133
LETERO TRIDEK KVARA .
Al K-do L. B., Parizo
Tokio, 14-1-1937
Vian leteron de la 17-a de decembro mi ricevis jam de kvin tagoj. Kiel vi scias, kutime mi tuj respondas. Kun plezuro mi ja priparolas kun vi aferojn, pri kiuj ni daŬre havas komunan intereson. Kaj tamen ĉi-foje mi prokrastis, tial ke nun mankas al mi la emo, la energio, eĉ la kapablo por ordigi tion, kio nur fantomas en mia cerbo.
Vi jam scias, ke mi estas kvazaŬ en kvaranteno. Sed tiu stato verŝajne daŬros pli ol kvardek tagojn. Se mi konus la japanan lingvon, pli facile mi elportus mian izolon. Sed prezentu al vi ke ne eblas eĉ ekkoni la nomon-de la stratoj, de la placoj ktp. Por orientiĝi tra la urbego —Tokio estas pli granda ol Parizo—, mi unue sekvis la relojn de l' tramveturiloj. Mi rimarkis, ke kelkaj, ne ĉiuj, surhavas numeron per latinaj ciferoj. Mi do notis la numeron de l' tramoj, kiuj preterumas mian hotelon aŬ alvenas ne tre malproksime de ĝi. Iom post iom mi riskis veturi trame laŬ relative longa distanco. Sed-dufoje jam okazis, ke mia esploremo kondukis min for de l' konataj tramvojoj k. tiam mi devis uzi aŬtomobilon por reveni al mia loĝejo. Nun mi almenaŬ scias, kie staras la ĉefa stacidomo, la ĉefa poŝtoficejo, la palaco de l' mikado, kelkaj grandaj bankoj k magazenoj ktp. Mi konas vojojn por iri piede el mia hotelo al la " Ginza ", kiu estas strato iom simila al la " Grands Boulevards " en Parizo, en tiu senco ke en li svarmas promenantoj k gapantoj. Kompreneble mi mem estas unu el ĉi tiuj lastaj.
La " Ginza " tamen ne estas komparinda kun la Grandaj Bulvardoj parizaj, sed ĝi estas por mi multe pli interesa. La Tokia popolamaso formas bildon pli pitoreskan ol la Pariza. Precipe la virinoj kun siaj kolorriĉaj vestaĵoj konsistigas ĉarman k nepriskribeblan vidaĵon. Kaj la fakto, ke okcidentaĵoj k orientaĵoj intermiksiĝas sen-
134
plane k senkolizie, kreas vere apartan k ĝuindan atmosferon. Sed ĉe ĉiu paŝo mi staras antaŬ nekompreneblaĵo k tiam amare mallbenas la multlingvecon, kiu pli ol io ajn alia fremdas la homojn inter si.
Mi jam rakontis al vi en iu antaŬa letero, ke en Jokohama la cenzuro forprenis de mi la libron de Upton Close: " Le Danger Japonais " ( I ), kiun vi mem aĉetis por mi en Parizo. Sed en Lisbono mi aĉetis du aliajn librojn, kiuj estis ĵus aperintaj k kiuj raportas pri Japanio. Nu, ironio de l' sorto ! la forprenita libro ĝenerale raportas tute simpatie k kompetente pri la lando k popolo, dum la du aliaj raportas malsimpatie, supraĵe k eĉ laŬ kelkaj rilatoj erare. Tion mi jam povis konstati. Upton Close vivis en Japanio pli ol 10 jarojn dum la du aliaj aŬtoroj pasigs tie nur kelkajn monatojn. Kial do la stulta cenzuristo konfiskis ĝuste la plej valoran k objektive verkitan libron ? Vane oni cerbumus pri tio. Eble pro la titolo, kiu cetere estas dubesenca: La Japana Danĝero....Tamen la aŬtoro celas nur pruvi, ke la industriiĝo de Japanio endanĝerigas la pozicion de Usono k EŬropo sur la mondmerkato. Sed eble la kaŬzo de la konfisko estis nur ke la tltolo estas ruĝe presita...
