30
LETERO TRIA
Arbaro de fontenblo sen dato (1).
Antaŭ kelka tempo mi ricevis vian leteron k estis tre surprizita, ke en tiel malproksima loko kiel... estas persono, kiu interesiĝas pri mi. Sincere dirote, mi ekĝojis k eĉ fieris ĉe la legado de viaj komplimentoj. Kvankam poetoj prikantis min; kvankam scienculoj pritraktis min en libroj, tamen mi devas konfesi, ke nenio estas al mi tiel valora k kara, kiel via simpla, senartifika eldiro k amanta koro. Precipe ĝojigis min la konstato, ke nun vi pll bone konas k komprenas nian komunan amanton. Jam de multaj jaroj mi konatiĝis kun li. Antaŭ la milito li Kelkfoje vizitis min bicikle; sed tiam apenaŭ li amindumis min; li ankoraŭ ne kapablis ĝuste taksi miajn belojn k ĉarmojn ; distrite, preskaŭ filistre li trakuris la komunajn vojojn k ne penis por eltrovi la kaŝitajn lokojn, kiujn mi rezervas por miaj intimaj vizitantoj. Unuvorte, min, kiel mi volas esti amata. Li ĝuis nur kelkajn el miaj eksteraj logaĵoj kiel viroj kutimas ĝui pagatajn karesojn de prostituinoj. Komprenu min bone, kara amikino, kvankam mi estas nur arbaro, ligita per miliardoj da radikoj al la loko, amantoj malkovru k komprenu tiun mian kaŝitan memon.
(1) En la arkivo, lasita de Lanti, ni trovis jenan leteron, kiun ni opinias inda aperi en ĉi tiu volumo. Ĝi montras unu el la trajtoj de nia K-do, kiun legantoj de liaj verkoj verŝajne ne konas: klarigcele ni aldiru, ke la aŭtoro de tiuj leteroj dum pluraj jaroj kutimis ĉiuĵaŭde viziti la grandan arbaron de Fontenblo (Fontaine bleau), kies plej proksima parto kuŝas 50 km. for de Parizo. Ĉu la letero, kies malnetaĵon ni trovis, estis aŭ ne sendita al reala persono, aŭ ĉu Lanti nur fahtaziis, pri tio ni ne havas intereson k kredeble la legantoj samopinios kiel ni. Ni nur rimarkigu, ke la arbaramanto provis identigi sin kun la amatino k kvazaŭ parolas per ŝia buŝo. (Kompil.)
31
Nur antaŭ kelkaj jaroj via nia amanto akiris tiun kapablon . . . Ĉar vi fariĝis mia amikino, permesu, ke mi diru al vi miajn ĉagrenojn. Da ili mi ja havas multe. Ho ve ! iel mi estas publikulino k devas akcepti ĉiun ajn. Inter miaj vizitantoj estas multaj maldelikatuloj. Precipe dimanĉe k dum festotagoj venas amase tiaj homoj. IIi kondutas kiel petolemaj bubaĉoj ; eble eĉ la vorto barbaroj pli taŭgus por kvalifi tiajn krudajn personojn. Veninte kun korboj aŭ kestoj, en kiuj troviĝas manĝaĵoj, envolvitaj per papero, kun boteloj, ladskatoloj ktp, ili sin instalas en la plej aportunaj por si lokoj k poste foriras, lasinte makulitajn paperaĉojn, fruktoŝelojn, rompitajn botelojn, malplenajn skatolojn k similan rubaĵon. Ĉu tio ne estas la faro de barbaroj ? Sed kelkfoje mi eĉ devas elsuferi pli terurajn maIbontraktojn. Dum varmaj, sunaj tagoj, okazas, ke homoj ĵetas teren al sekaj folioj aŭ al filikoj brulantajn alumetojn aŭ neestingitajn cigaredojn. Kaj iafoje rezultas de tio grandegaj bruIadoj, kiuj detruas ĉiun vegetaĵon sur ampleksa spaco. Por tiajn vundojn pli malpli bone kuraci, mi bezonas almenaŭ kvindek jarojn. Ĉu la faro de tiuj homoj ne estas krueIa k signas barbarecon ?
