Sferoj



Antaŭparolo

Provizoreco de Arthur C. Clarke (tradukis William Auld)

Dua ŝanco de Denis Sissons (tradukis Marjorie Boulton)

Duplikataparato de Henderson de Jaroslav Veis (tradukis el la ĉeĥa Adolf Staňura)

La mitulo de Diethard Van Heese (tradukis el la germana Eckhard Bick)

“La tagon kiam ni murdis Ezran Pound” de Francisco P. Fuenteamor (tradukis Liven Dek)

Kvar kruĉoj da biero de Miklós Rónaszegi (tradukis Csaba Finta)

La montoj, la barkoj kaj la riveroj de la ĉielo de German Pinilla (tradukis Liven Dek)

El la rememoroj de Ijon Tichy de Stanislaw Lem (tradukis Zbigniew Sienkiewicz)

Aerkapero de John Varley (tradukis Karl Pov)

 

Jen en viaj manoj la unua volumo de Sferoj. Ĝi modestas sed reprezentas la unuan paŝon, iel provan, ale al konstanta disvolviĝo de la sciencfikcia genro en Esperantujo.

La entrepreno, lanĉita de grupo nifo, prezentas klaran alternativon: jara aperigado de almenaŭ unu centpaĝa poŝvolumo tradukita aŭ originale esperanta, (hako post hako estas la plej efika atako). Tamen estu klare, ke per Sferoj oni ne pretendas antologii sed nur riĉigi la esperantan kulturon rilate la sf-fakon.

Tiu ĉi unua provo entenas malperfektaĵojn, ni konscias, (unu el ili estas la manko de rilato inter desegnoj kaj rakontoj), sed ni esperas ke per persistema laboro kaj la helpo de ĉiuj sf-amantoj, oni atingos la deziratajn celojn. Dua volumo estas jam survoje. ĉu ĝi indas presigon? Tion devas din vi, kara leganto.

Fine, kelkaj eble sin demandas pri la nomo, kial Sferoj? Nu, oni povas elekti al si la solvon plej plaĉan el la jenaj: Sciencfikciaj eroj; SciencFikciaj Esperantaj Rakontoj; aŭ simpla nomo aludanta la senfinan nombron da mondoj kiuj insulas en la kosmo.

Dezirante ke vi ĝuu la libron, ni adiaŭas vin ĝis la dua volumo.

grupo nifo

       


Antaŭparolo

La biblioteko de Babelo, el "La biblioteca de Babel" de Jorge Luis Borges (tradukis Giulio Cappa)

La renkontiĝo de Jaroslav Veis (tradukis Adolf Staňura)

Mova Sun Vukong (tradukis Gao Wei kaj Li Jing-yi)

Signalo por pluvivi, el "Signal zum überleben" de Herbert W. Franke (tradukis Eckhard Bick)

La urbo, kies nomo estis Kadavro-pluva de Enrique Lazaro (tradukis Fernando de Diego)

Malkaŝo de István Nemere (tradukis Csaba Finta)

La medikamento, el "Lek" de Milutin Zikić (tradukis Csaba Finta)

Kelkaj vortoj de Jočjo de Mike Kesterton (tradukis Yves Bellefeuille)

Kulero de Stefan Weinfeld (tradukis Zbigniew Sienkiewicz)

Tre soleca loko de Sören Nylin (tradukis Gunnar Gällmo)

Rendevuo de Arkadij kaj Boris Strugackij (tradukis Andrej Ananjin kaj Ju Reutov)

Feličan datrevenon, el "Feliz Cumpleaños" de Félix Obes Fleurquin (tradukis Liven Dek)

Ĝinjo volvita en suno, el "Ginny wrapped in the Sun" de R.A. Lafferty (tradukis Karl Pov)

 

Jen viamane la dua volumo de Sferoj, kun pli da paĝoj kaj grava novaĵo, ĉar la desegnoj sur la paĝoj 13, 25, 41, 51, 73, 83, 91, 97, 107, 121, estas speciale faritaj, por ni, de du bonegaj desegnistoj Rubn Pellejero kaj Jos Torres (krajone kaj inke, respektive). Ankaŭ sur paĝo 79 estas speciala kunlaboro de Pedro Ullate, kaj, sur paĝo 127, aranĝo de Tao. La desegno por la ĉina rakonto estas ĉerpita el “El Popola Ĉinio”, kaj la ceteraj apartenas al diversaj aŭtoroj (Virgil Finlay ..).