Mi mencias tion, por ke vi komprenu, ke estas al mi malagrable pensi, ke mia situacio ĉi tie, rilate al la polico, dependas de hazardo, de humoro, de bon- aŬ malbona funkciado de ies stomako. Mi estas tro maljuna por volontuliĝi en la japanan armeon k tiel pruvi mian lojalon al la mikado !... Nu, kion fari?...
"Bunka " (2) staras nur kelke da paŝoj for de la sidejo de J.E.I. (3). Mi esperis havi la oportunon viziti la Instituton k tie legi la esperantan gazetaron. Tion mi ja faris dum la unuaj tagoj. Sed post la esplorado de l' polico, pri kiu mi jam rakontis al vi, la atmosfero aliiĝis k mi ne plu kuraĝus eniri k sidi. Sed mi ne povas neniigi la fakton, ke mi donis mian
(1) La Japana Danĝero (Kompil.)
(2) Nomo de la hotelo. kie loĝis Lanti. (Kompil.)
(3) Japana Esperanto Instituto. (Kompil.)
135
adreson ĉe J.E.l. al multaj korespondantoj. Du monatoj estas almenaŬ necesaj por ke mi povu senpere ricevi poŝtaĵojn. Ĉiutage mi iras matene al la sidejo de J.E.I. En tiu tempo deĵoras fraŬlino, kiu ne scipovas paroli en esperanto. Ŝi donas al mi la ricevitaĵojn aŬ nee movas la kapon, se nenio venis. Espereble la cenzuristoj bone komprenos, ke J. E. I. havas nenian respondecon en miaj eventualaj "malbonfaroj ". S-ro Mijake, unu el ties oficistoj, kun kiu mi skribe rilatis antaŬ mia alveno, agis nur "samideanece ", konsentante, ke mi uzu la adreson de la Instituto k sekve ĝi nenial respondecas pri kvalito, speco aŬ enhavo de la poŝtaĵoj, al mi senditaj. Mi esperas, ke miaj korespondantoj ankaŬ bone komprenos, ke necesas forviŝi la " makulo "-n de mia kariero, nome, ke iam mi estis kompartiano k SAT-ano. Unuvorte Lanti mortis k de nun vivas nur la emerito Adam.
Sed en miaj deklaroj al la polico mi akcentis, ke mi daŬre restas fervora esperantisto, kore k anime ligita al tiu movado. Espereble la kompetenta instanco bone komprenos, ke mi deziras esti informata pri ĉio, kio okazas en Esperantio. La problemo por vi estas dozi la pilolojn per konvena proporcio da ortodoksaĵoj k herezaĵoj....
MalgraŬ ĉio ne kredu, ke mi bedaŬras mian foriron el Francio, el Parizo.
Ne ! Estis por mi vere tre malagrabla sento konstati, ke en la urbo, kie dum multaj jaroj mi dediĉis min tute al la laborista esperanta mavado, mi eĉ ne plu povis viziti la kunvenojn de l' Grupo, tial ke tie la atmosfero estis al mi vere tro malvarma. Nu, ĉi tie ankaŬ mi ne povas viziti kunvenojn k eĉ Esperantistoj forkuras de mi, kvazaŬ mi estus pestulo !...
Kelkfoje mi pensas pri la frazo de lbsen en lia teatraĵo: " La malamiko de la Popolo ". La heroo deziras la feliĉon de l'popolo, sed li herezas k pro tio estas konsiderata kiel malamiko. Kiel konsolon li diras al si: " La fortulo, ĝi estas la solulo ". Nu, kompreneble ĉiu ajn provas pravigi, trankviligi sin iel ajn. Tamen estas de mi spertita fakto, ke la forta sento esti prava donas grandan forton. Kaj mi certigas al vi, ke nenian malamon, sed nur kompatemon mi havas por la naivuloj, kiuj fakte kredas, ke mi estas " malamiko de Sovetio ", tial ke mi denuncas la tie regantan ruĝan faŝismon...
> Enhavtabelo <