196

LETERO KVARDEK OKA

Al K-do L. R., Parizo
Osaka, 20-11-1937.

Nu, ci malsprite ŝercas per ciaj maldiskretaj demandoj pri japanaj virinoj. Por fari - seriozan - -!!- esploron sur tia kampo, necesus ne esti blankbarba k precipe esti kapabla pli malpli bone uzi la japanan lingvon. Tamen mi mensogus, se mi dirus, ke post unu jaro mi ne ankoraŭ sukcesis akiri almenaŭ malprecizan opinion pri japaninoj ĝenerale.

Kiel en ĉiuj mondpartoj, la plimulto da virinoj ĉi tie estas, se ne tute mal- almenaŭ nebelaj. Sed preskaŭ ĉiuj estas ĉarmaj k amindaj. Eble oni devas fari escepton pri la - mogas - t. e. la modernulinoj, kiuj sin vestas eŭropstile k provas imiti la manierojn de usonaninoj, viditaj sur kineja ekrano. Estas strange, ne nur la eŭropaj vestoj ne bele sidas sur la korpo de japaninoj, krom tre malmultaj esceptoj, sed ŝajnas, ke kun la forlaso de sia tradicia kostumo ili ankaŭ demetis sian plaĉan aspekton, sian nepriskribeble logan rideton. Tio estas por mi demando pri kiu mi nun rezignas serĉi respondon. Oni kompreneble povas fari hipotezojn. La fakto, ke virino decidis rompi la tradicion, montras, ke en ŝia menso okazis aliiĝo k sekve la vestoj per si mem eble ne kaŭzas la aliiĝon de Ia vizaĝesprimo. Sed ci kredeble ne emas cerbumadi pri tia demando. Prefere ci volas ekscii, kiel japaninoj rilatas kun viroj. Mi menciu do kelkajn observojn k spertojn.

197

Antaŭnelonge mi trame veturis ĉi tie, en Osaka, akompanate de esperantisto. Apud mi sidis virino, vestita per ceremonia kostumo japanstila; fronte al mi sidis viro, ankaŭ ceremonie vestita.; sed eŭropstile. Post kelka tempo mia akompananto demandis : - Ĉu vi rimarkis la novajn geedzojn? Ne, mi respondis. Kie ili estas ? Nu, la ino sidas apud vi k la edzo antaŭ... Pli malpli diskrete mi observis la disigitan paron dum kelkaj minutoj k fine diris demande : - Sed ili ŝajnas tute fremdaj unu al la alia ? - Tia sinteno kongruas al la malnova moro... Forpasis ankoraŭ kelkaj minutoj k la novedzo ekstaris k pretiĝis por eltramiĝi. La edzino faris same ; kiam ambaŭ estis sur la apuda trotuaro, la ino sekvis je kelkpaŝa distanco la viron. k se mi jam ne scius, ke ili estas novaj geedzoj, neniel mi povus eĉ supozeti tion.

Ekster la hejmo, japanaj geedzoj, kiuj ankoraŭ observas la tradicion, kondutas kvazaŭ ili ne konus unu la alian. Oni do ne renkontas ĉi tie parojn, kiuj kuniras brak-enbrake. Nenie estas videbla interkisado. Eĉ patrino ne kisas sian suĉinfanon, - sed tute senĝene vidigas siajn mamojn. La malkaŝa interkisado estas por japanoj io tre vulgara. La manpremado estas tute escepta k faro importita. La japanoj salutas sin reciproke per rektangula riverenco, se ili estas eksterdome; endome, ili genuas sur maton k tiam la kapo preskaŭ tuŝas la plankon. Ankoraŭ nuntempe, la granda plimulto da geedziĝoj okazas per la nura antaŭaranĝo de gepatroj k. svatanto. La procedo estas proksimume jena : Ni supozu, ke familio A havas filon k familio B filinon; geedzoj de famillo, C konas la familianojn A k B. - S-ro C iun tagon vizitas -S-ron A k demandas lin " Ĉu al vi plaĉus fraŭlino B kiel edzino, por via filo ? ". Se S-ro A jesas al tiu demando, tiam S-ro C vizitas S-ron B k faras saman demandon. koncerne la filon de S-ro A. Se li ankaŭ ricevas jesan respondon, tiam, en konvenaj tempoj, k loko, oni intervidigas la gejunulojn en

198

ĉeesto de familianoj. Se la gejunuloj plaĉas al si reciproke, tiam ambaŭ familiestroj formale decidas pri la geedziĝo.

