektus kelkajn senkulpajn homojn, mi konfesas. Sed mi preferas diri la veron . . .” Ŝi aldonis, per tia voĉdolĉo uzata kiam ŝi komencis paroli pri sia baldaŭa morto, por mildigi la doloron kaŭzotan de ŝia parolmaniero, “Estis mi, dum unu el tiuj momentoj de malespero naturaj al ĉiu vera vivanto, estas mi, kiu . . . pafis min mem.”

Mi volis iri kaj brakumi ŝin, sed kvankam mi provis regi min, dum mi staris ĉe ŝia flanko, nevidebla forto strangulis min, miaj okuloj pleniĝis de larmoj, kaj mi komencis plorsingulti. Komence ŝi viŝis miajn okulojn, ridis iomete, milde konsolis min laŭ sia antaŭa maniero, per mil gracioj. Sed profunde interne de ŝi grandega memkompato — ne, kompato por ŝi mem kaj ankaŭ por mi, soris, elfluanta el ŝiaj okuloj kaj flanta ardlarme. Ni kune ploris: konkordo de vasta kaj melankolia harmonio! Niaj kunmiksitaj kompatoj nun celis ion pli grandan ol ni mem pro kio ni ĝoje ploris, libere. Mi provis eltrinki ŝiajn kompatindajn larmojn el ŝiaj manoj, sed daŭre falis aliaj, pro kiuj ŝi permesis al si kvazaŭ hipnotiziĝi. Ŝiaj manoj fridiĝis kiel la palaj folioj falintaj en la fontanbasenon. Kaj ni neniam spertis tiom da doloro, tiom da plezuro.

(1893)

FINO

(Tradukinto nekonata)


Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Marcel Proust en Esperanto
(Ĝirafo)

Marcel Proust - Vikipedio

Marcel Proust de Antonio De Salvo

Libroterapio, sonartikolo de Paŭlo Sergio Viana

Antaŭ Noktiĝo de Marcel PROUST

Reserĉe al la Perdita Tempo
[À la recherche du temps perdu]
de Marcel Proust, el la franca trad. Ĵeromo Vaŝe

Sur la Vojo de Svan

En Ombro de Florantaj Junulinoj


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 31 December 2017

Site ©1999-2017 Ralph Dumain