Nu, rilate la rakontan parton, vi certe aprecos tiun sugestan universon, kiun la eterna kandidato al Nobelpremio, Borges, proponas al ni en “La biblioteko de Babelo”. Kiel ĉiam, altnivele rangas la usona peco, ĉifoje de Lafferti, kaj ankaŭ la rusa strugakcijaĵo. Kurioza fakto estas, ke la temo de tri el la rakontoj prezentiĝas en formo de renkontiĝo inter teranoj kaj aliplanedanoj, kvankam en la libro troviĝas pli da “renkontiĝoj”. Verŝajne, ne tro facila estos la legado de “La urbo kies nomo estis Kadavro-pluva”, sed ni varme rekomendas ĝin al vi. Ha, kaj kion diri pri la afero de ĉina SF-aĵo?… Vere, aĉetinte ĉi libron, vi akiris pasporton al fantazilando. Uzu ĝin kaj ĝuu la vojaĝon!

Grupo Nifo
       


Antaŭparolo

Mato de István Nemere

La psikobirdo de István Nemere

Tamen supro restas de Petro Nuez

Kien vi iras, maljunulo de Liven Dek

Rust de Liven Dek

La temŝtelisto de Csaba Finta

Planedo de amo de Kovács Béla

Vitaliumo de Poul Thorsen

Epidemio de Miroslav A. Andric

Senfina Ludo de Miroslav A. Andric

Destino de konscio de Miroslav A. Andric

La debuta lunvojaĝo de Selena I de Bernard Golden

 

Sferoj-3 specialas. Kial? Nu, se vi foliumas ĉi volumon. certe vi ne trovos la kutimajn nomojn de la diversaj landoj sub la desegnoj kiuj prezentas ĉiun novelon. Ĉi-foje la tutan libron ni dediĉis sole, ekskluzive, al ununura lingvo-komunumo: la nia.

Ekde sia fondiĝo, Grupo Nifo pretas eldoni ĉiun novelon prezentitan al ĝia konsidero, kun nur du limigaj kondiĉoj: la eldonkapablo de la grupo kaj la valoro de la verkoj rilate al la ĝenerala meza kvalito.

Esperanto estas ja la lingvo de Vojaĝo al Kazohinio far Sndor Szathmri, sed unu hirundo printempon ne alportas. Nepras, do, krei konvenan etoson: verki, eldoni, legi, kritiki kaj surbaze de ĉiu konstrua kritiko, plu verki polurante kaj la lingvon kaj la stilon, fini pli profesiecajn eldonojn, legi pli kaj pli, kritiki pli strikte... Nur tiel, tiamaniere, la nivelo de nia sf-o altiĝos.

Cele orienti la leganton pri eblaj influoj de la respektivaj naciaj literaturoj, ni prezentas ĉi-sube la nomon de la naskiĝlando de ĉiu aŭtoro: Paul Thorsen (Danlando); Liven Dek, Pedro Nuez (Hispanio); Csaba Finta (Hungario); Mroslav A. Andric (Jugoslavio); Bemard Golden (Usono). Nuntempe Golden loĝas en Hungario kaj Csaba en Jugoslavio.

Kun la espero ke ĉi paŝo estu pozitiva, ni deziras al vi feliĉan legadon.

Grupo Nifo

       


Antaŭparolo

La libro el sablo de Jorge Luís Borges (tradukis el la hispana Liven Dek)

Verdikto en 2300 de Vladimír Páral (tradukis el la ĉeĥa Adolf Staňura)

Centmilaj jaroj de Pekka Virtanen (tradukis el la finna la aŭtoro)

Mi ne havas fortunon ĉe virinoj de Francisco Lezcano (tradukis el la hispana Liven Dek)

La landoj de la Gvinea Golfo de Dubravko Hujs (tradukis el la servo-kroata Csaba Finta)

Por ĉion renverse de José Martinez Matos (tradukis el la hispana Arnoldo Aguila)

La fina kanto de Zbigniew Prostak (tradukis el la pola Zbigniew Sienkiewicz)

Eksterordinara evento de fratoj A. Strugackij kaj B. Strugackij (tradukis el la rusa Vladimir Ĉarin)

La lifto kiu malsupreniris en inferon de Pär Lagerkvist (tradukis el la sveda Cunnar Gämo)

