Ludadi sur Vulkano

de G. F. Makkink


La apero de nova kvaronjara periodajo “The International Language Review” igas min skribi ĉi tie kelkajn vortojn, ne por honori tiun naskiĝon, sed por montri en kio speciale troviĝas la forto de Esperanto. La unua kajero (30 paĝa) enhavas 17 artikolojn: 9 en la angla, 2 en Interlingue (Occidental), 2 en Interlingua (IALA), 1 en Monde lingua, 1 en Ido, 1 en Intersistemal kaj 1 en Latine sine flexione. Esperanto mankas, ne sekve de iu bojkoto aŭ rifuzo, sed pro la saĝo de nia samideano sinjoro Glenn P. Turner, kiu preferis diri siajn gravajn vortojn en anglalingva artikolo, kies tradukita titolo estas “Komuna lingvo nun: Esperanto”.

La redaktora artikolo far Floyd Hardin kaj Tom Lang malkovras la celojn de la gazeto: “. . . alporti certajn novajn valorojn por la esplorado en la kampo de interlingvoj; registri la historion de la internacilingva movado; konservado de la ĉiam ampleksiĝanta bibliografio; prezenti malferman forumon por la libera kaj sincera diskutado pri tiuj lingvaj elementoj kiuj devas karakterizi kaj determini la formon de internacia idiomo, en kazo de apliko far lernejoj, registaroj kaj impona parto de la homaro” (trad. G. F. M.). La redakcio forte akcentas krei okazejon por senantaŭjuĝa diskuto inter lingvistoj. Evidente ĝi ne timas inaŭguri novajn interlingvojn, ĉar en komuniko sur la antaŭlasta paĝo estas anoncitaj tri novaj projektoj Auxil, Unial kaj Nove auxilia, kaj la redakcio petas al ĉiuj aŭtoroj de internaciaj lingvoprojektoj sendi plenajn informojn al la oficejoj de International Language Review" (trad. G.F.M.).

Estas ĝojige ke la redakcio dekomence sin deklaras ne partia kaj la donitaj citaĵoj sufiĉe montras ke ĝi nur science okupas sin pri problemoj el la interlingvistiko. En tio tamen kuŝas grava manko: la redakcio neniel indikas ke ĝi celas enkonduki unu solan interlingvon en la mondon. Ĝi do haltas antaŭ la sociologia faceto de la problemo kaj preterlasas meti la esencan demandon: kiel forigi la lingvan ĥaoson en la mondo? Evidente la redaktantoj kiel lingvistoj nur ŝatas studadi, eksperimentadi, ludadi kun lingvoprojektoj kaj eventuale mem plimultigi ilian nombron.

Kun la plej honestai intencoj la fondintoj kreis gazeton, kiu ne estas tute sendanĝera. La mondo ja atendas de la lingvosciencistoj saĝan decidon en la demando pri la solvo de la babela diverseco. Se la lingvistoj nur emas diskutadi, fari pli da projektoj, dorlotadi siajn preferatajn lingvojn, la monda publiko povas reagi tiel, dirante: Se la interlingvistoj ne povas trovi la eliron el la labirinto, nu, tiam ni lasu nian sopiron pri internacia lingvo, kaj kun bedaŭro, ni deturnu nin de la afero. — Tio estus malbona, eĉ fatala reago, kiu farus grandan malutilon al la internacilingva ideo kaj al la progreso de la homaro. Tiu danĝero ne estas fiktiva.

Alia eblo estas ke la publiko diros: Nu, ni lasu la lingvistojn diskutantaj, ni bezonas tuj rimedon kaj ĉar Esperanto estas bonege funkcianta, ni akceptas ĝin malgraŭ aŭ eĉ kontraŭ la lingvistoj. — Tiu respondo estus saĝa, ĉar ĝi finos la lingvoĥaoson.


Estas evidente kiom grave estas ke la Esperanto‑movado daŭrigas influi la publikon, speciale la gvidantan parton el ĝi, en la direkto de la dua respondo. Por tio necesas bonaj argumentoj, de konvinka forto.

