Trockij Pravis!
Memore pri la 50-a Datreveno
de la Murdo de Leono Trockij

de Ralph Dumain

Memoraĵo pri la 50-a datreveno de la murdo de la bolŝevika revoluciulo Leono Trockij (1879-1940) fare de stalinista agento havas specialan signifon en la epoko de glasnosto kaj perestrojko. Je la 20-a de aŭgusto 1940 Trockij ricevis mortigan frakason ĉe la kranio kaj mortis la sekvantan tagon. Kaj alternativa marksisma tradicio pluvivas subtere tamen influoze dum jardekoj.

Glasnosto kaj la paneo de la stalinisma sistemo ebligas pli honestan pritrakton de la sovetia pasinteco. Sed kiucele, kaj kio pri la aktualo? Oni devas kompreni, kontraŭ la fanfaronado pri perestrojko en la burĝaj amaskomunikiloj, ke okazas forpuŝo de kaduka elita burokratio fare de novaj oligarkemuloj kiuj celas privatigi siajn privilegiojn kaj konsistigi novan regantan klason. Estas diversaj nunaj publike konataj tendencoj kiuj kaŝvivadis dum longa tempo en la burokratio: la malnovaj konservativaj burokratoj, la faŝismemaj antisemitismaj naciistoj, la duontradiciistoj kiuj volas enmiksi merkatajn meĥanismojn (la Gorbaĉovistoj), kaj la kontraŭsocialismaj libermerkatemuloj. Sed kaj la sovetiaj kaj la okcident-burĝaj amaskomunikiloj intence silentas pri alia alternativo: la demokrata socialismo, laŭ kio la laboristaro mem (memoru la sovetojn!) mastrumu la produktadon por propra bonfarto. Tial ne estas pli ĝenerale konata la nomo de la maldekstra opoziciulo Boris Kagarlitskij, kiu estis enkarcerigita dum la Breĵnjeva epoko kaj nun estas membro de la Moskva Urba Konsilantaro kiel reprezentanto de la Popola Fronto. Interese, Kagarlitskij diras, ke nuntempe pli ol iam ajn dum pluraj jardekoj oni kampanjas kontraŭ Trockij en la sovetia gazetaro. Kion timas la novaj oligarkoj?

Laŭ Trockij, la sovetia sistemo estas transira socisistemo kiu ne estas plu kapitalisma sed ankoraŭ ne socialisma. La produktrimedoj kaj produktado estas senprivatigitaj sed ne socialismigitaj. Nur la bazo de eventuala socialismo ekzistas—la senprivatigita, ŝtatigita propraĵo. Tion timas la kapitalista klaso, pro kio ĝi celas detrui Sovetunion. Sed tion tordas la parazita, absolutisma, reganta burokrata socitavolo, kiu abomenigas la nomon de socialismo per siaj fiagoj. Trockij analizis la politikojn kaj krimojn de stalinismo en multaj verkoj. Lia plej konata verko pri la sovetia sistemo estas La Revolucio Perfidita.

Trockij estas konata pro aliaj elementoj de sia pensaro: permanenta revolucio, malebena kaj kombiniĝa disvolviĝo, opozicio kontraŭ la koncepto de socialismo en unu lando, subtakso de la rolo de la kamparanoj. Multaj el liaj prediktoj fiaskis, kaj politikaj strategioj de li kaj liaj adeptoj estis ofte malrealismaj. La kamparanoj ludis kaj ludas pli gravan rolon ol kiel li imagis, kaj "socialismo" en unu lando kaj poste en pluaj landoj sen monda revolucio plu vivis dum jardekoj kontraŭ antaŭsupozo de proksima kolapso.

Tamen, Trockij duonpravis pri la laste menciitaj du aferoj. Kvankam Sovetunio travivis (kaj ne tute paneis ĝis lastatempe), la prezo pagita por la provo evoluigi kaj socialismigi izolan mizeran kamparanan landon estas tre kara. Kvankam estis eraro (ne krimo!) subtaksi la kamparanaron, la socipolitika primitiveco de kamparana socio limigas kaj tordas la kvaliton de socia revolucio kia eblas en tiaj cirkonstancoj. (Pripensu stalinismon kaj maoismon!) Kamparana socio ebligas nur etburĝan mensostaton, envion kaj malamo al kulturo, kaj despotismeman centrismon. La urba proletaro alkutimiĝinta al memdisciplino kaj demokratieco ankoraŭ restas la avangarda forto de socialisma revolucio.

