Pripensoj el Tokio

LETERO TRIDEK KVINA
Al Parizaj Gek-doj
Tokio, 3-2-1937.

Dum la du lastaj semajnoj mi plurfoje prenis skribilon por babili kun vi k ĉiufoje rezignis post la skribo de kelkaj linioj. Mi ja opinus, ke estas malutile transverŝi mian pesimismon en vian animon... Jam de unu monato mi ne aŬdis esp-an vorton k iu hazarda interkonatiĝo kun franclingve parolanta japano dum kelka tempo preskaŬ forblovis tion, kio estis de mi iel konsiderata kiel mia lasta iluzio. Mi rakontu. AntaŬ proksimume tri semajnoj mi sidis en biertrinkejo k regalis min per " suzumijaki " (estas fiŝetoj trapikitaj per pinta bastoneto k tiele rostitaj) k nigra biero. Mi rigardadis k observis, k tia okupo ĉiam estas por mi interesa. Tre ofte en kafejo aŬ restoracio mi ĝuas spektaklon, kvazaŬ mi estus en kinejo. Kompreneble mi fantazias en miaj juĝoj pri la ĉirkaŬantaro. Tamen kelkfoje mi vetus, ke ĉi tiu aŬ tiu estas tia aŬ alia. Sed, kompreneble, mi mem en Tokio estas objekto de observado. Kiel blankhaŬtulo k blankbarbulo mi estas tuj rimarkata. Nu, post kelka tempo, servistino kunportis al mi paperfolion, sur kiu estis german- angl- k franclingve skribita jeno: " Ni deziras trinki bieron kun vi; se vi konsentas, venu al nia tablo ". La propono amuzis k interesis min k kunportante mian glason mi iris altabliĝi kun du viroj, kiuj angle k france klarigis, ke ili longe diskutis por decidi pri mia nacieco. Pro la biero ili unue

137

pensis, ke mi estas germano; sed poste ial venis al ili la penso, ke mi estas usonano k fine ili interkonsentis, ke mi estas franca artisto, aŬ profesoro, ĉiaokaze " eminentulo ". La angloparolanto estis tute ebria; la francoparolanto estis nur duonebria (mi eble estis kvaronebria) k diris, ke antaŬ tri monatoj li estis ankoraŬ en Francio, kie li ekspoziciis pentraĵojn ĉe " Salon des Tuileries "; li vivis dum kelkaj monatoj en Grenoble k konas tie la pentriston Flandrin. Li parolis pri Francio, pri Parizo ktp. Mi konstatis, ke mia kuntrinkanto parolas preskaŬ flue la francan lingvon, kvankam malkorekte; sed ankaŬ francoj ne ĉiam uzas " klasikan lingvon " en babilado, ĉu ne vere ? Ĉe la disiĝo mi interkonsentis kun Sugano (tiel nomiĝas la artisto) pri morgaŬa renkontiĝo por vespermanĝi kune en iu pure japanstila restoracio. Okazis tiel k poste preskaŬ ĉiutage ni vespermanĝis kune, promenadis ktp. Li eĉ kondukis min al sia hejmo, kie mi konatiĝis kun liaj patrino (vidvino) k fratino, ankaŬ vidvino kun tri filoj. Tial ke ili havas tutan domon kun ĝardeneto k liberan ĉambron, Ii proponis al mi ludoni tiun ĉambron, klarigante, ke per tia aranĝo mi ŝparos k ne estos tiel soleca, kiel okazas en mia nuna loĝloko. Mi ne scias kial, sed tia komplezemo efikis al mi iom trude k mi ne tuj akceptis, klarigante, ke mi devas pripensi la aferon, ke cetere mi jam pagis por unu monato (estas ĉi tie kutimo antaŬpagi almenaŬ unu monaton; en kelkaj hoteloj aŬ gastejoj oni eĉ postulas dumonatan antaŬpagon) ktp. Okaze de mia vizito en la hejmo de Sugano ni interparolis ankaŬ pri esp-o. Li eldiris senĝene sian opinion: " ... la afero estas tute utopia, sensenca k superflua.." Li aldonis, ke li jam havis la okazon interrilati kun kelkaj japanaj esp-istoj k konstatis, ke ĉiuj estis etcerbuloj (tous avalent I'esprit étroit). Dum lia senĝena kritiko pri nia afero mi aŬskultis silente k afektis indiferenton. Kiam li haltis, dum kelka tempo regis ĝena silento. Kaj fine mi eldiris resume jenon: " Sinjoro Sugano, povas esti, ke vi estas tute prava en via opinio pri esp-o k esp-istoj. Mi mem ne povas esti juĝanto k juĝato, ĉar tiu afero plenigis multajn jarojn en mia vivo; ĉar esp-o estis dum 11 jaroj mia hejma lingvo ktp... Sed estas evidente, ke, se vi pravas en via prijuĝo super japanaj esp-istoj, viaj argumentoj ankaŬ valoras rilate min k sekve mi estas mirigita, ke vi trovas iom da intereso en rilatoj kun mi... Eble mi estus daŬriganta samtone, se ne intervenus lia patrino, kiu ial eniris la ĉambron. La temo de l'konversacio aliiĝis k fine mi foriris, penante esti afabla, kvazaŬ mi sentus nenian vundon. Sed mi ne povis dormi en la nokto k cerbumis, ĉu la afero estu finata kun Sug. per silento mia, aŬ ĉu mi skribu por malŝarĝi min de tio, kio pezas en mia animo. Post kelktempa ŝanceliĝo mi ekprenis skribilon k skribis laŬ ironia tono tre formale ĝentilan leteron, plenan je subtila malico. AlmenaŬ estas tute certe, ke se mi mem ricevus tian leteron, rilatoj kun la sendinto estus rompitaj. Nu, mi apenaŬ estis enkovertiĝinta la leteron, kiam Sug. alvenis, kunportante vazon kun floroj kiel donacon al mi !..

