Durankulak

recenzas Ralph Dumain

Post ĵusa finlego de Durankulak de Sabira Ståhlberg (Varna: Bambu, 1998; 78 p.), mi kontrolis la kvin recenzojn kiuj aperas ĉe retejo “Originala Literaturo Esperanta” de Sten Johansson. Tri personojn kaptis la ĉarmo de la kvazaŭfabelromaneto, Jorge Camacho esprimis cinikan sintenon pri ĝi, kaj Johansson konfesis skeptikon sed ankaŭ la ĉarmon de la verko. Mi mem trovis ĝin bonega literatura specimeno. La lingvaĵo kaj la etoso kaptis min. La absurdaj eventoj ne ĝenis min, kaj eventuale mi alkutimiĝis al la stranga mondo, kiun la ĉefrolanto, japana vizitanto, eniris. Do mi taksas la aferon sukceso.

Kiel kritikema homo, mi starigus la demandon: kiel mi taksu la aferon precize, se mi ekzamenus ĝin pli zorge kaj precize? Min sufiĉe plaĉas la ĝenerala etoso kaj humoro de la medio kaj eventoj. La ĝenerala efiko de mistero, duonsonĝa ekzisto, malorientiĝo, fremdeco kaj alkutimiĝo agrablas, sen penetra kritiko. Se mi penetre cerbumus, mi enketus pri la finfina mesaĝo au ideologio de la rakonto. Kia ĝia psikologia mesaĝo, filozofia starpunkto, subsurfaca kohero? Ĉu ĝi vere estas ĵongla miksaĵo nur pseŭdoprofunda?

Nu, mi ŝatas la malkoheron kiel mi trovas ĝin, ĉar la etoso kaj efiko pli imponas ol iu ideologio. Sed oni ja povus eltiri ideologian enhavon. Precipe, temas pri rilato inter eksterulo kaj komunumo, kun nostalgia etoso. La japano sopiras akcepton kaj finfine sorbiĝon en la fremdan komunumon, kiun li ne povas enpenetri. Durankulak estas mistera mirmondo, kaj post forlaso, la japano revas pri ĝi sopire. Nu, tia temo eventuale estas suspektinda kaj skeptikinda. Mi ne fidas homojn kiuj sopiras al tiaj komunumoj. Estas kvazaŭ sopiro al nekonscio, t.e. al senkritika akcepto de tradicio. Imponas min la mistero de la malfamiliara medio, ne la ĉarmo de tiu komunumo, kian mi tute ne sentas. La sento de nekonscio ne agrablas al mi, do la temo de komunumo kun fremdaj sed propraj tradiciaj moroj banalas.

Ĉu Durankulak esence temas pri “kultura kolizio” kaj ĉu referencas spertojn de esperantistoj? Ĉu Ståhlberg mem spertis tiel? Mi ne divenus la motivon de la verkinto, kaj mankas al mi iu tia sperto. (Miaj spertoj de fremdeco okazis inter tre diversaj eroj de la sama urbo. Ekzemple, en mia hejmurbo, fifama pri ĝia deprima tedeco, mi povus tamen en la sama tago klaĉi kun grupo de matematikistoj ĉe universitato kaj tamburi kun adeptoj de afrikaj religioj spertante ekstazajn trancojn.) La “kultura kolizio” de Durankulak estas universala fenomeno, spertebla kaj de ne-esperantistoj kaj esperantistoj. Ĉu esperantistoj spertas ĝin pli ofte au pli intense? Mi dubemas. (Mi devas konfesi, ke miaj spertoj kun esperantistoj kutime ne estas la plej mirindaj—kun kelkaj esceptoj. Mi ankaŭ memoras unu esperantistinon . . . ) Sed jes, la verko parte temas pri kultura kolizio—pliigante la sperton de diferenco kaj fremdeco per fabelaj, fantastaj elementoj. Kulturaj kutimoj estas kutime tiaj—ilin subtenas historiaj kaŭzoj, al kiuj fremduloj fremdas, kaj, ĉar la plejmulto de homoj ne estas kritikemaj, kutimoj persistas ne pro raciaj konsideroj. La japano en ĉi tiu rakonto volas aparteni—ankaŭ homa emo, bedaŭrinde.