Esti Homo de Richard McKenna (tradukis el la angla Karl Pov)

Vegetala fortuno de Manuel Cobo (tradukis el la hispana Liven Dek)

 

Plaĉas al vi la kovrilo, ĉu? Preparu vin do, ĉar, en ĉi kvara vojaĝo tra Fantazilando, vi havas la eblecon mensludi per mozaiko da vere sugestaj proponoj. Kiel vi reagus se oni ofertus al vi, moderpreze kompreneble, “La libron el sablo”? Bonvolu rimarki, ke ne temas pri la sablo de paradiza tropika plaĝo, sed nura metaforo. Kaj kion vi farus se vi posedus la eksterordinarajn ecojn de la heroo de “Mi ne havas fortunon ĉe virinoj”, he? Ĉu eble vi uzus ilin “Por ĉion renversi”? Hm, hm! Kaj, ĉu vi scias, kion diable signifas “Esti homo”? Bone, jes ja, ni akceptas, ke tiu demando estas tro malfacila, sed ĉu vi kuraĝus parkere citi “La landojn de la Gvinea Golfo”? Aha, ne hezitu konfesi vian nescion, ekzistas ja aliaj same azenaj kiel vi.

Nun, en la lino, venas konsilo. Birdeto rakontis al ni, kiel avide vi legas Sferojn ĉiuloke, sur la sofo, en la lito, ĉe la tablo, en la buso, kaŝe en la laborejo kaj eĉ en la necesejo. Atentu do, ke dum la legado via lifto ne kondukas vin al infero.

Nu, for la timo, Sferoj-4 portos vin al tiu loko kie ĉio eblas. Ek, antaŭen iru… sed ne forgesu reveni por akiri la surprizan Sferoj-5!

Grupo Nifo

       


Antaŭparolo

Maria kaj Jočjo de Naomi Mitchison (tradukis el la angla William Auld)

La koncerto de Hana Pechulová (tradukis el la ĉeĥa Adolf Staňura)

Bezonata sperta virgino de Johanna Sinisalo (tradukis el la finna Pekka Virtanen)

La operacio de Ingeborg Sulkowsky (tradukis el la germana Eckhard Bick)

La Drako-Damo de Elia Barceló (tradukis el la hispana Liven Dek)

Miriel de Zefia Beszczynska (tradukis el la pola Wojciech Usakiewicz)

La spaco de vivo de M. Ĉudakova (tradukis el la rusa Vl. V. Ĉarin)

Kiam ŝanĝiĝis de Joanna Russ (tradukis el la angla Karl Pov)
 

Ni devas konfesi, ke, kiam venis al ni en la kapon la ideo kompili “virinan” volumon, ni ne certis, ĉu eblos akiri sufiĉe da bona materialo. Fakte, se temas pri sciencfikciaj verkistinoj, la plej aktualaj mondmapoj prezentas nur kelkajn nomojn sur Usono kaj, sur la cetero, la latinan tekston “Hic sunt tigres”, kiu tre elokvente parolas pri la situacio.

Meze de la dezerta panoramo, Sferoj-5 oazas. Jes, Sferoj-5 pioniras, kaj ni fieras pri tio, ĉar malgraŭ la evidenta modesto de la rimedoj sub la dispono de nia komunumo, ni, unu fojon pli, danke al la kultura potenco de nia lingvo, kapablis frakasi plian baron.

Rilate al la enhavo de ĉi volumo, eblas aserti, ke ĉiuj rakontoj rangas tre alte, kaj eĉ “La Drako-Damo", novelo eksterkutime longa kaj ne tro facile sekvebla pro ĝia strukturo, estas eta perlo.

Do, legu, ĝuu, kaj fieru, kun ni.

grupo nifo

       


Antaŭparolo

La ladbubo de István Nemere

La inferulo de István Nemere

La neforlaseblaj de Arnoldo Aguila

Senfina vojaĝo de Kovács Béla

Sub la ruĝa suno de S. Elgo

Ŝanĝiĝo de Miroslav A. Andric

Laŭra de Liven Dek

Or de Liven Dek

Tradicio de Pekka Virtanen

Kastelo sur glacio de Georgo Kamaĉo

Insul' en Atlantiko de Georgo Kamaĉo

La globo en la groto de Bernard Golden

Flava rozo por debora de Giorgio Silfer

 

Sferoj-6 estas la unua respondo al la devizo “Pli da Sferoj-3”.