Li kondutis tre afable, kvazaŬ nenio malagrabla estus okazinta inter ni. Mi ne povis rifuzi la donacon k dum kelka tempo mi hezitis por decidi, ĉu mi donu aŬ ne la leteron, kuŝantan sur mia tablo. Nu, malgraŬ floroj k afablaĵoj mi fine enmanigis al Sug. Ia leteron, dirante, ke en ĝi estas nenio urĝe legenda, ke li legu ĝin hejme. Ni pasigis la vesperon kune k disiĝis, kvazaŬ ĉio estus normala en niaj interrilatoj. Sed mi estis scivola pri la efiko de la letero. Nu, la postan tagon Sug. venis al mi kiel kutime k kondutis tute same kiel antaŬe. Unue mi pensis, ke li forgesis legi la leteron k demandis lin pri tio. Li respondis: < 0ui, oh ! trés intéressant, seulement un mot je n’ai pas compris: plaidoyer...>> Mi klarigis la signifon de tiu vorto k Sug. aldiris: " je comprends, je comprends trés bien... " Ĉe tia konstato mi sentis fortan emon ekridegi. Mi konvinkiĝis tiam, ke fakte Sug. preskaŬ nenion komprenis el mia letero. Cetere, franca elementulo, ordinarulo ankaŬ ne komprenus la ĝustan signifon de miaj ironie malicetaj diroj. Sed Sug. estas eks-studento de l' Tokia Universitato; li legis la verkaron de Anatol Frans, de Flober, de Mopasan ktp.—liadire. Sekve franco

139

kun tia grado da klero certe komprenus la ĝustan enhavon de mia letero k respondus per simila aŬ simple ĉesigus rilatojn kun mi.

