La ĉiutaga miraklo finfine okazis. La lerneja sonorilo sonoris tra la koridoroj: malrapide, nekompreneble malrapide, la instruistino formetis siajn librojn kaj misterajn notlibrojn. Ŝi starigis la klason, vicigis la klason kaj liberigis la klason: la geknaboj eksplodis en ludejon kaj iliaj brilaj koloroj iĝis artaj fajraĵoj sur la griza nokto de la asfalto. Post du minutoj la nokto regriziĝis; la geknaboj disiĝis inter la stratoj.
Paŭlo, sepjara knabo, brunokula kaj malpurgenua, eliris la pordegon. En lia mano estis kolorigita bildo de kuniklo kiu manĝis laktuk-folion; la instruistino donacis ĝin al li pro bonaj respondoj. Lia mano iomete ŝvitis.
Ĉiama problemo de la eble tro pensema, larĝokula knabo estis la fakto. ke post la miraklo de la ĉiutaga liberiĝo la travibro ne multe daŭris; li kutime pensis dum la lecionoj pri la karegaj du horoj, kiujn li poste havos por fari ion interesan; sed ofte la hejmaj horoj strange tedis. La ekstera mondo estis tiel malkomprenebla..... Oni plenigis la mondon dum la nekredeblaj jaroj antaŭ lia naskiĝo, per tro da malfacilaĵoj: ŝuoj kun laĉoj, grandaj butonoj, malgrandaj butontruoj, krajonoj kiuj ne volas efektivigi la belajn literojn jam videblajn en la cerbo, inko kaj akvo kiuj invitas por kunludi kaj poste mallojale renversiĝas; manĝiloj kiuj malhelpas la plezuron de manĝado; kaj multe tro da sapo. La vivo ankaŭ havis plezurojn, mirindajn plezurojn, ekzemple bona koto, bona bastono, la magneto kiun pli granda knabo montris en la lernejo, peceto da kruda pasto inter la manoj, aŭ la epopea batalo inter la maldekstraj kaj dekstraj fingroj en la lito, sub la litkovrilo; sed la plenaĝa mondo neniel komprenis. Nun Paŭlo ne eĉ miris pro tio; la plenaĝa mondo ne kapablas kompreni, kaj jen Ia fino! Klarigoj ne valoras; sinceraj klarigoj eĉ ofte gajnas manfrapojn; tial, prudenta knabo neniam penas uzi la plenaĝajn volapukaĵojn. Fremduloj, malsamlingvanoj, devas esti taktoplenaj.
La forto de la liberiga eksplodo portis Paŭlon al la strato; lia entuziasmo sin montris per ĝoja kriego kaj li kuris al la stratangulo; ĝoje li turniĝis ĉe tiu angulo; sed subite la fremda mondo montris sian oftan mallojalecon; la pavimo eksaltis kaj frapegis liajn genuojn kaj manojn. Samtempe la pikildrato sur la barilo malice apogis sin sur la pantalono de Paŭlo kaj iom ŝiris ĝin. Larmoj venis en liajn okulojn, sed li regis sin; ploro estas senutila; tiaj mallojalaĵoj ofte okazis kaj oni ne devas ekscitiĝi. Li ree ekmarŝis.
Sed la stranga mondo petis lian pardonon per kompleza gesto: brila blua papilio ne nur flugis antaŭ liaj okuloj, sed ankaŭ afable sidiĝis sur la barilo. La ŝtalkoloraj flugiloj vibris; la knabo povis vidi ĉiujn detalojn; la tremantajn antenojn, la ses etajn piedojn, la rostron kvazaŭ delikata risorto, la malmolajn okuletojn. Travibro tremigis la ventron de Paŭlo; lia ombro falis sur la papilion; la peco da ĉielo forflugis; sed post dudek paŝoj alia miraklo okazis.
Malbela, taŭzita, malgrasa, nigra katido subite eliris domon kaj frotis sin kontraŭ la kruroj de Paŭlo. La knabo kliniĝis kaj karesis la beston; li sentis la etan korbon de ripoj, la etan spinon, kaj, subite, la vibron de zumado kvazaŭ kaŝita maŝino. Poste, la katido levis la okulojn kaj Paŭlo vidis la metalan verdon de tiuj malsategaj juveloj. Lia plezuro estis forta.
«Ho, knabeto, vi ne devas tuŝi tiun kataĉon; ĝi estas sendube malsana», diris nekonata voĉo. Paŭlo vidis afablan sinjorinon, kiu ridetis al li. «Ĝi estas malpura katetaĉo».
La aspekto kaj la voĉo estis afablaj; tio ne estis riproĉo; sed Paŭlo denove sentis sian fremdecon en la mondo. La afabla sinjorino ne vidis la verdon en la profundaj okuloj. Paŭlo sentis la bezonon esti malĝentila kaj forkuri sen respondo. Li ekkuris, kaj senintence piedfrapis la katidon, kiu forkuris per belegaj kurbaj saltoj. Paŭlo preteriris alian stratangulon.
