La muŝkaptilo

Robert Musil



Robert Musil (aŭstro) vivis 62 jarojn kaj mortis en ekzilo en Svisujo 1942. Li estis komplete nekonata. Nun jam liaj verkoj, ĉefe lia relativisma, skeptika granda romano Homo sen ecoj apartenas al la klasika verkaro de nia epoko.

La muŝkapta papero estas proksimume 36 cm longa kaj 21 cm larĝa; ĝi estas traŝmirita per flava, venena gluaĵo kaj venas el Kanado. Kiam muŝo flugas malsupren sur ĝin—ne precize pro emo, pli multe pro kutimo, ĉar jam multe da muŝoj sidas tie—unue fiksiĝas nur la plej ekstrema kurbiĝinta artiko de la kruroj. Stranga sento, apenaŭ perceptebla, kvazaŭ dum nudpieda iro oni ektretus ion, kio unue donas nur nedifineblan senton de varma kontraŭstaro kaj kio poste sentiĝas kiel mano,—kiel ion, en kion io terure homa kaj vivanta enradiiĝis kaj kio nun kaptas per siaj pli kaj pli klare distingeblaj fingroj.

Tiam staras ili ĉiuj krampe rektiĝintaj, kiel frizuloj, kiuj volas kasi tusatakon, aŭ kiel spathavaj malnovaj militistoj (kaj iomete radkruraj, kiel oni staras sur akra montsupraĵo). Ili streĉas sin kaj kolektas fortojn kaj pensojn. Kelkajn sekundojn poste ili decidis kaj komencas kiel ili povas zumi kaj provas levi sin. Ili faras febrajn fortostreĉojn, ĝis la laciĝo devigas ilin fini. Spirpaŭzo kaj nova provo. Sed la ripoztemoj iĝas pli kaj pli longaj. Ili staras tie, kaj mi sentas, kiel senkonsilaj ili estas. Desube leviĝas konfuzaj vaporoj. La lango laboras en la aero, kiel eta martelo. La kapo estas bruna kaj vila, kvazaŭ skulptita el kokoso; kiel la homsimilaj diaĵoj de la negroj. Ili fleksiĝas antaŭen kaj reen sur siaj etaj, fiksgluitaj kruroj, ili klinas la genuojn kaj leviĝas supren, kiel homoj faras, kiam ili ĉiuforte provas movi pezan ŝarĝon. Ilia peno estas pli tragika ol tiu de laboristo kaj pli vera ol tiu de Laokoono en la sporteca esprimo de la plej ekstrema streĉo. Kaj tiam venas la speciala momento, kiam la bezono de la aktualo venkas ĉiujn potencajn memvalidigajn instinkojn de la vivo. Estas tiu momento, kiam la grimpanto memvole ellasas la prenon pro la doloro de la fingroj, kiam la misvojinto kuŝigas sin en la neĝon kiel laca infano, kiam la persekutato haltas kun la spiro en la gorĝo. Ili ne plu tenas sin super tio, kio atendas ilin sub ili, ili kolapsas iom kaj aspektas ĉi momente tute homaj. Tuj ili fiksiĝas je alia korpoparto, unu artikon pli alte ĉe la kruro aŭ ĉe la postaĵo aŭ flugilpinto.

Kiam ili post iom da tempo venkis la psikan inertiĝon, la batalo por la liberiĝo rekomenciĝas. Sed tiam jam ili estas fiksitaj en malfavora pozicio kaj iliaj movoj iĝas nenaturaj. Ili kuŝas kun etenditaj postkruroj kaj premas per siaj kubutoj por veni supren. Aŭ ilia posta parto fiksiĝis en la gluaĵo; ili baŭmas, kun etenditaj brakoj, same kiel virinoj volas eltordi siajn manojn el la premo de viroj. Aŭ ili kuŝas surventre kun elstreĉitaj kapoj kaj brakoj, kvazaŭ ili falegis meze de vetkuro kaj havas forton nur levi la kapon. Sed ankoraŭ la malamiko estas absolute pasiva kaj ĝi tiras nur favoron el tiuj senesperaj, konfuzaj momentoj. Io Nenio, ia Io suĉas ilin al si. Tiel malrapide, ke oni apenaŭ povas sekvi la movon kaj plejofte kun abrupta akcelero ĉirkaŭ la fino, kiam la lasta interna kolapso batas ilin. Kaj tiam ili subite falas antaŭen kun la nazo super la krurojn; aŭ flanken kun la aliaj kruroj etenditaj for de si; kelkfoje flanken kun la kruroj, ripozantaj. Tiel ili kuŝas. Kiel falina aviadilo, kies unu flugilo montras aeren. Aŭ kiel eksplodigitaj ĉevaloj. Aŭ kiel senmezuraj gestoj de senespero. Aŭ kiel dormantoj. Ankoraŭ la sekvan tagon okazas, ke iu el ili vekiĝas, ŝanceliĝas iom per unu piedo aŭ susuras per la flugilo. Kelkfoje trairas tiu movo la tutan kampon, poste ili ĉiuj dronas pli profunden en sia mizero. Nur ĉe la trunka flanko, proksime al tiu punkto, kie la kruroj fiksiĝas al la korpo, ili havas ian etan, vibriĝantan organon, kiu vivas longe. Ĝi leviĝas kaj malleviĝas, oni ne povas montri al ĝi sen lenso pligrandiga, ĝi similas al tre malgranda homokulo, kiu senĉese malfermas kaj fermas sin.

El la germana: F. Szilágyi


FONTO: Musil, Robert. “La muŝkaptilo,” elgermanigis Ferenc Szilágyi, Norda Prismo, 1959, n-ro 1, p. 27-28.

Noto: Mi ne komprenas la sencon de ʻkiel frizuloj, kiuj volas kasi tusatakon, aŭ kiel spathavaj[...]’, eĉ se korekta vorto estas ʻkaŝi’. Mi ankaŭ ne komprenas la korespondan esprimon en la alia esperanta traduko, de Gangolf Nitsch: ʻkiel tabetuloj kiuj volas gardi la ŝajnon’. Angla traduko tute malsimilas. — RD


Du homoj kun ecoj... kaj homaj kunecoj?
de Giorgio Silfer

Robert Musil: Science, Positivism, Irrationalism, Modernism:
Selected Bibliography

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / On other sites:

Robert Musil @ Ĝirafo

Das Fliegenpapier / Robert Musil

Flypaper by Robert Musil

Robert Musil site


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 29 March 2022

Site ©1999-2022 Ralph Dumain