Tia konstato kvazaŬ savis min. Jam de kelka tempo mi ja estis en stato de " mortiga peko ", rilate al nia esp-a afero. Eble sen tia okazaĵo mia intereso por esp-o formortus. Mi klarigu iomete pri mia spiritostato dum du semajnoj. La konstato, ke esp-o ne utilas al mi, ke neniun esp-iston mi hazarde renkontis en Tokio, dum plurfoje oni alparolis min en angla lingvo; la konstato, ke la esp-istoj, kiuj scias pri mia ĉeesto, kiuj loĝas tute proksime de mi, tamen ne havas la kuraĝon viziti min k eĉ evitas renkonti min surstrate (mi ja konstatis, ke unu, kiu estis tre helpema dum la fruaj tagoj de mia alveno, forflankiĝis k ŝanĝis sian direkton ĉe mia ekvido), tio igis min pensi, ke eble mi dediĉis senrezulte, senutile, vane, mian tempon k energion al tute utopia afero. Dum pluraj tagoj mi ja dronis en seniluziiĝo, amaro k malespero. Nur sarkasmaj pensoj naskiĝis en mia cerbo k mi eĉ serĉis ian ekvilibron per biero, sakeo (rizvino) k. s. Mi memoris, ke mia agado por esp-o havigis al mi precipe insultojn, kalumniojn k. s.; mi eĉ pensis, ke en Parizo mem esp-istoj ĝenerale konsideris min kiel strangulon, ĝenulon ktp. Jes Ja, mi sentis malesperon k iafoje malemon al la vivo. Kaj unu fojon pli mi konstatis, ke Marks eraris en sia provo klarigi ĉion per ekonomiecaj konsideroj. " La religio estas opio por la popolo ", sed homoj kiel Pasteur, Branli k. a. scienculoj estis katolikoj—k Lanti kun pensio, -kiu egalas la salajron de kolonelo en la Japana armeo, kun viglaj muskoloj kun ebloj kontentigi la korpajn bezonojn, tamen sentas sin malespera pro manko de idealo al kiu sin dediĉi... Sed necesus pri tio verki libron k neniu eldonejo verŝajne akceptus la manuskripton. Nu, mi deflankiĝis... La konstato, ke klera homo, kiu vivis en Francio k legis multajn francajn librojn k tamen ne tutkomprenas francan leteron, skribitan de konatulo, igis min konkludi, ke perfekta interkompreniĝo ne eblas, se la homoj ne lernis la signifon de la vortoj en la sama libro. Tiu penso

140

jam igis min iniciati la eldonon de la P. V. Sed plifirmiĝas mia konvinko, ke mondkulturo ne eblas sen mondliteraturo k ke la kreo de ĉi tiu lasta postulas nepre mondlingvon SENNACIECAN...

Sed mi volonte kredas, ke Sugano kelkrilate pravas en sia opinio pri esp-istoj: ne nur ekzistas tiuj stultuloj, kiuj kredas meti esp-on serve al la Laboristaro per PEK-laboro, dum ni bone scias, ke tia entrepreno estas nur filieto de G.P.U. en la esp-aj rondoj; sed, verdire, la grandega plimulto da ĉiutendencaj esp-istoj ne komprenas la ĝustan signifon de la ilo, kiun ili pripropagandas, sed malmulte ellernas k utiligas. Kiam mi konstatas, ke milionoj estis elspezataj de la neŬtraluloj por preskaŬ tute sensignifaj entreprenoj, mi ĉagreniĝas, ke neniam mi sukcesis... gajni en la loterio kelkajn milionojn... Memoru, kion mi celis entrepreni kun Meras; ne forgesu, ke preskaŬ mi sukcesis akiri 500.000 fr. prunte pere de tiu sinjoro. Estis ne sufiĉa sumo por mia plano, tamen mi ne dubas, ke ion vere pozitivan k efikan mi estus farinta. La P.V. estas nur abortaĵo de mia projekto, kiu konsistis, maldetale dirite, liveri al la tutmonda publiko ian " Petit Larousse " (1) ... Kelkaj milionoj ja estas necesaj por tia entrepreno. Sed ili estus kolekteblaj en la neŬtrala movado. Mi rememorigas ĉion tion, por ke vi pli bone komprenu mian animstaton: vivo estas signifa, plena, nur se la homo havis la eblon malvolvi, apliki siajn pov-eblojn (virtualites). Neniam mi sopiris al popularo, al aplaŬdoj, al gloro, sed mi ĉiam ŝatis bone faritan laboraĵon. Kiam mi scipovis perfekte, senmanke fari meblojn, tiam mi ne plu trovis intereson en tiu metio; sed kiam mi lernis, tiam mia plej granda ambicio estis atingi la lerton, la kapablon de tiuj, kiujn oni nomis " bonne lame " (2). Kara Banje, mi diras al vi tion, tial ke sur viajn ŝultrojn pezas respondeco pri entrepreno, kiu restas al mi kara malgraŬ ĉio. Vi diras vian bedaŬron pri kelkaj mankoj en via

(1) Franclingva enciklopedieto 1770 paĝa. — (Kompil.)
(2) Lerteguloj.

