Apud la Sava rivero

Marjorie Boulton


Ruliĝas branĉoj sur la akvo densa,
Frakasitaĵoj svarmas kaj baraktas
En la turniĝoj brunaj de l’ rivero,
En akvofluo brua kaj senmensa;
La akvoj turmentiĝas kaj kompaktas,
Malpuraj akvoj de la mezsomero.

Ho, Sava senripoza, Sava muĝa!
Vi portas rompitaĵojn al la maro
Kaj vi tordiĝas kvazaŭ pro angoro.
Ho, Sava, vi tro ofte fluis ruĝa
Pro iu dogmo, iu formularo,
Aŭ fluis sanga pro sensenta oro.

Rivero, bruna pro tordita grundo,
Kadavroplena dum la mondmilito!
Ŝvelintaj svarmis korpoj iam homaj;
Ĉe via bordo sidis granda hundo
Kaj pro senkulpa hunda apetito
Manĝis la karnon de la jam sennomaj.

La hundon decaj homoj do mortpafis.
Ho, akvoj ruĝaj, sangoflua Sava!
Ĉar homomanĝo estas nenatura…
Sed ili sian celon tre maltrafis
Ĉar kiu krimo estas ja pli grava,
Manĝi aŭ murdi, kiu pli malpura?

Martir-rivero, sangrivero, Sava!
Frakasitaĵojn de la historio
Vi forportadis brue dum jarcentoj,
Sur tiu tajdo trista, bruna-flava,
De tiu lando, sanga arterio,
Kaj ĉiam kolerega sub la ventoj.

(Zagreb, aŭgusto 1953)


Marjorie Boulton en la Reto

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Marjorie Boulton @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 29 July 2021

Site ©1999-2021 Ralph Dumain