La strato estis interesa; sed oni devas rapide hejmeniri, ĉar, se ne, la plenaĝuloj ekscitiĝos. Ankaŭ, kremkukoj eble estos sur la tagmanĝa tablo....
Sed Heleno ankaŭ estos ĉe la temanĝa tablo. Kaj Heleno estas nekomprenebla perfidulino. Ŝi estas deknaŭjara.... Kiam ŝi estis dekdujara ŝi tre interesiĝis pri la nova bebo, kaj estis jaroj kiam ŝi estis, kvankam tro granda, bona amikino. sed antaŭ kelkaj jaroj ŝi iĝis perfidulino; ŝi forlasis ĉiujn infanajn interesojn; ŝi ŝatis sidi pli ol kuri; ŝi multe legis kaj ne volis salti trans riveretojn; ŝi komencis zorge frizi la hararon; kaj ŝi ofte riproĉis al Paŭlo pro liaj bruaj ludoj; por mallonge klarigi, Heleno perfide lernis la lingvon de la okupanta armeo, la lingvon de la plenaĝuloj. Tiu ĉi ŝanĝo profunde ŝokis la knabon. Nun la penso pri la pli aĝa fratino estis tute malagrabla.
Sed li ne senesperis pri kremkukoj. Li eniris la domon, kiel kutime, tra la malantaŭa pordo. Strange, lia patrino ne estis en la kuirejo, kie li kutime devis levi la manojn. La okupanta armeo ĉiam malhelpas plezurojn; oni devas lavi la manojn antaŭ la manĝo, manĝi du pecojn da buterpano antaŭ la kuko kaj poste sidi enue ĉe la tablo ĝis la fremda registaro finmanĝis. Sed eble hodiaŭ lia bona ŝanco daŭros kaj li povos ŝteliri en la manĝoĉambron sen lavi la manojn. Eble la bildo de kuniklo—kiu nun estis iom ĉifita—kaj la papilio kaj la katido, estis omenoj. Paŭlo tre senbrue eniris la manĝoĉambron kaj neniu eĉ ordonis al li, ke li viŝu la piedojn sur la mato.
Ĉu estos kremkukoj por finplenumi lian feliĉon?
Tute ne; la temanĝo ne estis eĉ preta; la manĝoĉambra tablo brilis, nigra, polurita, sen tablotuko. La kosmo do Paŭlo komencis ĥaosiĝi. Heleno, kun grandegaj okuloj on grizblanka vizaĝo, staris apud la plej malproksima muro. Patrino, tre ruĝa, tenis en la mano leteron preskaŭ disŝiritan; kaj sur la frunto de Patro la vejnoj elstaris kvazaŭ kolubretoj. Neniu rimarkis la knabeton, kiu staris apud la pordo, silenta pro miro, senmova pro la prudento de juna vivspertulo.
Vortoj flugis, flugadis, vortoj kun kriegoj, ploroj, ĝemoj, sarkasmoj, kolero kaj senespero; sed Paŭlo komprenis nenion. Kiel kompreni? Tiaj aferoj ne okazus; la plenaĝa okupanta armeo kiu regadas la malfacilan mondon neniam disiĝas pro kverelo. Paŭlo komprenis, per la speco de bruo, ke iu faris ion malbonegan; eble temis pri io eĉ pli malvirta ol forgesi viŝi la piedojn aŭ ol renversigi tason; sed li ne klare vidis, kiu estis malvirta, ĉar, laŭ sia scio pri la vivo, unu devas esti malvirta dum la alia riproĉas; kaj nun tri personoj riproĉas unu la aliajn. La bruo estis terura, kaj Paŭlo timis ian nekonatan danĝeron. Sed la nova aspekto de la vivo estis interesa.
Subite Paŭlo vidis en la okuloj de Helena ke ŝi ankaŭ ne komprenis; kaj poste ŝi ekploregis.
Ĉio klariĝis: la knabo sciis, ke la fratino ĵus forgesis la fremdan lingvon. La patro prenis ŝin per la brako, ankoraŭ riproĉkriante, kaj komencis forpuŝi ŝin el la ĉambro; Paŭlo rapide eliris kaj, antaŭ ol iu ajn rimarkis lin; eniris la kuirejon, kie li restis, silenta. Li aŭskultis la bruon de piedoj sur la ŝtuparo, kaj la batfermon de la pordo: poste, la patro revenis kaj diris al patrino la unuajn vortojn kiujn Paŭlo komprenis.
«Mi enŝlosis ŝin en ŝia ĉambro ĝis ŝi revenos al racio.»