FeLiĉe inter miaj vizitantoj troviĝas bone edukitaj homoj, kiuj amas k respektas min. Inter ni estas via amato. Neniam li forlasas post si paperpecon aŭ iun ajn rubon, kiu povus difekte malbeligi min. Kaj ne estas timinde, ke li okazigu bruladon per ĵeto de cigaredo, ĉar neniam Ii uzas tabakon. Por li k similaj homoj mi rezervas sekretajn lokojn, nealireblajn bicikle aŭ aŭtomobile. Tie estas plej bele, plej solece, plej bonfare por la koro k la animo. Tie majeste staras miljaraj kverkoj; fieraj, fortikaj fagoj k elegantaj pinoj; tie blankŝelaj betuloj, delikataj juniperoj, fleksemaj filikoj ombrelformaj, fungoj, muskoj k mil allaj specoj de kreskaĵoj konkuras inter si por plibeligi min orname. Por kvazaŭ kontraste elstarigi la riĉon k abundon de Ia ve-
32
getaĵaro tiea, en apudaj Iokoj kuŝas preskaŭ nur ŝtonegoj inter kiuj atrofie kreskas arbetoj. Enigme strangajn formojn havas kelkaj rokoj. Iuj konsistigas grotojn, kavernojn, kien povas rifuĝi miaj vizitantoj, kiam la ĉielo ial larmas pluve. Nia komuna amanto pasigis multajn horojn en tiuj naturaj grotoj. Liberigite de la bruoj k tedoj de la granda urbo, li tie parolis silente kun si mem, tiel konsiciante pli forte ol kutime pri sia vera Individueco. Kelkfoje li eĉ tranoktis en kaverno, kuŝante sur tavolo el kolektitaj filikoj sekaj k el diversaj folioj. Tial mi ne plu havas por li sekretojn. Li aŭdis nokte la ululojn de noktuoj k la kantojn de najtingaloj... k fine mi sentis, ke lia animo k la mia tute harmonias.
Kara amikino, mi ja tre bone konas vian amaton. Jam de kelkaj jaroj li kutimas veni al mi frue matene k foriri nur kiam eknoktiĝas; kiam la cervoj k.a. daŭraj gastoj miaj eliras el siaj kaŝejoj por siavice ĝui libere mian noktan gastadon. Neniam li venas dimanĉe, tiel evitante renkontiĝon: kun la "barbaroj", pri kiuj mi rakontis al vi. Nun, kiam mi skribas al vi, li estas en la proksimo k mi vidas lin salti de roko sur alian rokon. Eble baldaŭ li imitos la sciurojn k grimpos sur arbon. k balanciĝos ĉe la plej supra branĉo. Tiajn malprudentaĵojn li ja kutimas fari k kelkfoje miras mi ĉe la konstato, ke li ankoraŭ ne rompis al si la kolon...
Eble tio mirigos vin, sed estas fakto, ke en ĉi tiu novembra tago sunas en la ĉielo. Mi estas certa, ke neniam nia amanto trovis min pli bela ol nun. La suno varmetas kiel en marto k la koloroj, per kiuj mi ornamis min, estas pli belaj ol tiuj el la printempo k somero. La fagoj k betuloj aspektas kvazaŭ ili estus kovritaj per oro, dum la abioj, ileksoj k juniperoj estas same verdaj kiel printempe. Cetere, estas eĉ kelkaj fagoj, kiuj konservis ankoraŭ parte verdetajn foliojn. La arboj, kiel la homoj, havas sian individuecon k ne konsentas blinde, imiti unuj la aliajn. Kial ? Mi ne scias k cetere sentas min ĉirkaŭita de misteroj. Jes, mi kredas esti tre bela en ĉi tiu aŭtuna tago. Kaj
33
kokete mi ŝanĝis antaŭ kelkaj horoj mian vestaĵon. Matene mi estis prujne kovrita k aspektis tute blanka kiel ceremonie vestita junedzino. Sed en la deka horo mi demetis tiun blankaĵon k nun brilas per fIavo, verdo, bruno, oro kun multaj diversaj nuancoj. Kaj mi estas pli kvieta, pli seriozaspekta, pll emocidona ol en aliaj sezonoj. Mi ja scias, ke en ĉi tiu tempo vizitas min nur komprenemaj, fidelaj k amkapablaj homoj. Por pli konvene akcepti ilin, mi forigis, pelis en truojn la impertinentajn insektojn k la malicajn serpentojn. Mi donas min tute al la homo, al ĉiu homo, kiu komprenas k amas min...
Jen mi sentas malvarmeton k tio ekkonsciigas min, ke jam delonge mi babilas kun vi. La flava sunodisko pli k pli malleviĝas k baldaŭ tute malaperos malantaŭ la formiĝantajn nubojn, kiuj kronas ĉe la horizonto la altkreskajn, duonflavajn, duonverdajn kverkojn. Nia amato ĵus surmetis sian dorsosakon k tuj sin direktos al la stacidomo. Unuhora marŝado, unuhora veturado pertrajna k tiam la urbego estos rekaptinta la dizertinton. Cetere atendas lin amaso da poŝtaĵoj, alvenintaj el diversaj mondpartoj... Mi ne ĵaluzas vin, kara nekonatino, sed mi konfesos al vi ke esperanton mi malamas, ĉar nur ĝi kapablas tute forIogi nian amanton k kaŭzi forgeson pri mi en lia cerbo. Sed eble estas pere de tiu lingvo, ke vi mem konatiĝis kun li ; eble ĝi estas la komprenilo inter vi ambaŭ. Se tiel estas, pardonu min k ne forgesu, ke arbaro ne bezonas artefaritan lingvon por diri sian amon k por logi amantojn...
> Enhavtabelo <