Fakte la problemo de la internacia lingvo ne estas unualoke lingvista problemo, sed sociologia. La nuna kaj estonta societa vivo en la mondo postulas unu solan lingvon kaj la demando estas por kiaj homoj, popoloj, sociaj klasoj ktp. tiu lingvo estas necesa. Estas klare ke ne nur diplomatoj, sciencistoj kaj aliaj intelektuloj bezonas internacian lingvon, sed ankaŭ la personaro de trafikiloj, hoteloj, butikoj ktp. kaj eĉ la homoj sur la strato! Do la internacia lingvo estu tiel ke ĝi taŭgu por homoj de ĉiuj sociaj tavoloj, de ĉiuj profesioj, de ĉiuj popoloj,

Dualoke la problemo de internacia lingvo ankoraŭ ne estas lingvistika, sed psikologia. La internacia lingvo ja devas taŭgi por certaj plenumoj de la aganta psiko. Tiuj unue estas la esprimado de siaj pensoj kaj sentoj antaŭ alia homo, unualoke en parolaj kontaktoj. Kvankam la lingvo devos ankaŭ servi por skriba kaj dokumenta uzado, la postuloj de la buŝa interkomunikiĝado estas tre severaj. Rapide kaj senpere esprimi siajn sentojn kaj pensojn estas nur eble se la paroliga proceso estas ne ĝenata, se malfacilaĵoj, esceptoj ktp. ne bremsas la pensadon kaj sentadon. La vortoj devas laŭbezone tuj prezentiĝi; se ili ne elsaltas el la stokejo de la memoro ili senpene formiĝu laŭ plene aŭtomatiĝintaj skemoj de vortfarado. Se la konservejo de la esprimoj ne liveras sufiĉe rapide la deziratajn idiomaĵojn, la sana prudento aŭtomate funkciu por anstataŭi per elpensita logikaĵo.

Nur fine venas la lingvistika flanko de la problemo. La lingvistoj konfesu ke ili nur plenumu la sociologiajn kaj psikologiajn postulojn, kiuj enkorpiĝas en la ecoj: simpleco, reguleco, skemeco, kaj klareco. Esperanto plene kontentigas la postulojn kaj estas la genieco de Zamenhof kiu efektivigis precize la bezonojn de vere taŭga interlingvo.

Por la uzado tute superfluas, ke vorto montras sian devenon, aŭ ke ĝia formo plej perfekte respegulas sian originon. Neniu etimologo dum la parolado prikonscias el kiu lingvo iu vorto originas aŭ en kia grado ĝia formo devias de sia originalo. En la uzado nur gravas la praktika taŭgeco: la aŭda distingeblo, la elparola certeco, la nocikovreco, la regula kombineblo de la eroj.

Legante la anoncitan revuon oni konvinkiĝas ke la redaktantoj nek konscias la limigitan taskon de la lingvosciencisto koncerne la lingvoproblemon, nek konscias sian respondecon. La interlingvistoj estas la servantoj de la homaro, ne male la homaro la servanto de la lingvoscienco! Multaj lingvistoj tiom zorgis pri la natureco de siaj lingvoprojektoj, pri la plenumo de lingvosciencaj deziroj, ke ili forgesis la plej fundamentajn postulojn, kiuj estas kiel ni diris de sociologia kaj psikologia karakteroj. Kaj plie: ili forgesas ke la tempo urĝas, kiel montris nia samideano Glenn Turner. Li diras: “Se la mondo havus senliman tempon por labori pri la solvo de la interlingva problemo, multo povus esti dirata pri plua elprovado kaj perfektigado de la diversaj proponoj antaŭ ol akcepti iun. Sed nun kiam la sciencistoj donis al ni la eblon detrui la mondon en nova milito, la tempo por perfektigi la interlingvon, laŭ mia opinio, mankas.” “Kaj tial mi proponas Esperanton nun. Ĉar se ni ne akiras komunan lingvon ebligantan mondunion nun, ni eble neniam bezonos pli bonan lingvon ol Esperanto.” “Se ni malsukcesos fini Babelon, nun kiam Unesko donis al ni la verdan signalon, ni havas bonan ŝancon ke la nova milito faros ĉiun internacian lingvon superflua.” (trad. G.F.M.).


FONTO: Makkink, G. F. “Ludadi sur Vulkano,” Belarto, n-ro 1, aprilo 1958, p. 21-22.


International Language Review (issues listing + selected contents)

Belarto, n-ro 1, aprilo 1958

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Gvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 3 June 2012

Site ©1999-2021 Ralph Dumain