Pri la noveloj de ĉi volumo juĝu la leganto mem. Ni mencios nur kelkajn interesajn faktojn: Unue, pluraj nomoj, feliĉe, minacas fariĝi “asiduaj”. Due, Pekka (Finnlando) kaj Arnoldo (Kubo), aŭtoroj konataj en siaj respektivaj naciaj sf-medioj, enrompas en la e-an literaturon. Trie, Elgo kaj Silfer, ne specife sf-aj aŭtoroj, ekskursas tre bone ekipitaj al fantasto. Kvare, la Belartaj Konkursoj 1987 de UEA aljuĝis la unuan premion al sf-humora novelo Laŭra.

Cetere, ni ne plu solas. Novaj grupoj agadas nun sur la sf-kampo: Sverdlovsk (Sovet-Unio) kaj Literatura Foiro, el kiu ni ĉerpis la rakonton de Silfer. Kaj al ĉi bonaj novaĵoj aldonindas ke pluraj noveloj el Sferoj-3 estas tradukitaj al la finna, hispana, franca. . .

Nun, karaj, venas via vico, legu kaj. . . ne hezitu leteri al ni.

Grupo Nifo

       


Antaŭparolo

La dua vojaĝo de Carlos Peralta (tradukis el la hispana Liven Dek)

Envenu gesinjoroj de Elia Barceló (tradukis el la hispana Liven Dek)

La alĥemiisto de P.G.M Calín (tradukis el la hispana Liven Dek)

La krizalido de Blanca Martinez (tradukis el la hispana Liven Dek)

Difektiĝis skuder de Dmitri Bilenkin (tradukis el la rusa Vladimir Ĉarin)

Rakonto de la homo, kiu estis genio de V. Baĥnov (tradukis el la rusa Vladimir Ĉarin)

Homo ekster la ŝipo de A. Gorbovskij (tradukis el la rusa Vladimir Ĉarin)

Okazo sur la planedo Om de D. Bilenkin (tradukis el la rusa Vladimir Ĉarin)

Estis foje de Wellington Gabriel Mainero (tradukis el la hispana Liven Dek)

Ŝvarc inter la galaksioj de Robert Silverberg (tradukis el la angla Karl Pov)

Sangantaj ŝtonoj de Harlan Ellison (tradukis el la angla Karl Pov)

Iŝmael enamiĝinta de Robert Silverberg (tradukis el la angla Karl Pov)

 

Laŭ la psikologo Desmond Varley, 7 estas nombro firme enradikiĝinta en la kolektiva subkonscio, kaj ĝi havas plej altan simbolan signifon por la homo ĉie kaj ĉiuepoke.

Laŭ Carl Jung, 7 signifas, en la lingvo de la inicado, la plej altan staton de iluminiĝo, kaj ĝi estas do la sopirata celo de ĉiu deziro.

Vere, 7 estas la sola, el ĉiuj fundamentaj nombroj de la decimala sistemo, kiu estas nek oblo nek divizoro de la ceteraj (de 1 ĝis 10). Aliflanke, 7 estas la videblaj koloroj de la ĉielarko, ĉiu lun-fazo daŭras 7 tagojn. Granda Ursino konsistas el 7 steloj. . . 7 estas la ĝis nun aperintaj Sferoj!

Nu, ĉi sepa volumo, spicita per atuto da plurtemaj historioj kun varia etoso, proponas al vi jen rideton ĉe Difektiĝis skuder’ kaj Rakonto de la homo, kiu estis genio, rakontoj ŝercaj tamen pensigaj. Jen tremon ĉe Sangantaj ŝtonoj, vere terura elcerbumaĵo. Jen amaran guston ĉe Ŝvarc inter la galaksioj, Iŝmael enamiĝinta kaj Envenu Gesinjoroj. Jen aventuron ĉe La krisalido. Nu, resume, bukedon da noveloj por sciencfikcie kaj esperante ĝui.

