Eblo de faŝismo en Francio

222

LETERO TRIDEKA
Al Parizaj Gek-doj
Lisbono, 11-7-1936.
Ĝoje mi notas, ke vi estas forte konvinkita, ke nur ni, SAT-anoj, povas efike kontraŭbatali la naciismon. Bedaŭrinde kelkaj teruraj, sangoplenaj spertoj okazas, antaŭ ol la laborista klaso estos kapabla kompreni, ke la lernado de esperanto estas nepre necesa, ke ĝi estas la unua devo de ĉiu homo, kiu celkonscie k sincere agas por starigi pacon k juston en la mondo....
Ĉi tie preskaŭ ĉiuj francaj ĵurnaloj estas haveblaj. En " Je Suis Partout " (1) mi legis favoran raporton pri la nova partio de Dorjo (2). Ekzistas ŝancoj, ke en Francio ankaŭ malvolviĝu faŝisma movado. Dorjo lernis ĉe la bolŝevistoj la demagogiajn procedojn, per kiuj eblas logi k entuziasmi popolamasojn. Mi tute ne kredas, ke Blum sukcesos atingi ion pozitivan, rilate al la situacio en Francio; male mi antaŭvidas konfuzon, egan ĥaoson. Social-demokratoj ankaŭ regis en Germanio antaŭ la venko de Hitler. Kaj tio memorigas min, ke Blum iam skribis en iu artikolo el " Le Popu " (3), ke la " Hltlera danĝero jam forpasis ". Tio pruvas, ke la antaŭvido k Juĝkapablo de la nuna idolo de la popolfrontanoj ne estas senmankaj.......
Rilate al la akcelo de la historia procezo, la alianciĝo de Francio kun Germanio estus pli efika ol tiu kun Sovetio. Nun la situacio estas preskaŭ simlla al tiu, ekzistanta en

(I) Mi estas Ĉie, semajna, faŝistema, grandformata ĵurnalo, aperanta en Parizo. (Kompil. )
(2) France: Doriot. Ekskompartiano, kiu celas imiti al Musolini k Hitler. Lanti konatiĝis kun li en Moskvo. —Vid. pg. 16~~7 en "Vortoj de K-do Lanti quot;. (Kompil.)
(3) Mallongigo por " Le Populaire ", oficiala ĉiutaga organo de Socialista Partio. (Kompll.)

123

1912-14 Tiam temis en Francio kontraŭbatali la germanan Imperiismon, k tiucele la francoj konsentis aliancon kun la cara Rusio. Nuntempe la agitfrazo estas kontraŭbatali la faŝismon k por tion fari oni interligiĝas kun la ruĝa faŝismo Sovetia !... Nur la vortoj estas ŝanĝitaj. Vi konas mian simpation por la germana popolo— ne por ĝiaj registoj — k sendube vi memoras, ke post la eksplodo de l'milito mi defendis la tezon, ke la venko de Germanio estus la malpleja malbono. Mia opinio ne aliiĝs: se tiu potenco estus venkinta, Ĉekoslovakio, Bulgario, Jugoslavio, Belgio k. a. ŝtatetoj verŝajne malaperus k nun ekzistus malpli da ĝermoj por konfliktoj. Sed Francio ne plu estus " granda potenco "; ĝi fariĝus dua - triaranga. Kaj tian penson eĉ toleri ne povas patrioto..... La milito ŝajnas al mi neevitebla; ĝi estas nur prokrastebla. Ni do povas nur esperi, ke malgraŭ ĉio la esperanta movado ne tute detruiĝos. Ni devas prizorgi k flegi ĝin, kiel oni faras al juna, malforta estaĵo.
Atendis min Poste Restante letero de Japana Esperanto Instituto, per kiu mi estas informita, ke ĝi ne povas preni sur sin la respondecon fari oficialajn klopodojn por faciligi mian akcepton en Japanio. Ĝentile oni klarigas, ke tio povus endanĝerigi la ekziston de la Instituto, okaze se en miaj estontaj diroj aŭ faroj mi ne rilatus favore al Japanio. Se mi sukcesos surlandiĝi, mi do tie devos esti kvazaŭ muta. Nu, mi vidos... Ĉi tieaj K-doj ankaŭ konsilis, ke dum mia ĉeestado mi ne publikigu ion tro malfavoran al Portugalio, por ne riski forpelon. Al vi mi povas almenaŭ diri, ke nenie mi vidis tiom da almozpetantoj k ĉifone vestitaj homoj kiel ĉi tie. Kiam oni sidas sur iu publika loko, tiam aro da knaboj aŭ junuloj sieĝas onin k proponas purigi k ciri onies ŝuojn. En Hispanio k Portugalio la ŝupurigado estas preskaŭ industrio. Ie ajn vi povas dungi ŝupurigiston. Kaj en barbiraj butikoj mi vidis virojn, kies kapo, manoj k piedoj estls samtempe pri-

124

zorgataj: barbiro razis aŭ tondis; virino prizorgis la ungojn de l'manoj k viro purigis la ŝuojn...
Dudek kilometrojn for de Lisbono estas rave bela loko, nomita Sintra. Kvankam tie la vivkostoj estas pli altaj ol en Lisbono, tamen mi baldaŭ iros tien por pasigi kvin aŭ ses semajnojn...

—> Enhavtabelo <—