Emancipiĝi de kuratoroj

LETERO TRIDEK UNUA
Al Gek-doj Robert
Sintra (I), 23-8-1930.

Pere de K-do B. mi estas informita, ke vi konsentas preni sur vin la prizorgon super la Sennaciista Frakcio anstataŭe K-do Bubo, kiu devas ial forlasi tiun taskon. Ĉar mi iniciatis la starigon de tiu organizeto k ĉiam estis en pli malpli intima kontakto kun la sinsekvaj prizorgintoj; ĉar antaŭ du jaroj mi metis " Herezulo "n dispone al la Frakcio, tial mi opinias utile skribi al vi. Unue por gratuli vin pro via fervoro por nia afero; due por koncize sciigi, kia nun estas la stato de nia entrepreno.
Pro tio, ke mi fariĝis senhejma vagulo, sen fiksa adreso ne plu eblas en tiaj kondiĉoj certigi regulan aperon de " H-ulo ". Krome, la nombro da abonantoj pagis nur 2 n-rojn de la revueto k sekve la 2 aliajn mi devis pagi el mia propra poŝo k per la helpo de kelkaj subtenantoj. Sed nun mia emerita salajro ne plu permesas, ke mi tiom oferu kiom antaŭe k tio estas la ĉefa kaŭzo, pro kiu la revueto ne plu aperos proksiman jaron. La kontakto kun la Frakcianoj povos okazi nur per Bulteno, kiel estis antaŭ la apero de " H-ulo ". Ĉar vi akceptis prizorgi la frakciajn aferojn, mi

125

do supozas, ke vi povos aperigi tian multobligotan organon. Ĝia enhavo rilatu al la interna vivo de la Frakcio k pritraktu nur demandojn, kiuj, pro la ĝenerala spiritostato de SATanoj, ne povas nun esti diskutataj en la SAT-organoj.

La sennaciismo ne estas pravigebla je pure marksista vidpunkto, ĉar ni neas, ke la ekonomiaj faktoroj ludas la plej gravan rolon en la historia procezo. Ni opinias, ke la ekonomio kondiĉas, sed ne kaŭzas la ŝanĝojn en la socio. Sufiĉus tamen formeti marksistajn okulvitrojn por vidi, ke nuntempe malgraŭ tio, ke la ekonomio postulas liberan cirkuladon de la varoj tra la mondo, tamen ĉie plialtiĝas k dikiĝas la limaj baroj inter la nacioj. La nacieca ideologio estas do pli forta ol la ekonomio mem. Kaj malgraŭ tiu okulfrapa fakto oni bedaŭrinde konstatas, ke neniu politika organizo prenis sur sin la taskon elradikigi la naciecon. Male, ni vidas, ke ĉiuj politikaj partioj konkuras inter si favore al la patriotismo. La sukcesoj de la franca kompartio en la lastaj balotoj rezultas ĉefe de tio, ke ĝi faris ŝovinistan agitadon. Se neniu granda organizo difinis al si kiel taskon detrui la ĝermojn de nacieco, estas certe pro tio, ke ĉiuj malatentis la lingvan demandon. Sed estas nepardonebla peko, ke ankaŭ esperantistoj kondutu kiel internaciistoj. Tial, la konsciaj sennaciistoj devas senkompromise ataki la naciismon, kuraĝe kontraŭbataladi la monstron...

K-do B. raportis al mi pri vi tre simpatie k diris sian konvinkon, ke vi bone plenumos la taskon, kiun vi konsentis akcepti. Vi estas junaj k havas estonton antaŭ vi. Se vi permesos, mi diros la sperton de blankbarbulo. Nun kiam mi vagas preskaŭ sencele, puŝata de ia nostalgio al nekonata, mi konstatas, ke la plej belaj tagoj el mia vivo estis tiuj, dum kiuj enlitiĝinte mi ekdormis kun la konscio, ke mi faris ion pozitivan, bonan, indan. Estis la tempo, kiam korpe k anime mi dediĉis min tute al SAT. Vi scias, kia estis la rekompenso: kritikoj malsinceraj, insultoj k kalumnioj. Sed tio ne malhelpas, ke nun mi tre klare konscias. Ke miaj tagoj la plej enhavaj estas tiuj, kiujn mi dediĉis al SAT. Vi eble demandos: " Kial do vi rezignis la gvidadon ? " Nu, tial ke mi nenial volus, ke mia personeco estu baro, ĝeno al la rekuniĝo de la disigitaj fortoj k ankaŭ pro tio, ke aliaj K-doj devas senti sur siaj ŝultroj la pezon de gvida respondeco. Movado, kia ajn, ne devas dependi nur de ĝia iniciatinto: movado devas celi al tio, ke neniu el siaj anoj estus nepre bezona: movado, kiel junulo, devas emancipiĝi de kuratoroj...

—> Enhavtabelo <—