Dialogo kun Afrika Esperantisto

Dialogas Ralph Dumain (RD) kaj D‑ro Akwasi Osei (AO) de Ganao

RD: Kiuj religioj elstaras en via lando?

AO: Ganao estas ĉefe kristana lando.

RD: Ĉu afrikaj registaroj (ekster Norda Afriko) utiligas la religion por manipuli aŭ trompi siajn popolojn?

AO: Ne. Male la popoloj iam uzas religion por rezisti al siaj registaroj. Tio estas, fidante je ilia religia unuiĝeco, oni povas efektive defii la registarojn.

RD: Kiom enpenetras Afrikon la scienca pensmaniero kaj skeptikismo pri nesciencaj ideoj? Kiom kaj kia estas konkurado inter scienca mondbildo kaj religiaj ideoj?

AO: En Afriko ĝenerale, la nivelo de edukado estas malalta. Inter la instruitaj komunumoj, ja scienca pensmaniero enpenetris, sed inter la aliaj kiuj estas bedaŭrinde la plimulto, superstiĉo abundas, aparte rilate al malsano. Rilate al religio, kiel ie ajn, oni opinias ke scienco ne povas unuiĝi kun religio. Mi opinias malsame.

RD: Mi estas admiranto de afrika kulturo, kaj mi eĉ studis afrikan muzikon dum tempo, sed ĉiam ĝenis min la trudo de religia metafiziko kiu ligiĝas kun afrikaj kulturaj aferoj.

AO: La afrikano estas esence homo religia. Kiel diris Johano Mbiti, la vivo de la afrikano estas tute ties religio kaj ties religio la vivo. Eble vi emas pensi ke tio bremsas nian materialan progreson. Se jes, mi pretas aŭskulti vin.

RD: Estas du specoj de superstiĉoj, la naturaj kai sociaj. En ekonomie kaj teknologie evoluintaj socioj, kiujn konstruis scienco, la superstiĉoj pri naturo bagatelas, sed la superstiĉoj pri la socio abundas kaj plej danĝeras. Ekz., la plejmulto de usonanoj ne komprenas la esencan funkciadon de propra socia sistemo. La plej grava faceto de religio estas ĝia rilato al politiko. Religio estas la ilo de mensmanipulado kaj trompado. Nia malracio detruas nin, kaj la ceteran mondon. Se la civitanoj de ekonomie, teknologie, kaj informe riĉa Usono ne kapablas pensi racie, ili ne rajtas kritiki la barbaran feŭdalisman islamon.

Mi ne kompetentas juĝi, kiom la indiĝenaj afrikaj religioj kaj superstiĉoj malhelpas la materialan progreson. Mi opinias, ke pli grava problemo estas, ke religioj malhelpas socian‑politikan progreson, la konstruon de justa kaj racia socio. Tiurilate, eble la indiĝenaj afrikaj religioj ne multe malhelpas krom la vira ŝovinismo kiu subpremas la inojn, ekz. la dehako de la klitoro kiel okazas en partoj en Afriko. La plejaj obstakloj al socia progreso venas de la imperiismaj religioj, islamo kaj kristanismo. Islamo estas reakcia feŭdalisma vivmaniero kiu baras socian progreson, ĝi estas esence kontraŭdemokrata. Katolikismo estas esence la sama. Ĉiuspeca kristanismo estas la ilo de usona kaj eŭropa imperiismo. Kristanismo kaj islamo ege malhelpas Afrikon; pri tio mi konsentas kun la senegala verkisto Ousmane Sembene, kiu kulpigas tiujn religiojn en sia filmo “Ceddo.”

Mi pensas, ke la futuro apartenos al la tria mondo. Se jes, la tria mondo devos kapti la plej avangardajn, profundajn, kaj progresemajn ideojn por sukcesi kaj por eviti la jaman fuŝadon de la homaro.

AO: Via vidpunkto ke la futuro apartenos al la tria mondo aparte interesas min.

RD: Ŝajnas, ke afrika filozofio ankoraŭ spertas identokrizon. Afrikaj filozofoj multe ŝvitas pri difinado de la apartaj trajtoj de afrika filozofia skolo, pri aparta mondbildo, pri programo, kaj tiel plu. Mi mem pensas iom malsame, kaj mi komparas la afrikan situacion kun aliaj precedencoj, kiam neeŭropaj popoloj kontaktiĝis kun eŭropa civilizacio, ekz. la judoj, ĉinoj, japanoj, ktp. Mi pensas, ke freŝa perspektivo kaj energio pli gravas ol provo difini novan apartan metafizikon nur por esti aparta kaj malsama.

Ekzemple, Spinoza tute revoluciigis eŭropan filozofion, eĉ la filozofion de Descartes kiun li pruntoprenis kaj transformis. Mi kredas, ke Spinoza kapablis fari tion ĉar li estis judo, kaj portis diferencan perspektivon al la materialo de eŭropa filozofio kiu devis tiutempe alfronti la sciencan revolucion.