Paŭlo bone komprenis tiun ĉi frazon; kiain oni estas treege malvirta, oni estas malliberigita sen temanĝo. Tio ofte okazas, ĉar la plenaĝuloj estas la pli fortaj.
La patro fermis la pordon de la manĝoĉambro: voĉoj murmuradis malantaŭ la pordo; la gepatroj estis videble okupataj.....
Sed fratino Heleno estas malfeliĉa, kaj ŝi videble pentas pro sia perfido, ĉar nun ŝi denove suferas la malaprobon de la fremda registaro. Bone: Paŭlo komprenis tiajn aferojn; li ankaŭ sciis grimpi, per la ĝarden-rulumilo, kesto kaj du florpotetoj, sur la ĝardenbudon, kaj de la tegmento li povis vidi la ĉambron de Heleno; li jam ofte estis vangofrapita pro tiu ĉi peko, sed nun Heleno sendube bonvenigos lin.....
La grandokula knabo staris, penseme, en la kuirejo. Li hezitis. Poste, li iris en la manĝaĵejon kaj ŝtelis du kuiritajn kolbasojn, panbulkon, paketon da biskvitoj, kaj pecon da butero; li kaŝis ĉion sub sia jako kaj iĝis tre dika. Li ŝteliris kun siaj ŝtelitaĵoj.
Post dekkvin minutoj da penego, li atingis la fenestron de Heleno. Jes, vere ŝi tute forgesis la fremdan lingvon; ŝi ploregis sur sia lito.
«Henjo!» flustris la knabeto.
«Ho, Paŭlo!» ŝi ekkriis.
«Ĉu vi estas malsata?» Li montris sian rabitaĵon.
«Ne, ne, Paŭlo, mi ne povas manĝi».
Bedaŭrinde, ŝi restis iomete nekomprenebla: sed post minuto komenciĝis la plej granda aventuro de Paŭlo.
«Envenu», diris Heleno, kaj malfermis la fenestron; Paŭlo ne kapablis grimpi en la ĉambron, sed ŝi helpis lin; jen, li subite staris en ŝia ĉambro.
«Mi ŝtelis kolbasojn por vi».
«Paŭlo, vi estas bonega knabo. Mi neniam forgesos. Sed lasu ĉi tie la manĝaĵojn; eble mi poste povos manĝi.... vi scias, ke vi ne deziras manĝi, kiam vi devas plori».
«Sed kial vi ploras, Henjo?»
«Mi ne povas klarigi, Paŭĉjo — mi havas grandan amikon, kaj Paĉjo kaj Panjo malpermesas, ke mi revidu lin. Ĉu vi iomete komprenas?»
«Jes». Li ne komprenis tiom kiom li opiniis; sed tio ne multe gravis.
«Paŭĉjo, mi ne eĉ povas skribi al li. La pordo estas ŝlosita; mi ne havas paperon; kion mi faros?» Kaj Heleno denove ekploris.
«Eble mi havas paperon». Paŭlo malplenigis la poŝojn sur la liton kaj ili vidis: hipokaŝtanon; du rondajn ŝtonojn; elastaĵon; kreton; tre malpuran kaj duone manĝitan krajonon, kiun Heleno kun ĝoja krieto ekkaptis; pecon da malpura ĉokolado; bombonon; tri konketojn, kvar moneretojn kaj grizegan naztukon.
«Papero.....» diris Paŭlo penseme.
Ideo frapis lin.
«Kie estas mia kuniklo?»
Heleno montris la influon de la plenaĝa stulteco per la vortoj: «Paŭĉjo, karegulo, mi tute ne deziras vian kuniklon». Sed la bildo de la kuniklo, iel volvita ĉirkaŭ kuirita kolbaso, ĉifita, malpura, tamen estis papero.
«Paŭĉjo, ĉu vi povas porti leteron al la radiovendejo, kaj doni ĝin al la vendisto kun ruĝa hararo?»
«Jes», diris la knabo, kiu bone konis kaj aprobis la radiovendejon, ĉar la ruĝhara elektristo ofte permesis al Paŭlo ludi kun sonorilo.
Heleno skribis rapidege.
«Li helpos min; pri tio mi certas. Li vere amas min. Mi nur devas klarigi ĉion al li».
Ŝi faldis la leteron, la kuniklo estante ekstere; neniu ajn suspektos pri bildo de kuniklo en la varma mano de knabeto.
«Kuru, Paŭĉjo!» kaj ŝi kisis lin. Paŭlo tute ne ŝatis kisojn, sed li tre ŝatis aventurojn. Li grimpis teren —longa peno — kaj eliris en la straton; la voĉoj ankoraŭi murmuradis en la manĝoĉambro, kaj Heleno zorge refermis la fenestron sen bruo.
