El Japanio pri perforto k cetero

LETERO TRlDEKNAUXA
Al S-ro J. E., Sidnejo
Iŝikaŭa-ken, 9-6-1937 ( I ) .

Viaj letero k presaĵoj atingis min ĉi-tie, kie jam de pli ol unu monato mi estas la gasto de s-o T. La ligna dometo de mia gastiganto staras izole ĉe la rando de malgranda urbo k ĝi estas tute ĉirkaŭita de rizkampoj. Mi do jam povas vidi ties prisemadon k poste plantadon de l' trunketoj; por vidi aukaŭ la rikolton mi intencas resti ĝis la fino de septembro. Verdire la ĉi-tiea klimato ne estas tre agrabla: ofte pluvadas k la sunaj tagoj estas maloftaj, esceptaj. Ĉie estas koto; sed mi jam kutimiĝis marŝi kun getaoj ĉe la piedoj k sekve ne multe atentas koton. En la urbeto estas varmegaj fontoj k komuna, senpaga banejo. Ĉe la unuaj tagoj post mia alveno mi vizitis tiun banejon, sed ne plaĉis al mi la banado kun amaso da homoj. Mi do nun vizitadas banejon de hotelo, kiu ankaŭ estas komuna, sed ne tiel vizitata, kiel la senpaga. Tial ke mi iras tien frue, okazas kelkfoje, ke mi troviĝas sola. Mi vivas preskaŭ kiel asketo k elspezas malpli por ĉio ol nur por la ĉambro en Tokio. Kaj tamen mi pagas al mia gastiganto duoble pli ol li mem difinis. Mi rakontas tion al vi, por ke vi bone komprenu, ke malgraŭ la granda valorreduktiĝo de I' franko, tamen mi estas nun konsiderata kiel " riĉulo ". En Aŭstralio mi estus malriĉulo. Tamen mi ne forlasis la ideon iam veturi al via urbo, k nun firme tenas la esperon viziti novan kontinenton post eble unu jaro. Rilate al via demando pri perforto mi simple diru, ke neniam ĝis nun mi mem uzis ĝin. Kiam mi parolis pri klasbatalo, tiam ne prezentiĝis al mi bildo pri sanga batalo.

(I) Ĉi tiu letero aperis en " Suda Kruceto " (1937 juli-septembra" n-ro) el Aŭstralio. (Kompil.)

160

Striko estas batalo; Gandhi estas ia batalanto k Zamenhof mem parolis pri " pacaj batalantoj ". Ordinare kiam ĉiuj ekspluatatoj strikas k sencede " batalas ", tiam plej ofte ili venkas. Tiel longe, kiel justo ne regos sur la tero, tiel longe tiuj bataloj estos necesaj. Kiam homoj ne akiris aŭ perdis senton k komprenon pri justo, tiam ekzistas aŭ kreiĝas klasoj, kastoj, privilegioj, ks. Mi tamen ne pensas, ke ĉiuj ekspluatatoj havas senton k komprenon pri justo. Kiam bonŝanco favoras proleton, tiam nemalofte li fariĝas mem ekspluatanto k emas pensi, ke ĉio en la mondo estas bonorda. Mi scias, ke mortigitoj povus esti ekzekutistoj. Konvinkita mi estas, ke multaj viktimoj de Stalin agus simile al li, se ili estus la plej fortaj, se ili venkus en la fipolitika batalo partia. Tamen estas nature, ke oni kompatas la viktimojn.

Sed mi volas paroli al vi tute sincere k malkaŝe: mi ne emus sistemece propagandi senperforton; mi pensas, ke tia propagando povas nur efiki sur homojn, kiuj nature estas pacemaj, konsentemaj, rezignemaj. La perfortemuloj povas nur trovi instigon ĉe la scio, ke ili riskas nenion malagrablan, se ili perfortas pacemulon. Mi neniam uzis perforton, sed ne scias, kiel mi kondutus en neantaŭvidebla okazo. Tial mi ne emas surbazigi mian agadon per principa senperforto.