Kion vi pensas pri tio? Kion vi pensas pri la dezirinda evoluigo de afrika filozofio, kaj pri afrika kontribuado al aŭ utiligo de moderna “okcidenta” filozofio?

AO: Mi tute konsentas kun vi, ke minoritatoj pasinte kaj aktuale multe kontribuas al intelekta penso kaj vivo. Sekve oni devas helpi evoluigi afrikan filozofion. Oni povas nomi gin “okcidenta” filozofio au io ajn sed tio ne gravas. Aktuale oni ne povas distingi inter okcidentaj kaj orientaj pensoj, do se Afriko povas kontribui, tiu kontribuo estas por homara penso, ne nur por okcidenta filozofio.

RD: Kiam mi skribis al vi pri la rilatoj inter la genio de afrika kulturo kaj tradicia religia metafiziko, mi diris: “se oni povus apartigi la substancon de la afrika genio for‑de ĝia tradicia metafiziko kaj eltrovi por ki modernan filozofion, oni povus renversi la mondon.” Kion vi pensas pri mia diraĵo?

AO: Mi konsentas, ke se oni povus evoluigi afrikan filozofion oni povus renversi la mondon. Tamen mi ne konsentas kun vi, se vi diras ke ni devas "eltrovi por ĝi modernan filozofion,” krom se via uzo de “moderna” signifas “evoluinta.” Denove nenion mi havas pri la metafizik-penso mem, sed mi opinias ke tiu metafizik‑penso devas evolui. Do, se ni povus evoluigi ĝin kaj perfektigi ĝin kaj nian filozofion, oni povus renversi la mondon . . . .

Mi ja fidas je la afrika ebleco. Ekzemple vi miregos aŭdi ke troviĝas homo en Ganao kiu diras ke li havas kuracon por “AIDS,” kaj nun komencaj esploroj de la Ganaa registaro montras ke lia aserto eble ja validas.

RD: Kia estas via propra starpunkto pri religio kaj ateismo?

AO: Vi pravas: multaj homoj kiuj fidas je dio kaj apartenas al iu religio estas fanatikaj kaj dogmemaj; pro tio ili ne povas racie kaj science defendi sian kredon. Tre malbone, kaj tiu-ĉi fakto necesigas elĵeton de religio kiel opion de popolamaso. Sed tiamaniere kelkaj ateistoj estas fanatikaj kaj dogmemaj . . . . Kio ajn mia kredo, mi ne estas dogmema; mi ne estas fanatikulo; tute ne. Mi estas tutkore por paco tera do mi ĉirkaŭprenas tiun kiu promesas teran pacon. Do, se ateismo promesas tion al ni mi devus akcepti kaj rangaltigi ĝin.

Mi ne estas kristano; mi estas nek islamano nek budhisto; mi ne estas hinduo aŭ zoroastrano; plue mi tute ne estas sikho aŭ judo; mi estas nek sabeanano nek adepto de indiĝena afrika religio . . . . Esence mi estas ĉio, kaj ankaŭ mi estas nenio. Mi fidas je tiu Dio kiu estas tute racia, kiu pretas esti raciigita el ekzisto se eblas kaj necesas. Vere, religio devas esti racia, komplete scienca. Fakte, tia Dio estas iu kiun oni povas provi per la sensoj kaj scienco en provtubo.

Mi ne fidas je la dio je kiu multaj religiuloj kredas. Tia dio estas kreita de homo, kiel Spinoza kaj Feuerbach jam diris. Tia dio estas “Granda Paĉjo Supre” kiun Episkopo Robinson el Woolwich repudiis je 1963 en sia verko Honeste al Dio. Rilate al tia dio mi fiere estas ateisto, sed rilate al scienca kaj racia dio mi estas teisto.

RD: Ĉu via di‑koncepto intime ligiĝas kun via filozofio “fenomena nihilismo”?

AO: Mia teorio de “fenomena nihilismo” ne ligiĝas kun mia dio‑koncepto . . . . La teorio postulas ke absolute nenio ekzistas! . . . . Ekzisto estas iluzio . . . . Se oni diras ke Dio kreis ĉion, ĉu estas sufiĉe racie diri ke Dio mem estas eterna? Se oni diras ke Dio ne ekzistas, kiel ekzisto mem aperis? . . . . Vivo similas al tre longa revo . . . . al filmo, al teatraĵo, al imago . . . . Ateisto (kiel vi) opinias ke li ekzistas sed Dio ne ekzistas. Fenomena nihilismo (la nerealeco de fenomeno) diras ke la ateisto mem ne ekzistas.

RD: Via priskribo de scienca dio iom rememorigas min pri la vidpunktoj de Spinoza kaj Einstein kaj la deistoj kiaj Thomas Paine. Bonvolu klarigi vian koncepton pri Dio kaj pri ties rilato al (ne)ekzisto.

AO: Tion mi faros venontfoje.

[La dialogo daŭros.]


Fonto: Dumain, Ralph; Osei, Akwasi. “Dialogo kun Afrika Esperantisto”, Ateismo 2: 2 (5), majo 1990, p. 8-10.


ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 17 December 2003

©2003 Ralph Dumain