Kulto al Kadavro

LETERO KVINDEK SEPA
Al L. B., Parizo
Sidnejo 16 aprilo 1938.

La legado de la artikoleto kun la titolo : " Han Riner esperantisto k sennaciisto ", kiu aperis en la n-ro 462 de " S-ulo ", iomete tiklis min neagrable. Kredu, ke mi havas admiron pri la verkaro de I' Mortinto k konsentas preskaux kun cxio, kion diras K-do R. L., la verkinto de I' nekrologo. Tamen mi ne povas konsenti, ke Riner estis " esperantisto k sennaciisto ". Tial ke li verkis en franca lingvo k ne en sennacieca t. e. en esperanto, li ne povis esti sennaciisto, k tial ke li nur scipovis legi nian lingvon, k ne verki per gxi, li ankaux ne povis esti esperantisto. La gxusta kvalifiko, pri la sxatinda filozofo-sagxulo estus : esperantano k sennaciemulo.

Mi bone scias, ke li eklernis esperanton, kiam li estis tro maljuna k tro okupata por akiri verkokapablon en nia lingvo. Sekve, mia rimarkigo ne entenas riprocxon. Oni komprenu nur, ke por mi la sennaciismo ne estas ia diletantismo k ke plie mi sxatas klaron en la konceptoj. Kiu aligxas al iu ajn ismo, tiu havas devon konduti laux ties principoj. kaj rilate al la sennaciismo, la unua k fundamenta principo estas la mondlingveco, kiu ebligas sennaciecan organizmanieron. Paroli pri mondunueco k ne esti esperantisto, tio aspektas al mi, kvazaux ebriulo, kiu agitus kontraux drinkadon. Sed, aliflanke, esperantisto, kiu ne interesigxas pri sennaciismo k gxin ne komprenas, donas al mi la impreson de kamparano, kiu surmetus siajn festajn purajn vestojn por labori en koto, sxlimo, marcxo aux fekajxo. \Estas ja tre bedauxrinde, ke homo kia H. Riner ne verkis en esperanto. Mankas en nia movado profundpensaj talentuloj. Mia espero estas, ke inter la knaboj, kiuj nun lernas nian lingvon, trovigxas geniulo kiu, post kelkaj dekoj da jaroj, produktos cxefverkon, kiun volos legi en la originalo ecx kontrauxuloj de artefarita lingvo.

332

Jes ja, mi esperas en la apero de tiaj homoj en nia movado k ne en la " produkto-fortoj " por sukcesigi gxin. La invent- plan- k organizkapablo de l' homo, alivorte gxiaj penso k volo trovigxas cxe la deirpunkto de cxiu socia progreso, k ankaux de cxiu malprogreso: Hitler, Musolini, Stalin k.a. sklavigantoj k murdistoj atestas pri tio. Ankoraux unu vorton pri H. Riner. - K-do R. L. tute trafe k prave raportis diron de I' mortinto, nome, " ke la plej grandajn sagxulojn perfidis (ofte bonintence k tute sincere) iliaj intimaj discxiploj ". Mi ne scias tute precize, cxu H. R. aprobis aux ne la tradician, religiecan kutimon postsekvi kadavrojn gxis la tombo. Almenaux mi estas forte konvinkita, ke tia kulto al putranta karno havas absolute nenion komunan kun la racio k sagxo. Tamen unu el la amikoj k admirantoj de I' sagxulo, Petro Benar (Besnard) indigne raportis en " La Sindikatista Batalo " (Le Combat Syndicaliste), ke apenaux 200 personoj postsekvis la mortveturilon. Kaj interalie Ii riprocxas : " ... pluraj el la amikoj de H. R. neniam sukcesos senkulpigi sin pro tiu foresto... ". - P. Benar estas !abor. gvidanto el la plej maldekstra alo. Li verkis libron pri la organizado de I' socio laux sindikatistaj principoj, kun jena titolo: " La Nova Mondo ". Sed lia menso restas saturita per plej malsagxaj antauxjugxoj. Kaj gxenerale cxiuj revoluciuloj estas tiaj. IIi bombaste povas dum horoj paroladi pri revolucio, pri nova mondo, sed ne kapablas fari revolucion en sia propra cerbo k restas ligitaj al la malnova mondo per mil ligiloj, pri kiuj ili ecx ne konscias. Kompreneble ili ne mokas esperanton!.. aux insultas gxin!

Veraj discxiploj de H. R. ne sekvus Iian kadavron, sed kunvenus en iun oportunan lokon por tie legi, pridiskuti, k pripensadi kelkajn el la plej bonaj pecoj el lia verkaro. La kulto al kadavroj grandparte kauxzis la pereon de la egipta civilizo. Estas tre notinda fakto, ke la antikva Tebeo, (hodiauxa Luksor) konsistis cxefe el funebraj monumentoj, kies nombro, dimensio k lukso estas apenaux penseblaj. Kaj cxirkaux la grandioza civito el mumioj vivacxis la popolo en mizeraj kabanoj. Por ricevi ideon pri la dimensio de kelkaj

233

el la funebraj monumentoj egiptaj, oni prezentu al si; ke la templo de Amono en Karnak ampleksis 30 hektarojn k ke en unu el gxiaj cxambregoj la katedralo Nia Sinjorino el Parizo povus esti entenata ! Homoj, kiuj ne liberigis sin el la kulto por kadavroj; homoj, kiuj ne kuragxas malobei al malsagxa tradicio, tiaj ne estas veraj revoluciuloj. Kiam oni mumiigis la kadavron de Lenin k konstruis por gxi monumenton sur la Rugxa Placo en Moskvo, tiam mi ne povis deteni min pensi, ke tio signifas la entombigon de l’ rusa revolucio. Hodiaux mi cxagrene konstatas, ke mia tiama penso intuicia ne estis erara... Kio cxefe karakterizas esperanton, tio estas gxia logikeco, gxia racieco. La esperantistoj malracie starigis monumenton sur la kadavro de Zamenhof. Espereble tio ne signifas la fiaskon de nia afero. Almenaux mi kredas, ke ne multaj SATanoj partoprenis en tiu forlasinda honormaniero. Pli inde ni honoras nian Majstron per la cxiutaga praktikado k fervora diskonigado de esperanto. Rilate al H. R., mi scias, ke R. L. jam esperantigis unu el liaj verkoj : " La Kvina Evangelio ". Esperantistoj plej bone honorus la " esperantano "n, se ili ebligus la eldonigxon de tiu traduko.

—> Enhavtabelo <—