161

Mi ekiras de la koncepto pri justo; ĉiu normala homo povas senti k kompreni juston. En kelkaj lingvoj la ideoj pri ĝusto k justo estas esprimataj per la sama vorto. Tio estas facile klarigebla: aĵoj, objektoj ne bone alĝustigitaj pensigas pri io malorda k sekve malbona. Same kiel homoj povas per la okuloj vidi, ke io estas malĝusta k alio ĝusta, same ill ankaŭ povas kompreni juston. Kaj se la homoj celus mem agadi juste, tiakaze la mondo estus bonorda k paca. Rezigni pri justo, tio estas kuraĝigi maljustulojn...

Tiu mia vidpunkto estas idealista. Cetere perfekta ĝusto, perfekta rondo ankaŭ estas io ideala, kiu en la praktiko ne ekzistas absolute. Sed bona metiisto celas al perfekta ĝusto; bona radofaristo streĉas la volon por atingi perfektan rondecon. Por la marksistoj la idealismo estas io " kontraŭrevolucia ", almenaŭ hereza. Laŭ la " historia materialismo " la socia problemo rilatas nur al proporcio de fortoj inter la klasoj k individuoj. Moralo ne konsistas el idealaj principoj, sed estas ia rezulto de la rilatoj inter la homoj. Lenin rekomendis uzadi ĉiajn rimedojn por venki la malamikon. Hodiaŭ ni povas admiri la belan rezulton de tiu rekomendo. Kiam bolŝevistoj estis mortigintaj aŭ malliberigintaj ĉiujn burĝojn, socialistojn k anarkistojn, tiam ili poste mortigis k malliberigis unuj la aliajn. Por ili ja temas esti la plej forta. Stalin tre lerte aplikas la principojn aŭ, pli ĝuste, la senprincipecon de Lenin; tial ĉia opozicio en Sovetio estas iel aŭ aliel likvidata k dum kongresoj la fortulo ricevas 100 % an aprobon.

Fakte Lenin elpensis nenion novan tiurilate. La jezuitoj jam delonge klarigis, ke " la celo pravigas la rimedojn ". Nu, kiu rajtas dubi, ke Stalin havas bonan celon ? Li ja volas starigi socialismon eĉ en unu sola lando ! — kvankam Lenin diris, ke tio ne eblas... Sed mi estas konvinkita, ke konscie aŭ ne, la sovetia diktatoro estas ĉefe instigata de la deziro, de la pasio por regado, por komandado. Ĉe multaj homoj tiu pasio estas pli forta ol ĉiuj aliaj. Kaj la stulta amaso, kiu serveme aplaŭdas k incensas, plifortigas tiun pasion ĉe regemulo. La

162

regema pasio estas eble pli danĝera, pli malbonfara ol la riĉigema pasio. Tial inter la gvidprincipoj de " Herezulo "( 1 ) troviĝas unu, laŭ kiu neniu homo devas fariĝi gvidisto. Sed mi fariĝis tro babilema pri tiu temo. Prefere mi diru al vi, ke lastatempe mi havis la plezuron konstati, ke mia nura ĉeesto ĉi tie kaŭzis bonan propagandon por nia lingvo. En la ĉiutaga ĵurnalo de ĉi tiu regiono aperis maliceta artikolo kun jena titolo: Du internaciaj stranguloj renkontiĝis (temas pri s-o T. k mi). Kaj kiel subtitoloj: Unu el la francaj pensuloj venis ĉi tien kiel vento—Aŭtoritatulo pri espo, s-o Lanti, modeste vivas en dometo ĉe Jamaŝiro — Per la artefarita lingvo okcidentulo k orientulo interkompreniĝas. Kvankam la ĝenerala tono de la artikolo estas maliceta k moketa, tamen estas tute certe, ke esperanto estas senintence tre trafe propagandata.

S-o T. konjektas, ke la Polico donis la informojn k foton (pasportan) al la redaktoro k li ne bone komprenas la kialon pri apero de tia artikolo. Sed ĝi havis kiel sekvon, ke korespondanto de multe legata ĵurnalo el Osaka venis kun fotisto por min intervjui k foti. Mi ne rifuzis k sekve aperis dua artikolo, en kiu esp-o ankaŭ estas plurfoje menciata...

(I) Revuo, kiun eldonis Lanti post sia eksiĝo el la Plenum-Komitato de S.A.T (Kompil.)

—> Enhavtabelo <—