141

kapablo. Mi gratulas al vi pro tia konfeso, sed bv. ne malatenti ĉi tion: kiu konscias pri siaj mankoj, tiu ne estas malsaĝulo, fuŝulo. Fuŝas k detruas tiuj, kiuj havas tro favoran opinion pri si mem. Vi havas administran kapablon, kiu estas alte taksinda. Neniu homo posedas ĉiujn kapablojn k estas bone konate, ke geniuloj estas iafoje kelkrilate tre stultaj. Per interkonsiliĝo kun la aliaj P.K.-anoj mi ne kredas, ke vi povas fari malsaĝaĵon. Kompreneble mi povas nur doni ĝeneralajn, principajn konsilojn, ĉar mi ne plu estas informata pri la movado, ĉar jam de preskaŬ du monatoj mi ne vidis esp-an gazeton. Sed mi almenaŬ povas insisti pri la neceso teni firman ekvilibron inter la diversaj tendencoj.

Vi konsilas, ke mi " verku, verkadu ". Nu, mi konsentas kun vi, ke tia okupo povus iom kuraci mian nostalgion al... neekzistanta lando. Neniel mi nun sopiras reveni al Francio, ne eĉ al EŬropo. Mi tre bone scias, ke tie ankaŬ mi sentus min fremda. Dum la lastaj ses monatoj antaŬ mia forveturo mi ja sentis fremdon en Parizo mem. Verki? Kiu eldonus? Kaj se mi kapablas nur eldiri pesimismajn pensojn, ĉu ne estas pli saĝe silenti? Cetere, ne kredu, ke mi disponas multan tempon: al la lernado de la angla lingvo k al la legado de anglaj tekstoj mi dediĉas almenaŬ 3 horojn ĉiutage. Al promenado k vizitado en la grandega urbo mi dediĉas multajn horojn; mia korespondado kun personoj el multaj landoj ankaŬ plenigas plurajn horojn ĉiusemajne. Plie, mi jam spertis, ke por taŬge pritrakti kelkajn temojn, mankas al mi dokumentoj, libroj, mia enciklopedio, kiu kuŝas ĉe Glodo. Sed verdire, plej ofte mi rezignas, pensante: neutilus ! " å quoi bon ! " ( 1).

La eldiroj de la ĉino, kiun raportas Glodo en sia letero, konfirmas mian tezon, eldiritan en " H-ulo " au alie. Fakte, praktike, la angla lingvo estas la tutmonda interkomprenilo. AntaŬ mia foriro el Lisbono mi estis konvinkita pri la eraro de tiuj, kiuj volas trakti esp-on kiel alian lingvon (tezo de PEK-emuloj), sed mia vojaĝo ĉi tien pruvis al mi, ke tiu

1.) Kion helpus ĉi tio ?

142

tezo estas ne nur erara, sed stulte senbaza. En ĉiuj havenoj, kie haltis la ŝipo, mi povis aĉeti anglalingvajn ĵurnalojn k ĉi tie, kiel mi jam diris, aperas tri tiaj ĵurnaloj. Se ne estus la konsidero, kian mi elmetis pli supre, koncerne mian franclingvan konaton ĉi tiean, mi forlasus la esp-an aferon. Sed mi spertas, ke jam de pli ol 4 monatoj mi lernadas la anglan lingvon ĉiutage k ĝi restas por mi vere fremda. Nu, antaŬ 13 jaroj mi dediĉis relative multan tempon kun Frida Noel al la lernado de tiu lingvo. En Parizo mi legis ofte anglajn tekstojn, tamen, mi rediras, la angla lingvo restas por mi maltaŬga interkomprenilo, sed ne vera lingvo kiel estas la esp-a aŬ la franca. Komprenigi sin ĉe hotelo, restoracio ktp., komprene legi ĵurnalon kun ofta helpo de vortaro, tio ne estas scipovi lingvon. Mi havas la konvinkon, ke mi devus vivi dum pluraj jaroj en Usono aŬ Anglio por fine scipovi la anglan lingvon. Tiaj konsideroj estas laŬfaktaj k pravigas la esp-an aferon; sed la Malfer- Bubu- k alies PE.K.-ana vidpunkto estas vera... peko kontraŬ la simplan saĝon. Traduko k publikigo de esp-aj tekstoj estas utila nur je propaganda celo por nia lingvo k nenio pli.,. ... Se la filoj de R... estas " croix de feu " (1); tio nur signifas, ke... Marks eraris, asertante, ke la ideologio estas rezulto de ekonomiaj faktoroj, ke la jura superstrukturo rezultas de la ekonomia strukturo". Ideoj estas fortoj. Kaj nunepoke la naciismo estas la ideologio, kiu kaptas la plej grandan nombron da cerboj. Kio okazis en Germanio, k ĉefe en Sario, kie voĉdonantoj povis tute libere esprimi sian deziron—devus enigi dubon en la cerbo de ĉiu pripensema k ne tute stulta marksisto ". Sed ĝuste pro tio, ke ideologio konsistigas forton, la marksistaj kreduloj estas regataj de la marksa ideologio mem. La-marksismo kaptis multajn cerbojn tial ke ĝi estis prezentata kiel " scienca socialismo ", ĝuste en epoko, kiam la Scienco, ĉefe por nescienculo, fariĝis

