Ĉu estas aŭ ĉu ne estas normale por viro rigardi revuojn, kiuj montras virinojn en diversaj gradoj de senvestieco aŭ malkaŝo?
Estas okaze de ĝeno al la sincera, la dediĉita nudisto, la tago kiam li eltrovas, ke la ĉefa disvendo de nudistaj revuoj estas tia, kian oni lin instruis nomi “pornografio”; ke la ĉefaj enspezoj de nudistaj eldonistoj venas al la ĵurnalbudaj vendoj, kaj ke parto de ĉi tiuj vendoj neeviteble estas al virin‑malsataj viroj, senvizaĝaj estaĵoj, kiujn li ne deziras koni; ke sen ĵurnalbudaj vendoj ne ekzistus iuj nudistaj revuoj; ke la nudistoj simple ne subtenas la eldonadon de tiuj ĉi sindonaj, instruaj, belaj, tiom necesaj revuoj.
La ŝveladon de ofendiĝo li sentas preskaŭ sufokante lin. Pensi ke tiuj belaj knabinoj kaj virinoj, iuj el kiuj eble estas liaj klub‑kunulinoj kaj plej bonaj amikinoj, estas ĝuitaj en subridaĉa eksplodo de malĉastema vulgareco, iliaj virtoj trenitaj en la koto! La malfreŝaj ŝercoj je la kosto de malgraciaj viroj, kaptitaj en momentoj do agado kiuj neniam povus komuniki ripozon, ankaŭ ne amuzas la nudiston.
Sed, atendu minuton. Kiuj estas tiuj homoj, tiuj senvizaĝaj viroj? Kiuj scias, kiaj solecoj disvastiĝas tra iliaj sekretaj memoj? Kiaj malsategoj en la mezo de abundo?
Ameriko, la bela, la malavara! Pli de ĉio por ĉiuj! Ĉu ni trompis nin mem? Ĉu io mankas, iu esenca bezono kiu subiris en la senkompata antaŭenigo de ‘civilizacio’, de ‘progreso’, de ‘plibonigado’ de la lando, do prozelitigi la restaĵon de la nomo de ‘la unu vera kredo’ kiu havas ĉiujn la respondojn?
Ekde kiam li estis malgranda infano la Usonano estas instruita, ke la homa korpo estas malbona—ke la homo naskiĝis malbona, kaj ke, por certigi bonan konduton, oni devas puni lin kaj bridi liajn naturajn dezirojn. La Usonano kreskas firme kredante, ke tio, kion li vere ŝatas, estas—devas esti—nerevokeble malprava. Kion li plej deziras estas la intima kunesto de la kontraŭa sekso, do—ipso facto—tio estas io, kion li ne rajtas havi.
La kulto de vestoj kaj la strikta apartigo de la seksoj por ĉiam malebligas al 1i iun ajn liberan ĝuadon de la natura kunesto de liaj egaluloj—sed tio ne haltas lin, kompreneble. La esencan volon—vivi oni ne povas halti—ĝi nur iras laŭ subteraj vojoj. Via Usonano aranĝas ĝui la malpermesitajn plezuron, sed li malestimas ilin dum li ĝuas ilin—ili estas malĉastaj, ĉu ne? Oni devus elĵeti ilin el 1a urbo, antaŭ ili koruptas la moralon de aliaj personoj. Li ne eatas tuŝita, kompreneble, sed li estas plena de virta maltrankvilo por ĉiuj liaj malfortaj kunuloj. Post tio, ĉu li ne sentas la malpermesitajn voluptojn en lia
FONTO / SOURCE: Naturista Vivo, N-ro 5, Dua Jaro, Junio 1962. 14 p. [mia ekzemplero; la papero ne estas griza]. Oficiala Revuo de la Internacia Naturista Fakgrupo Esperantista (INFE). Jen p. 1, kun fragmento de traduko de artikolo "Those Faceless Ones" de Brooking Tatum, Eden Quarterly, Number 8, 1961.
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Offsite / Alireteje:
Nudismo en Esperantujo @ Ĝirafo
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 18 February 2011
Site ©1999-2011 Ralph Dumain