Proleta Kurso de Esperanto

Antaŭparolo

Tiun ĉi volumon ni kompilis laŭ tute alia maniero ol de antaŭaj 4 volumoj, ĉar ni kredas ke jam sufiĉas klarigoj en japana lingvo al la kamaradoj‑kursanoj, kiuj ĝisfunde pristudis ĉiujn 4 volumojn.

Estas vero, ke japana esperantio, precipe proleta esperantistaro, suferas mankon de taŭgaj studmaterialoj. Kaj ni povas kredi, ke ĉi volumo certe plaĉos en tiu situacio ne nur al niaj kursanoj, sed ankaŭ al malnovaj esperantistoj, kiuj legos tiun ĉi specialan volumon.

Laŭ la plano ni penis kolekti ĉiuspecajn literaturaĵojn, kiuj estas renkontataj en nia socia vivo, sed tio estis neeble, ĉar la specoj estas sennombraj dum la paĝkvanto estas limigita. Do ni devis multe rezigni, kaj eĉ el kolektitaj materialoj ni devis forĵeti ne malmulte. Tamen ne tre bedaŭrus tion niaj legantoj; vi estas certe konvinkitaj, ke en la mondo ne ekzistas perfektaĵo, ĉar la realo nin instruas pri tio.

Vi, kamaradoj, studas esperanton kredeble ne por distriĝo nek pro persona intereso, sed por utiligi la lingvon al la klasa bono, kiel necesan ilon de internacia unuiĝo kaj kunbatalo de l' tutmonda subpremataro.

Kun la grandpaŝa alproksimiĝado de la grava tempo, signifo de internacia lingvo esperanto ĉiam pli grandiĝas, kaj rolo de l' proleta esp‑movado pli kaj pli graviĝas.

En kia stato estas dume nia movado? Proleta esp‑movado en japanio komencis sin disvolvi multe pli malfrue ol en eŭropaj landoj, kompare al progreso de ĉiuj aliaj proletaj movadoj, pro neparenceco de l' nacia lingvo al esperanto. Sekve ĝi estas tiel juna kaj malforta por plenplenumi la taskaron, ke ni je tio ĉiam sentas sur ni spronadon.

Kamaradoj‑legantoj tion komprenu kaj rapide sin preparu por urĝa bezono. Ripete legu de la komenco ĝis la fino. Ripetado estas plej bona lernado—Tiel instruas proverbo.

La kompilintoj.

Tokio. La 12an de Junio 1932.


FONTO: MutoÌ„, Marukusu, red. Proleta Kurso de Esperanto {= Puroretaria esuperanto koÌ„za / Puroretaria Kagaku KenkyuÌ„jo Esuperanto KenkyuÌ„kai hen, [henshuÌ„ daihyoÌ„ MutoÌ„ Marukusu]. Proleta Kurso de Esperantoプロレタリア・エスペラント 講座 / プロレタ リア 科學 研究所 エスペラント研究會 編, [編集 代表 武藤 丸楠}. Vol. 5 (1932). Serio: 6 vol. ToÌ„kyoÌ„: TettoÌ„ Shoin, ShoÌ„wa, 1930-1932. Antaŭparolo, p. 1-2.


Proleta Kurso de Esperanto: Enhavo

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Marx and Marxism Web Guide

Alireteje / Offsite:

Proleta Kurso de Esperanto. Vol. 5 (1932)
(tuta libro)

Proleta Kurso de Esperanto. Vol. 4 (1930)
(tuta libro)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 18 June 2010
Link added 8 July 2013

Site ©1999-2013 Ralph Dumain