Aliflanke, la fantasta elemento parte pravigas la sintenon de la japano. Li konkludas: “mia Durankulak.” Nu, mi povus konkludi tion pri miaj propraj spertoj antaŭ du aŭ pli jardekoj, pri kiuj nur mi scias kaj pri kiuj neniu alia povus raporti. Oni havas tian rilaton al propra sperto kian aliaj nek konas nek komprenas. Sed oni povus reagi malsame al la cirkonstancoj de Durankulak, ĉar oni devas vivi propran vivon laŭ propra programo. Mi opinias, ke la sperto de la neordinara diferencigas individuon de ties medio, ne unuigas. (Rigardu mian recenzon anglalingvan de filmo “Groundhog Day”—“Marmoto-Tago: La Problemo de Konscio”.) Se vi vidus tion kion mi vidis dum vivtempo, ha, tio mirigus vin. Sed tiaj spertoj individuigas homon, ne engrupigas. Oni rajtas iel nostalgii pri propraj mirindaj spertoj, sed pri komunumo?—mi dubemas.

Kion diri pri la psikologiaj aludoj kaj simbolismo de la romaneto? Ĉu estas kohereco tie? Ĉu la rakonto estas efektive psikologia serĉo, enprofundiĝo? Mi ne povas respondi specife. Mi ne scias kion konkludi el la aventuroj de la japano. Fakte, mi plej emas akcepti la absurdaĵojn de tiu mirmondo ĉe la ĝenerala nivelo de mirsento, sen specifa kontrolanalizo. Tiel mi bezonas alpreni la sintenon nek de kredema akceptemo nek de cinikeco Camacho-a pri la ideologio de la rakonto.

(16-an & 18-an de januaro, kun redakto je 25-a de januaro 2004)
©2004 Ralph Dumain


ALDONO

Meze de daŭra argumentado en Krokodilujo pri literaturaj, kulturaj, kaj ideologiaj aferoj, mi subite pensis pri iu verko lastampe legita kiu ekzempligas la problemon kiun mi nun atakas. Nu, finfine mi konstatis ke temas pri Durankulak, specife, eventuala difekto kiun mi jam provis analizi, sed nur embrie. Temas pri la rilato inter la indiĝenoj kaj la fremdulo. Mi priskribis recenze la agrablecon de la “fremdiga efiko” laŭ sperto de la japana vizitanto, sed mi skeptikis pri sopiro al komunumo. Nu, en ĵusa anglalingva argumento, mi skribis la jenan, kion mi nun tradukas:

Mi opinias ke aspiro al indiĝeniĝo, sed ankau la deziro resti indiĝeno, estas problemo. Grava literatura rimedo estas malfamiliarigo, aŭ fremdiga efiko, kiu senfamiliarigas la familiaran por ke ni esploru niajn implicajn antaŭsupozojn pri normaleco. Ankaŭ la “indiĝenoj” bezonas ĉi tian edukan sperton, samkiel arogantaj eksteruloj. Precipa maltrankviliga faktoro de nia amaskomunikila medio estas la senbrida firmigo de sociaj stereotipoj. Ties “multkulturismo” ŝajnas al mi nur pli kompleksa kaj perversa rimedo por fortigi absolutismon. [2004.02.05]

Kaj jen, koincide, troviĝas la difekto de Durankulak. Krom kelkaj esceptaj okazoj, ekz. la mistere subita ribelo de la virinoj, la Durankulakanoj restas parto de la stranga pejzaĝo, kaj ili ne sin diferencigas de ricevitaj kutimoj. Ni legantoj spertas la fremdecon malsame ol la japano. Ĉu ni sentas bezonon de komunumeco aŭ de kritikemo? Ĉu ni fine eldirus: “Mia Durankulak”?

6-an & 10-an de februaro 2004
©2004 Ralph Dumain

Notu: Ĉi tiu recenzo listiĝas inter recenzoj de Durankulak ĉe “Originala Literaturo Esperanta” de Sten Johansson.


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides
My Writings
| Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Sign Registry View Registry


Uploaded 25 January 2004
Link added 26 January 2004
Addendum 10 February 2004
Links updated 28 July 2004

©2004 Ralph Dumain