Paŭlo kuris tra du stratojn al la radiovendejo; la vendejo estis ankoraŭ malfermata; la ruĝhara elektristo staris malantaŭ la servotablo.
«Bonan vesperon, bubĉjo», li diris.
«Mi havas leteron por vi».
La juna elektristo prenis la kuniklon kaj ridetis; sed li ne tute forgesis la infanajn jarojn, kaj, ne volante ĉagreni la knabeton, li solene disfaldis la paperon. Poste, lia vizaĝo paliĝis, ruĝiĝis kaj finfine tre firmiĝis.
«Se vi vidos Helenon, amiĉjo, diru al ŝi, ke mi iros se necese antaŭ la juĝisto por la geedziĝpermeso. Kaj ke mi baldaŭ liberigos ŝin, eĉ se mi devos forŝteli ŝin — mia patrino zorgos ŝin — mi neniam forlasos ŝin; ŝia patrino ne pravas malfidante al mi; kaj nun mi vidas ke Heleno estas kuraĝulino. Ĉu vi memoros kaj komprenas?»
«Jes», diris malvere sed bonintence Paŭlo.
«Kaj se vi ne povos vidi ŝin — ne multe gravas, ĉar iel mi baldaŭ liberigos ŝin..... Vi estas bona knabo».
Tio certe ne estis la plenaĝa lingvo, kiu konas nur multajn sinonimojn de «malbonega».
«Ĉu vi deziras ion?» La elektristo metis la manon en la poŝon kaj elprenis kelkajn monerojn. «Aŭ ĉu vi deziras alian helpemo-premion?»
Deziro aŭdaca, neebla kaj troeca kvazaŭ uragano venis en la koron de Paŭlo; sed oni ne povas paroli pri la plej intimaj revoj de knaba koro. Li movetiĝadis kaj ruĝiĝis.
«Mi donos al vi ion ajn por tiu ĉi mesaĝo», plikuraĝigis la juna elektristo.
Paŭlo, mirante pri sia propra kuraĝo, balbutis, «Mi ege ĝojus havi magneton».
La ĉielo pretiĝis fali; ĉar la elektristo metis sian vilan manon en tirkeston kaj elprenis hufferforman magneton, stangforman magneton, kelkajn pecetojn de diversaj dratoj, kaj malnovan porcelanan izolilon.
«Ĉu tiuj ĉi aĵoj plaĉas al vi, bubĉjo?»
«Ho, dankon, dankegon..... ho... o... o... o!»
Paŭlo metis la mirindan trezoron en sian poŝon kaj forkuris.
«Kial vi venas tiel malfrue!» kolere diris la patrino, kiam li reeniris la hejman pordon.
Sed Paŭlo ne devis trovi respondon, ĉar ŝi daŭris, per la plenaĝa rajto scii ĉion kion oni ne bone scias, «Sendube ĉar vi ludadis en la ludejo kaj en la stratoj! Vi estas granda ĝenanto! Nu, lavu la manojnl Ne malsekigu vian jakon! Vi malŝparas la sapon; ne ludu per ĝi! Ho, pro kiu ĝojo oni havas infanojn? Kaj mi estas tiel turmentata, ke mi ne povas eĉ trovi ion en la manĝaĵejo. Iru rapide preni vian temanĝon».
Dum la nokto, diversaj bruoj vekis Paŭlon. Sed la longa nokto ne ĝenis lin. Li nur prenis stangforman magneton kaj trankvile komencis fari ĉenon el pingloj sur la kapkuseno.
Dum la kompostado de Fremdulo sur la tero, de F-ino Marjorie Boulton, ni rimarkis la vorton omeno (paĝo 167, linio 14) kaj ni demandis la verkintinon pri ties signifo, por ĝin klarigi al la legantoj. Ŝi respondis al ni, ke la uzo de tiu vorto estis simpla malatento kaj konfuzo, kaj ĝin oni devas anstataŭigi per la vorto aŭguro. Ŝi komisiis al ni peti pardonon pro tiu eraro, ĉar kvankam ŝi certe ne kontraŭstaras neologismojn, sed tre aprobas ilin, ŝi diras, ke ŝi absolute ne rajtas krei tian vorton, kiu ankaŭ estis nebezonata. — Red.
FONTO: Boulton, Marjorie. “Fremdulo sur la tero,” Boletín [Hispana Esperanto-Federacio], n-ro 77, majo 1955), p. 166-169, 171. [Surpaĝe troveblas ankaŭ: poemo “Isabel Régulo Rodriguez (18 - 1- 1955)”de Reto Rossetti; “Konstruu kaj ne detruu” de Ricardo Quiles.]
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Home Page | Site
Map | What's New | Coming
Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies
| Study Guides | Special
Sections
My Writings | Other
Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 26 October 2022
Site ©1999-2022 Ralph Dumain