(1) Fajro-kruculoj, faŝista organizo.

143

kvazaŬ religio. Povas ja ekzisti superstiĉo pri scienco. Tion mi konstatas ĉi tie. Ĉu vi kredos, ke preskaŬ ĉiuj homoj portas sur la nazo maskon, kiu laŬdire ŝirmas kontraŬ Influenzo? Sed pluraj scienculoj mokas la aferon k mem ne surmetas maskon. Japanoj ĝenerale ankaŬ havas grandan ŝaton, respekton por titoloj, por diplomoj ktp. Kiam mi havis la okazon interparoli —angle—kun personoj, kiuj laŬ mia ekstera aspekto opiniis, ke mi estas "profesoro", aŬ diplomito iaspeca, ili konsterniĝis ĉe la aŬdo, ke mi eĉ ne posedas "certificat d'etudes primaires " (1). Posedo de diplomo sendevigas posedi realan kleron k kompetenton. Pro tio, ke mi ne estas universitatano, diplomitaj esp-istoj ĉi-tieaj, kiuj povus pro sia pozicio ne timi la policon, ne esprimis sian deziron konatiĝi kun mi. Vi demandas pri mia farto. Korpe ĝi estas bona, eĉ iom pli bona, ol ĝi estis en Parizo. Ĉiam temis pri mia anima, spirita farto. De pli ol unu monato mi ne manĝis panon, sed nur rizon. Jam trifoje mi manĝis krudan fiŝaĵon k mi kredas ke baldaŬ mi ĝuos tian manĝaĵon kiel la japanoj. Sed mi ankaŬ manĝis kuiritajn ostrojn ! En Parizo oni manĝas ilin ĉiam krudaj. Mi manĝas diversajn aĵojn, kies nomon mi ne konas. Kelkfoje mi demandas min, ĉu estas viando, fiŝo aŬ vegetaĵo. Kiam oni ne havas forketon k tranĉilon, la manĝaĵo kompreneble devas antaŬe esti dispecigita. Mi konstatas, ke homoj estas palate naciecaj ; sed oni ankaŬ povas sennaciigi sian palaton. Mi faris grandan progreson tiurilate. Nun mi povas sufiĉe bone uzi la " o-haŝi "-n (manĝobastonetoj) k vere ĝuas la verdan, sensukeran teon, kiun mi trovis tre malbongusta ĉe la komenco. Ĉio estas afero de kutimo, de edukado, de tradicio. Kiam oni firme konvinkiĝis prl tio, tiam oni plene komprenas sennaciismon.
El la 3 libroj, kiujn mi legis pri Japanio surŝipe, nur unu estis vere leginda k relative objektiva. Cetere, estis la sola, kiu raportis favore pri ĉi tiu lando, k ĝuste tiun libron kon-

(1) Atesto pri elementa lernado.

144

fiskis la kontrolisto ĉe mia elŝipiĝo. Policistoj ne povas esti tre informitaj pri ĉio; cetere ne ĉiuj estas inteligentaj k kelkaj pro troa elmontremo de fervoro povas agi maljuste. Nur tion mi timas... Nu, vi ne plendos, ke mi ne sufiĉe babilis, eble vi bedaŬros, ke vi mem invitis min tion fari...

—> Enhavtabelo <—