53. Pri Aŭstralio, Japanio k Hispanio

LETERO KVINDEK TRIA
Al K-do M. R., Portugalio
Sidnejo, januare, 1938.

Jam de unu monato mi estas ĉi tie. Mi estis tre mirigita ĉe la konstato, ke la vivkostoj estas en Aŭstralio relative malaltaj, malgraŭ tio, ke la laboristoj ricevas altan salajron, subvencion, kiam ili estas senlaboraj k pension, kiam ili estas maIjunaj aŭ ne Laborkapablaj. Fakte mi ne pagas multe pli ol en Osaka. Estas vere, ke en Japanio la vivkostoj tendencis al plialtiĝo. MI do povos resti ĉi tie tiom longe, kiom mi deziros. La polico tute ne atentas pri mi k, se mi ne vidus tra la stratoj gigantajn policistojn, mi emus kredi, ke polico tute ne ekzistas. Kia kontrasto kun Japanio ! Kiam mi enŝipiĝis en Kobe, sur japanan ŝipon, policistoj venis k esploris, demandadis ktp. ; sed en Moĵi, japana urbo, kie la ŝipo haltis la postan tagon, denove venis aro da policistoj, kiuj faris la samajn demandojn, samajn esplorojn ktp. Kaj mi estis la sola pasaĝero sur la ŝipo. Mi ja veturis per var-ŝipo, tial ke estas nur unu klaso k mi povis havi grandan kajuton por mi sola.

220

La vojaĝo daŭris 20 tagojn. Mi transiris la tropikojn k la ekvatoron; kompreneble estis tre varme; la maro ne ĉiam estis kvieta k tamen mi tute ne malsaniĝis. Ĉi tie estas somere; la klimato estas preskaŭ la sama kiel en Portugalio. Sed, strange ! malgraŭ ĉio mi bedaŭras Japanion. En normalaj cirkonstancoj, mi certe estus restinta en tiu lando dum longa tempo, eble eĉ ĝis la morto. Estus tro longe por klarigi ties kialon. Tre interesis min ekscii, ke la artikolo : " Vivu la Neŭtralismo ! " ŝajnis al vi ankaŭ konfuza. Sed notu, ke la redaktoroj, de " Popola Fronto " el Valencio tre ĝuste komprenis ĝian signifon k provis rebati ĝin per simila artikolo ironia. Kio okazas en Hispanio, tio pravigas tute mian intuicion. La ruĝa faŝismo, importita el Moskvo, jam montris sian vizaĝon en Barcelono k alie. Pli k pli mi konvinkiĝas, ke la bolŝevismo aŭ ruĝa jezuitismo, estas pli danĝera por la laboristaro ol la bruna k nigra faŝismoj.

—> Enhavtabelo <—