El Hospitalo en Aŭstralio

230

LETERO KVINDEK SESA
Al K-do L. B., Parizo
Sidnejoj 31-3-1938.

Per alia letereto mi sciigis vin, ke mi estas en hospitalo. Tie nur danke al la engluto de drogoj k al subhaŭtaj injekcioj mi sukcesis elteni la teruran suferadon, kaŭzatan de la diabla karbunklo, kiu naskiĝis k maturiĝis en mia maldekstra sidvango. Kaj kiam mi komencis retrovi pli malpli normalan staton, tiam aperis alia turmentilo ĉe mia mentono. Oni devis fortranĉi mian barbon !... Malgraŭ la turmentado mi tiam ne povis deteni min ĝeme rikani ĉe la penso, ke mi devis veni en Aŭstralion por perdi mian... barban virgon. Antaŭe ja neniam razilo skrapis mian vizaĝon. Oni diras, ke la fortranĉo de mia barbo rejunigis min je 10 jaroj. Malsprita ŝerco ! Mi ja nun sentas min 10 jarojn pli maljuna ol antaŭe. Aliel ne povas esti post kvarsemajna suferado. En ĉi tiu okazo kiel kutime homoj prijuĝas laŭ la ekstero, laŭ ŝajno. Sed povas esti ankaŭ, ke kompatemuloj diris tion nur kun la celo kuraĝigi min k tiel helpi al mia kompleta resaniĝo. Bedaŭrinde mia nekuracebla skeptikemo malebligas, ke la kuracmetodo de Kue (1) povu efiki sur min. Tamen mi volonte kontentas, ke la psiko efikas sur la korpon k inverse. Aliel ne eblas racie klarigi la " miraklojn ", kiuj estis konstatitaj en ĉiuj religioj. La Kuea sinsugesto iel parencas al la budaisma celado al nirvano ... - Dume mi estas senbarba k certe vi ne rekonus min nun ...

(1) France : Couë, sufiĉe fama profesoro de la universitato. de Nanci (Nancy). Lia kuracmetodo konsistas en la simpla ripetado de l’ frazo: " ĉiutage k ĉiurilate mi pli bone fartas ".(Komp.)

—> Enhavtabelo <—