La 4a Internacio fondita en 1938 kaj la diversaj trockiismaj partioj ankaŭ ofte kulpis pri stultaj eraroj, falsaj esperoj, kaj misaj strategioj. Inter si ili ege diversas kaj diverĝas, kaj oni ja spektas la oftajn skismojn, sektismon, kaj tromaldekstrismon en pluraj partioj. Sed ekster la kadro de partioj mem la malgranda nombro de trockiistoj havis grandan influon, aparte intelektan. Eble la plej valora heredaĵo de trockiistoj ne estas la partioj aŭ la specifaj doktrinoj kaj politikoj, sed la intelektuloj kiuj estas aŭ estis trockiistoj aŭ estas influitaj de trockiismo.

Isaac Deutscher verkis pionirajn biografiojn de Stalin kaj Trockij, faris la plej maturajn analizojn de la sovetia sistemo, prediktis la eksmodiĝon de kaj stalinismo kaj trockiismo, kaj konsilis kontraŭ la fondo de la 4a Internacio. Ernest Mandel, malgraŭ partiaj eraroj, iĝis tre influhava teoriisto pri kapitalisma ekonomio. La Usonano George Novack [ĝorĝ novak] verkis gravajn filozofiajn verkojn kaj organizis kontraŭproceson por defendi Trockij kontraŭ la akuzoj de Stalin. La trinidada revoluciulo, panafrikista pioniro, teoristo, verkisto kaj sportisto C.L.R. James [ĝejmz], kreis la trockiisman politikon pri negroj kaj pionire proklamis ke ĝuste la negroj konsistigus la avangardan revolucian forton. Kun eks-sekretariino de Trockij Raya Dunayevskaya [raja dunajevskaja], James kunfondis en Usono la "Johnson-Forest-Tendencon" [ĝanson-forest] kies nomo devenas de iliaj pseŭdonimoj. Johnson-Forest skismis de la trockiistaj organizoj kaj analizis la sovetian sistemon laŭ la koncepto "ŝtatkapitalismo". Ĉu jes ĉu ne tiu koncepto pravas, tiuj faris gravajn kontribuojn.

Mi povus nomi plurajn gravajn intelektulojn trockiistajn, ekstrockiistajn, kaj tiujn iel influitajn de trockiismo. La intelektaj trockiistoj faris gravajn kontribuojn al socia, ekonomia, kaj revolucia teorio, al analizado de la historio kaj kontraŭdiroj de socialismaj landoj kaj komunistaj partioj kaj aliaj sociaj movadoj, al estetiko kaj filozofio de scienco. Malsame ol "okcidentmarksistoj" kaj "novmaldekstruloj" la plejmulto de trokciistoj ne forlasis la mondbildon kaj metodologion de dialektika materiismo, kion ili utiligas sen stalinisma vulgarigo kaj sen aliĝo al ŝikaj etburĝaj filozofioj.

Ekster la burĝaj amaskomunikiloj kaj kaduka Usona Komunista Partio okazas vigla diskutado inter usonaj progresemuloj kaj maldekstruloj pri la ŝanĝoj en orienta Eŭropo. Multaj, malgraŭ aprobo de glasnosto, malaprobas la orienteŭropan oportunisman kapitulacion al kapitalismo kaj perfidon de la tria mondo kiuj okazas sub perestrojko. Multaj serĉas novan perspektivon kaj strategion por socialismo. Ni kritike utiligu la trokciisman intelektan heredaĵon por trovi eliron el la nuna sakstrato.

Trockij ankaŭ prediktis, ke la sovetia reganta burokratio, se iam necesus, adoptus merkatan ekonomion prefere ol likvidi sin, prefere ol finfine meti la potencon en la manojn de la laborista klaso. Tial ankoraŭ kaj kadukaj kaj laŭmodaj sovetiaj oligarkoj timas la nomon de Trockij.

Ni bezonas nek heroojn nek adoradon de herooj. Ni bezonas klarvidajn kaj memfidajn mensojn. Al tiu celo mi dediĉas ĉi tiun memoraĵon.


POSTNOTO: Jen mia perspektivo de 1990. Mia takso pri Trockij kaj la trockiisma movado ŝanĝiĝis dum la venonta jardeko, samtempe kun mia priokupo de la studo pri C.L.R. James kaj pro aliaj kaŭzoj. Eble ĉi tiu eseo estas la unua mencio de James en Esperanto.

AFTERWORD: This was my perspective in 1990. My evaluation of Trotsky and Trotskyism changed over the ensuing decade, coinciding with my study of C.L.R. James and also for other reasons. This essay may be the first mention of James in Esperanto.

—R. Dumain, 15 February 2006


FONTO (SOURCE): Dumain, Ralph. "Trockij Pravis! Memore pri la 50-a Datreveno de la Murdo de Leono Trockij," Sennaciulo, 61-a jaro, n-ro 9 (1023), septembro 1990, p. 79-80. Represita en Internaciisto.


El Kontraŭreligia Propagando de Leono Trockij

Trockij pri Religia & Sekulara Mistifiko

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Marx and Marxism Web Guide


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 15 February 2006
Links added 18 May 2009

©2006-2009 Ralph Dumain