Grupo Nifo

       


Antaŭparolo

Video-homo de István Nemere

Eĉ pri tio de Arnoldo Aguila

La apogpunkto de Ksavero Moleono

Letero el la jaro 2612 de Claus J. Günkel

Kredo de Claus J. Günkel

Reklamo de Apáti Kovács Béla

Afiŝo de Apáti Kovács Béla

Mi estas fatraso de Liven Dek

La hiko de Liven Dek

Eĉ miaj okuloj jam violas! de Liven Dek

Markampo de Pekka Virtanen

Linie-antaŭen de Alberto Franco

Sinjorino Taŭ de Georgo Kamaĉo

La donanto de J. Camacho kaj S. Labrador

Fenomeno de Georgo Kamaĉo

Inter fantomoj de Georgo Kamaĉo

La fabelo pri la intergalaksia kamparano de Gunnar Gällmo

La unua interplaneda konferenco pri esplorado de marso de Bernard Golden

 

Puŝata de nevideblaj ondoj, nia planedo, la Tero, daŭre drivas sur la senfinaj maroj de la universo ale al nekonata celo.

Sur la plej altaj ferdekoj de ĉi enorma stel-ŝipo, homoj senĉese gvatas la firmamenton per gigantaj lornoj, revante pri novaj horizontoj, dum aliaj homoj mizere trenas sian obskuran vivon en la holdoj.

La ŝiponaro de ĉi singulara arkeo, nomata Tero, ne plu konservas la memoron pri sia Noa. Eble li mortis antaŭ longe, aŭ, tute simple, li ne ekzistis. Ajne, neniu konas jam la pracelon, la sanktan destinon de ĉi longa kaj mistera vojaĝo. Nur disfoje, de tempo al tempo, la demando inside ŝprucas el al kolektiva sub-konscio:

Kial ĉi aventuro?

Kaj premata de la vertiĝo de ĉi demando, la homo avide serĉas respondon rande de la profunda abismo de sia neracio kaj la angora infinito, kiu sieĝe lin ĉirkaŭas.

Dume, verkita sur la jam flaviĝintaj folioj de olda papiruso, la tuta vojaĝplano kuŝas perdita en tirkesto de la historio. Aŭ ĉu neniam ekzistis iu plano...?

Grupo Nifo

       


Antaŭparolo

Tranĉita komuniko de Rubén C. Tomasi (tradukis el la kastilia Liven Dek)

Neniu rimarkas la kelneron de Carlos Saiz Cidoncha (tradukis el la kastilia Liven Dek)

Mistha Wallace, vi estas morta de Jaime Rosal (tradukis el la kastilia Liven Dek)

Fuĝo de Luís Vigil (tradukis el la kastilia Liven Dek)

La nubo de Jorge Campos (tradukis el la kastilia Liven Dek)

La reveno de Juan José Plans (tradukis el la kastilia Liven Dek)

La alabastra ĝardeno de Cordelia (tradukis el la kastilia Georgo Kamaĉo)

Boate sur lago Qumran de Maurizio Viano (tradukis el la itala Giulio Cappa)

Letero de Chely Lima kaj Alberto Serret (tradukis el la kastilia Liven Dek)

Gratulon, kara! de Alfredo Cardona Peña (tradukis el la kastilia Liven Dek)

Heredejo de Emma Popik (tradukis el la pola Wojciech Usakiewicz)

La unua leĝo de Isaac Asimov (tradukis el la angla William Auld)

La terura antikvulo de H. P. Lovecraft (tradukis el la angla Karl Pov)

 

En la lastaj tagoj de aprilo, okazos la prezento de ĉi volumo ĉe “FANCON 94” en Italio (fakte, kiam vi legas ĉi liniojn la evento jam okazis). Tie, s-ro Miguel Gutirrez, kompilinto de ĉiuj Sferoj ĝis nun aperintaj, prelegos en Esperanto, kun simultana traduko, pri “Esperanto, fantasta lingvo”, laŭ la invito de la organiza komitato. Ankaŭ ĉe FACON 94 vidos la lumon antologio de esperantaj sciencfikciaj noveloj tradukitaj de s-ro Giulio Cappa en la italan. Belaj novajoj, ĉu ne? Niaj plej bonaj sf-aŭtoroj en la itala!

Cetere, ni staras ĉe la fino de etapo. Ĉi volumo estas la lasta de la kolekto en kiu aperos tradukoj. De la l0a numero, en Sferoj gastos nur noveloj esperante originalaj. Sed oni ne timu, ĉar la tradukoj trovos lokon en tute nova kolekto, kiun ni ame jam preparas, kaj kiu aperos pli-malpli fine de 1994. La aspekto, certe alloga, estos tamen iom pli modesta ol tiu de Sferoj, kio permesos pli malaltan prezon. La nomo de la nova kolekto: Orbito Nula.

