Kvardekses-El Osaka pri la Ĉin-Japana Milito kaj Cetero

46. - El Osako pri la Ĉin-Japana Milito kaj Cetero

189

LETERO KVARDEK SESA
Al K-do L. B., Parizo
Osaka, 29-9-1937.

Ĵus alvenis via sendaĵo el la 5-a de aŭgusto kun slipo, aldonita de la cenzuro, kiu informas, ke la " Manifeste des Anationalistes " (1) estas konfiskita. Sed samtempe mi ricevis vian pli postan sendaĵon en kiu troviĝis ekzemplero de I' sama verketo en angla traduko ! ! ?... ... Por ke vi sciu ĝuste pri la grado de disvastiĝo de la angla lingvo ĉi tie, mi devas korekti mian antaŭan informon. Fakte aperas kvar ĵurnaloj k ne nur tri kiel mi diris. Antaŭ kelkaj tagoj mi povis aĉeti : " The Japan Chronicle ", kiu aperas en Kobe. Plie mi trovis en librejo : " The Manchuria Daily News ", kiu aperas en Dairen. Kiel diras la titolo, ĝi ankaŭ estas ĉiutaga. En ĉi tiu lasta ĵurnalo mi legis tre interesajn informojn k povis konstati, unu fojon pli, ke ĝenerale la eŭropa publiko estas misinformita pri orientaj aferoj. Silento pri faktoj egalas al misinformo. ... Neniel mi emas riproĉi al vi pro publikigo de I' patriota parolado de la ĉina eksministro Ĉen-mig-ĉu (n-o 54/55, " S. R. "). Tamen la legantoj ricevis per tio tro unuflankan bildon pri la situacio en Ĉinio. Tiai mi kredas, ke estas utile konigi ankaŭ la vidpunkton de alia ĉina patrioto, nome Ĉi-Ksje-Juan, generalo k prezidanto de la asocio Grand-Azia Societo. Tiu eminentulo parolis per radio la 24-an de sept. 37 k la ĵus menciita ĵurnalo raportis pri tiu parolado. La temo estis : Azio al la Azianoj k la argumentado celis pruvi :

1) ke la Nankina registaro estas sub la influo de fremduloj, precipe de rusoj;
2) ke ĝi estas plene respondeca pri la nuna milito;
3) ke Japanio ne havas teritorian anekscelon k deziras nur pace k libere komercadi k rilati kun Ĉinio;
4) ke Japanio k Ĉinio devas alianciĝi por fordetrui la influon de fremduloj

(1) Franclingva eldono, de " Manifesto de la Sennaciistoj ". - (Kompil.)

190

en Azio k atingi, ke tiu kontinento estu plene libera k suverena. Se iu dirus, ke tiu generalo estas subaĉetita de Tokio; se aliu rebatus, ke Ĉang-Kaj-Ŝek estas subaĉetita de Londono k Moskvo, mi ne scius, kion respondi. Ne eblas kontroli tiajn asertojn. Sed pri kio mi ne dubas, tio estas, ke la ĉinaj kulioj k kamparanoj havas absolute nenian intereson aliĝi al la vidpunkto de iu ajn el tiuj generaloj. Mi legis raporton, laŭ kiu la vivnivelo de I' proletaro en Manĉukuo iom plialtiĝis, de kiam japanoj regas tie. Ne eblas, nun al mi kontroli la fakton. Almenaŭ estas tute certe, ke la sorto de I' ĉina popolo ne povas esti pli mizera ol ĝi estas sub la regado de I' generaloj el Nankin k Kanton. Pri tio atestas ĉina esp-isto mem, Cicio Mar, en sia antaŭ nelonge aperinta libro : " Forgesitaj homoj ". Kredeble tiu aŭtoro tamen estas naciisto k volas la sendependecon de sia lando. Ĉinaj intelektuloj, studentoj k. s. kiuj konsistigas la regantan klason en Ĉinio, aŭ aspiras al tio, kompreneble havas ian intereson regi k ekspluati mem anstataŭ fremduloj, ĉu japanaj aŭ aliaj. Sed tiu kategorio da homoj reprezentas tre malgrandan pocenton k mi pensas pri la tuta popolo, kiu en sia grandega plimulto ne havas atomon da Intereso oferi sian vivon por la gloro k ambicio de Iuj ajn regemuloj. Kiam mi estis en Jamaŝiro, kiam Cicio Mar mem sendis al mi el Tokio sian libron. Kun Ii mi interŝanĝis kelkajn leterojn. Almenaŭ estas notinde, ke proksimume 10.000 ĉinaj studentoj troviĝas en Japanio k entute proksimume 100.000 ĉinoj. Kion japanoj lernis en Eŭropo, tion ili nuntempe instruas al ĉinoj. Ne necesas esti profeto por antaŭvidi, ke la rolo de Eŭropo pli k pli malgraviĝos sur la industria, komerca, diplomatia k kultura kampoj. Kiam oni rigardas al Eŭropo el 20.000 kma distanco, mi certigas al vi, ke tiam oni nepre ricevas la fortan impreson, ke la tuta agitado k klopodado por teni sendependaj k suverenaj la tieajn nacietojn estas vere infaneca, ridinda. La vivo ĉi tie estas preskaŭ tute normala. Tamen mankas... flagoj k standardoj ! jes, tion mi legis en ĵurnalo. Fakte mi

