50. Surŝipe al Aŭstralio

LETERO KVINDEKA
Al K-do L. B., Parizo
Surŝipe, 6-12-1937.

Fine mi estas survoje al Aŭstralio. La foriro de I' ŝipo okazis kun tritaga prokrasto. Kaj ial oni ne emis akcepti min kiel pasaĝeron. Sed mi havis en la poŝo bileton, aĉetitan antaŭ unu monato !... Tiam la Polico ne sciis pri mia intenco forlasi la landon. Unue la K-io sciigis min, ke sur " Melbourne " mi povos ricevi nur japanan manĝaĵon. Mi respondis, ke tian mi preferas, ke jam delonge mi lernis uzi la " o-haŝi ",-n (manĝbastonetoj), ke la " ŝuŝi " (tranĉoj el kruda fiŝo kun amaseto da rizo) fariĝis por mi delikataĵo ktp. - Poste oni insistis, ke la vojaĝo daŭros pli longe ol kutime. - Tio estas al mi indiferenta, mi klarigis... Dum kvar tagoj mi ne sukcesis akiri la certon, ĉu jes aŭ ne mi povos veturi per la menciita ŝipo; nur la lastan tagon mi estis informita pri akcepto. Se vi demandus: kial okazis prokrasto? Kial oni ne emis akcepti min? respondon mi ne povus doni. Multaj aferoj restas al mi misteraj k mi konscias, ke necesus resti plurajn jarojn en Japanio por havi nur eklumetojn pri ili. Sed amuzis

214

min la konstato, ke alveninte preskaŭ ŝtele, oni tiam klopodis, por ke mi restu pli longe ol intencite. Kiam mi estis enŝipiĝinta, tiam policistoj venis sur la ŝipon k faris al mi diversajn demandojn. Kio vere malagrabligas la vivon en Japanio, tio estas la kuloj, policistoj k. s. malicaj bestoj, ne nur malicaj, sed ankaŭ sufiĉe stultaj. Pripensu: la ŝipo foriris el Kobe k la postan tagon haltis en Moĵi. Tie ankaŭ venis sur la ŝipon aro da policistoj, kiuj denove demandadis min, esploris miajn pakaĵojn k kontrolis ĉion pli severe ol en Kobe mem. Kaj notu, ke mi estas la sola pasaĝero.... Sed kompense al la malagrablaĵoj, mi kontente notas, ke en Osaka kelkaj esperantistoj estis al mi tre helpemaj, tre afablaj k mi restas al ili tre danka. Fakte nun mi bedaŭras Japanion. Tamen mi troviĝas ankoraŭ inter japanoj k sekve mi povas diri, ke mia restado sub la ombro de I' standardo kun la suna disko daŭris dum dektri monatoj. Kiam mi adiaŭis la samideanojn el Osaka k Kioto, tiam ŝerce mi diris al ili : " Dum unu jaro mi restos en Aŭstralio, unu jaron ml pasigos en Ameriko, unu jaron en Eŭropo, unu jaron en Sovetio (se tie ne plu regos ruĝa faŝismo) k en 1942 mi povos trans Vladivostokon reveni al Japanio... " Kaj unu samideano sprite aldonis : " Tiam nia lando estos por vi... Finlando". Mi konsentis; tamen kvazaŭ proteste mi klarigis, ke post tia dua mondvojaĝo mi estos nur 62-jara - do juna ! -Ĉar Volter havis 65 jarojn, kiam li verkis Kandido-n, kiu estis de recenzistoj konsiderata kiel junula verkaĵo !.. Verdire, mi ne sentas min maljuna k de ekskursoj k marŝado mi pli bone eltenas ol kelkaj junuloj. Nu, kompreneble, mi emas luli min per revoj k agrablaj iluzioj. Tion vi sendube pensos k mokos min. Ne ĝenu vin pri mokado: mi ja estas tre mokinda k mem ne indulgas min turilate...

—> Enhavtabelo <—