Grupo Nifo

       


Antaŭparolo

Se barbaroj iam de Jorge Camacho

Atesto de Jorge Camacho

La mesio de Jorge Camacho

Ludwig de Jorge Camacho

Morto en la kosmo de István Nemere

Lotema de István Nemere

La bleko de l'ŝargú de Liven Dek

Liza de Liven Dek

La sekreto de Irena de Giulio Cappa

Ondoj de Claus J. Günke

Leonardo de Leo Luna

Arĥaja kaj akra de Leo Luna

Plagiato de István Ertl

Lingva Problemo de William Auld

Lingvaj paralelismoj de Ĝis el Lamark

Kosma civitaneco de Abel Montagut

Jara kongerso de BEAB 2005 de Will Green

Nenuligebla decido de Arnoldo Aguila

Genobanko de Kovács Béla

Meti limojn de Sten Johansson

Tra la somernokto de Pekka Virtanen

 

Ŝajne io misfunkciis en la plano de la Granda Kosma Manipulanto, ĉar, unuavide, ĝia verko “likas”. Paŝon post paŝo la homo senhonte devias de la strikta pado foje strekita de la Ĉiopova Enigma Intriganto, dum la ceteraj estaĵoj blinde obeas la tiranajn regulojn de siaj genoj.

Nu, se la naturo estus granda ŝaktabulo, oni povus diri ke la Reĝo decidis ne plu rampi kiel invalido, de unu ĉelo al la apuda, sed libere paŝi imitante la ĉevalon, la kurieron, la turon. . . Jes, unue salti kiel la ĉevalo, kaj poste spirali kiel tornado. Kial ne? Kaj fine, kiam li ne plu trovos imitindajn kompanojn sur la dudimensia tabulo, eble venos la momento inventi fantaziajn movojn, kvazaŭ el arkana danco, aŭ eĉ iri sur ankoraŭ nevideblajn ĉelojn ŝvebantajn sub kaj super la dudimensia ludejo.

Ĉu vere la plano de la Granda Kosma Manipulanto fiaskis aŭ la “ribelo” estas sub ĝia kontrolo? Pensu kio okazos se ĝi, olda, kaduka kaj jam tro laca, decidis elekti anstataŭanton, kiu plu konduku la dancojn?

Nu, eble ni, la homaro, iom nekonscie, kiel preskaŭ ĉiu adoleskanto, ĵus komencis lerni la metion de la Granda Mastro.

Grupo Nifo



Volumoj de Sferoj, kompilitaj de Miguel Gutiérrez Adúriz (pseŭdonimo: Liven Dek):

  Sferoj 1 (1982 - tradukitaj verkoj)
Sferoj 2 (1983 - tradukitaj verkoj)
Sferoj 3 (1984 - originalaj verkoj)
Sferoj 4 (1986 - tradukitaj verkoj)
Sferoj 5 (1987 - tradukitaj verkoj)
Sferoj 6 (1988 - originalaj verkoj)
Sferoj 7 (1992 - tradukitaj verkoj)
Sferoj 8 (1993 - originalaj verkoj)
Sferoj 9 (1994 - tradukitaj verkoj)
Sferoj 10 (2000 - originalaj verkoj)

Notoj:

Sferoj 3: La originalo enhavas evidentan eraron—‘frofesiecajn eldonojn’—kiun mi korektis al ‘profesiecajn eldonojn’.


La Biblioteko de Babelo” de Jorge Luis Borges, tradukis Gulio Cappa

Mova Sun Vukong

La Koncerto” de Hana Pĕchulov, el la ĉeĥa tradukis Adolf Staňura

La bleko de l’ ŝarg” de Liven Dek

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto / Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto: Gvidilo / A Guide

Science Fiction & Utopia Research Resources: A Selective Work in Progress

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje:

Sferoj ĉe Ĝirafo

Sferoj - Vikipedio

Sferoj (Originala Literaturo Esperanta [OLE])

Se barbaroj iam de Jorge Camacho (Sferoj 10)

Meti limon de Sten Johansson (Sferoj 10)

Recenzo pri Sferoj 8 fare de Abel Montagut


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 21 July 2018
Last update 24 May 2021

Site ©1999-2021 Ralph Dumain