191

ne estas mirigita pro tia sciigo. La konsumado de tiuj objektoj estas vere grandega. Eĉ surstrata ŝupurigisto, ornamas sian laborlokon per flago; ne malofte mi vidis flageton en Ia mano de suĉinfano, ligite portata sur la dorso de sia patrino aŭ vartantino. Sur la kamparo, en ĉiu vilaĝo vidiĝas longa bambua stango, vertikale ligita ĉe supra branĉo de la plej alta arbo k super ĉio flirtas tukego kun ruĝa disko. Neniu pordo, neniu fenestro estas sen flago ; ĉie pendas, flirtas banderoloj, tukoj k similaĵoj, per kiuj estas elmontrita la nacia sento. Estas ia frenezo, ia ebriiĝo... Kredeble venos la senebriiĝo kun la kapdoloroj. Sed pasos pluraj monatoj, eble jaroj. SimiIan frenezon mi vidis en Parizo dum la jaro 1914. Kelkrilate la parizanoj estis eĉ pli malsaĝaj ol la japanoj. Mi ne povas forgesi, ke ĉe la militdeklaro bandoj da furioziĝintaj homoj detruis la butikojn, kies ŝildo surhavis nomon kun germana aspekto. Mi jam diris, ke en Japanio estas multaj ĉinoj. En mia kvartalo estas pluraj ĉinaj restoracioj k preskaŭ ĉiutage mi preterpasas ilin. Neniam k nenie mi konstatis elmontron de malamo al ĉinoj. Kelkaj el miaj korespondantoj eldiris sian miron, ke mi havas simpation por la japana popolo, kiu estas " freneze militema ".. Estas fakto, ke ĉiuj japanoj, viroj, virinoj k infanoj, estas nuntempe dresataj por la milito. Sed mi ŝatas seriozajn homojn. Ĉar la nacioj el la tuta mondo faras militpreparojn, neniu el ili povas prave riproĉi al alia pri tio. Se oni akceptas la principon pri neceso de milit-preparado, tiam estas nelogike riproĉi al iu ajn nacio, ke ĝi serioze plenumas tiun preparadon. La sinteno de I' labor-partioj el Britio, Francio ktp. ŝajnas al mi tre ridinda. Dum multaj jaroj ili agitis kontraŭ la militismon, rifuzis voĉdoni la militbuĝetojn ktp.; sed kiam Musolini invadas Etiopion, tiam ili akre riproĉas al la registaroj, kiuj toleras tiun invadon. Kaj finfine ili aprobas ĉian militpreparadon... La internaciistoj ĉiaspecaj baraktas en kontraŭdiroj, tial ke neniu konsentas al tio, ke lia nacio povus malaperi kiel suverena unuo. La malapero de la franca suvereneco lasus min tute indiferenta. Kaj al la patriotoj, kiuj argumentas, ke la

192

pereo de I' franca kulturo estus katastrofo por la tuta homaro, al tiuj mi rememorigos, ke Romio armile konkeris Grekion, sed estis mem konkerita kulture de siaj venkitoj. Se Francio reale posedas ian kulturan superecon, (pri tio mi ne havas sufiĉan kompetenton por aserti aŭ nei ... ) ĝi sin trudus al la konkerintoj. Kaj se inter ili estus esperantistoj, mi estas konvinkita, ke tiuj samlingvanoj ne traktus min kiel fremdulon.

Jes, mi ŝatas seriozajn homojn k malestimas la pulĉinelojn el la speco de Blum, Dorjo, Torez, Kaŝen, k. s. Ĉi tiu lasta eble tenas la rekordon, rilate al politikaj akrobataĵoj. Ĉe la lasta kongreso de I' franca Kompartio, lia argumentado por kredigi, ke socialismo konstruiĝas en Sovetio estas vere memorinda. Por apogi sian tezon, li ne trovis pli bonan " pruvon " ol tiun, ke sovetiaj aeroplanoj transflugis la poluson. Laŭ tiu vere sprita rezonmaniero oni povas ankaŭ aserti, ke en Italio prosperas socialismo, ĉar italaj aviadistoj venkis en la lastaj konkuroj !...

le mi legis, ke en Italio ekzistas la 40-hora laborsemajno k ke la vivnivelo de la laboristoj iom plialtiĝis. Mi ne scias, kion pensi pri tio. Estas bedaŭrinde, ke la kunlaborantoj al la SAT-gazetoj preferas raporti pri interpartiaj disputoj ol pri realaj, laŭfaktaj vivkondiĉoj en iu difinita regiono. Sed mi tre facile kredas ke Hitler, Musolini, Stalin k. a. despotoj volonte konsentus al plibonigo de I' laborista vivo, se per tio ilia aŭtokrateco plifirmiĝus. La pasio por regado estas ĉe multaj homoj pli forta, ol la monavido. Tial la akiro aŭ konservo de regposteno estas ĉe ili la ĉefa instigilo k decidilo k ne la bonstato de siaj regatoj. Ĉe tia konstato mi foje emas kredi, ke la kulto de I' japana popolo por sia " tenno " (hom-dio) ne estas tiel stulta, kiel ĝi ŝajnas unuapense. La situacio de tia regnestro ebligas, ke li pripensu k decidu pri ĉio ajn sen ia konsidero pri perdo aŭ konservo de sia posteno.

 

—> Enhavtabelo <—