Pripensoj el Japana Kamparloko

147

LETERO TRIDEK SEPA
Al A. v. d. K., Germ....
Jamaŝiro, 9-5-37.

La ricevo de via letero kaŭzis al mi apartan plezuron. Kvankam plej ofte mi dronas en pesimismo, tamen ĉe la konstato, ke ĉie tra la mondo troviĝas kelkaj, bedaŭrinde malmultaj, homoj komprenemaj k boncelemaj, mi kelkfoje sentas espereton pri la estonto de I' homaro. Certe mi ne forgesis, ke vi estis unu el la plej valoraj helpantoj en nia komuna entrepreno; sed ŝajne vi ne estas tute ĝuste informita pri la reala stato de la aferoj en la estinta komuna familio. La kuratoroj de la infano restas fidelaj al la ideoj de I' patro k ĉi tiu lasta cetere havas kun ili daŭre nevideblajn ligilojn... La infano vivas, pliĝuste vegetas, tial ke nutraĵojn ĝi povas trovi nur sur tre limigita kampo. Vastaj areoj ja fermiĝis al ĝia agado. Tial ke la ruĝaj jezuitoj ne sukcesis mortigi nian infanon, k naskis nur abortulon, ili nun provas reamikiĝi kun ĝiaj kuratoroj k kompreneble tie kuŝas danĝero. Tamen, mi kredas, ke la fuŝuloj ne sukcesos en siaj planoj. Vi parolas pri miaj " ŝajne " absurdaj ideoj k mi ne scias tute ĝuste, kiujn el ili vi celas. Sed unu el miaj ideoj estis, ke nur personoj havantaj scion, konon pri io devas pri tio havi la eblon influi. La demando pri demokratio k autokratio estas malfacile solvebla. Demokratio ja ofte aliiĝas en demagogion k aŭtokratio en tiranion. Volonte mi konsentas, ke la t. n. universala voĉdonrajto estas absurdaĵo, almenaŭ kiel ĝi estas ordinare praktikata. Sed broŝuron k ne leteron mi devus skribi por nur iomete elĉerpi la temon. Prefere mi rakontu iom pri mia nuna vivo.

Jamaŝiro situas apud la Japana Maro, dum Tokio troviĝas ĉe la Pacifiko. Sro T. posedas dometon, kiu staras meze de rizkampoj k nun mi povas observi la laboron de l' kampar-

148

anoj. Ĉe la horizonto staras montaro, surkovrita per arboj k mi do havas je mia dispono belajn lokojn por ekskursadi. Mi estas sana k sentas min vigla kiel 30-jarulo k sekve mi devus esti feliĉa homo, ĉar mi estas tute liberigita de deviga laboro k povas vojaĝi ien ajn, —krom en la ruĝan faŝistan landon. Tamen mi ne sentas min feliĉa k bedaŭras la tempon, kiam mi laboris tage k nokte por esperanto. Mia vivo ŝajnas al mi malplena, sencela, senutila. Kiu ne havas infanojn, familion, tiu povas trovi sencon en la vivo, nur se li estas ligita al utila tasko. En Tokio mi kelkfoje plezuraĉe vivis, sed baldaŭ sentis naŭzon. Kiel vi vidas ni estas spirite, anime parencaj, ĉar vi konfesis al mi, ke muziko k cetero ne povas anstataŭi vian poresperantan agadon. Mi ĝojis ĉe la ekscio, ke nun nia lingvo estas utilgata en via lando por la komerco. Mi jam skribis en iu verketo (1) ke esperanto portas en si mem ion... (2) bonan. La ĉefaĵo nun estas, ke ĝi ne mortu, ke ĝi povu elteni ĝis venos pli favoraj cirkonstancoj. Mi devas ĉesigi mian babiladon, tial ke eble mi enuigus vin.— aŭ farus ion pli malbonan. Mi ja nescias tute ĝuste kiel statas ĉe vi kelkaj aferoj.

P. S. Ekfermonte la koverton, mi memoris, ke mi forgesis danki al vi pro la foto, kiun vi almetis. Mi mem havas kelkajn, kiuj eble interesos vin. Ito estas banloko kun varmaj fontoj k situanta ĉe la Pacifiko, 60-70 km. sude de Tokio. En tiu urbeto mi pasigis tri tagojn, akompanate de franclingve parolanta artpentristo, kun kiu mi hazarde konatiĝis. La apudestarantoj miaj estas la geservistoj de la hotelo.

Ĉi tie en Jamaŝiro ankaŭ estas varmfontoj, eĉ pli varmaj ol tiuj el Ito. Ovon oni povas kuiri en tiu akvo. Ekzistas en la urbeto komunuma banejo senpaga por la geloĝantoj. De la mateno ĝis la vespero ĝi estas plenplena de banantoj. Maljunuloj k knaboj svarmas tie. Tre pitoreske !

Mi sendos al vi ekzempleron de verketo, kiun tradukis mia gastiganto. Ĝi estas tre leginda; bedaŭrinde la traduko estas

(I) For la Neŭtralismon ! (Kompil.)
(2) Econ revoluciigan, px. 16. (Kompil.)

149

malbona. Esperanto estas malfacila por japanoj. Kompreneble eŭropaj naciaj lingvoj estas multe pli malfacilaj. La fakto, ke la angla lingvo estas instruata devige en la lernejoj jam de multaj jaroj k ke malgraŭ tio tre malmulte da japanoj povas ĝin uzi, estas plej bona, eksperimenta pruvo pri la fiasko de tia instruado.

—> Enhavtabelo <—