Edzo estas ia reĝo en la familio. Lia morala situacio iom similas tiun de Ia mikado, rilate al la tuta japana popolo. Pri la reciproka situacio de viro k virino en la familio mi havas skriban klarigon de japanino. Fraŭlino, kun kiu mi korespondis antaŭ interkonatiĝo. Mi ne povas kopii ŝian tutan skribaĵon, sed mi volas almenaŭ citi kelkajn karakterizajn dirojn. Mi estis, interalie, demandinta al ŝi, ĉu ordinare japanaj edzoj estas fidelaj al sia edzino. Tia demando estis tute netrafa en la okuloj de ortodoksa japanino. jen, ci prijuĝu mem laŭ ŝia respondo : ... La vorto - fidela - ne havas sencon en tia kazo. En japana familio la edzo estas ia superulo k la edzino ia subulino. Vi certe ne demandus, ĉu mastro estas - fidela - al sia servisto. Kvankam ĉiu edzino deziras, ke la edzo ne havu seksrilatojn kun aliaj virinoj, tamen ŝi ne demandas lin pri tio; k se ŝi ekscias pri ekzisto de tiaj rilatoj ekster la hejmo, ŝi kondutas al la edzo tute kiel ŝi scius nenion. Japano pensas, ke edzino estas kvazaŭ ĉiutaga manĝaĵo k eksterhejmaj virinoj frandaĵo... -. - ... Mi tute ne kontraŭstaras al la stato de superul- subulineco en la geedza vivo, ĉar mi estas japanino. Mia avino k mia patrino same akceptis tian staton sen plendo. Al mi ankaŭ ĝi ŝajnas tute normala.... - Kiam oni scias pri la ekzisto de tia spiritostato ĉe gejapanoj, tiam estas pli facile kompreni, kial la ejoj, kie virinoj profesie celas distri, amuzi la virojn, estas tiom multnombraj. En la unuaj tagoj de mia ĉeesto en Tokio, dum promenado mi ekvidis sur elpendaĵo la vortojn - Coffee Bar -. Mi eniris kun la intenco trinki kafon. La ejo estis malgranda; tamen tri servistinoj ĉeestis k bonvenigis al mi ; per gesto unu montris kanapon k invitis min eksidi. Mi tiam estis la sola kliento. Surprizite mi vidis, ke du virinoj eksidis ambaŭflanke de mi k la tria antaŭ ĉe la sama tablo. Ĉiuj ridetis, dolĉ-voĉe parolis vortojn, kiujn mi ne komprenis. Post mo

199

mento unu el la virinoj palpis per siaj manoj la miajn, por ekscii, ĉu ili ne estas malvarmaj. Opiniante, ke jes, ŝi iris serĉi ujon, en kiu sur cindro bruletis kelkaj pecetoj da lignokarbo, k metis ĝin sur la kanapon, tiele, ke ĝi staris inter mi k ŝi. Silente mi observis ĉion. En apuda ĉambreto estis maljunulino, sidanta ĉe kasa tablo. Mi sukcesis komprenigi, ke mi deziras trinki kafon. Unu el la servistinoj iris por prepari la trinkaĵon k post kelkaj minutoj alportis ĝin. La kafo estis malbona, la - hibaŝi - -1- ne sufiĉe varmigis la ejon ; mi sentis min nekomforte, iom ĝenite k foriris post eble dek minutoj. Vespere mi rakontis la okazintaĵon al iu esperantisto, aldonante, ke mi kredeble eniris bordelon. Li klarigis, ke tiaj ejoj ne estas bordeloj, ke mi renkontos multajn tra la urbo, en ĉiuj kvartaloj. Efektive tiel estas. Tiaspecaj - kafejoj - ekzistas ĉie en grandaj urboj ; eĉ en urbetoj oni ankaŭ trovas kelkajn; tion mi povis konstati poste en Jamaŝiro, kie mi restis dum kvar monatoj. Post kelka tempo mi scipovis per la ekstera aspekto ekkoni tiajn - kafejojn -, eĉ sen la helpo de angla skribaĵo. Tial ke mi estas scivola k sentas min logata de ĉio, kion mi ne konas aŭ ne komprenas, plurfoje mi eniris iujn el tiuj amuzejoj. Estus eraro kredi, ke tie oni povas havi seksrilatojn kun la tieaj virinoj. Ilia sola tasko estas paroli, ŝerci, kanteti k ĉefe instigi la virojn al konsumado. Kutime la klientoj regalas unu aŭ kelkajn el la apudsidantaj virinoj per trinkaĵoj k malpezaj manĝaĵoj. Kiam proksimiĝas noktomezo, tiam nemalofte oni povas tie vidi ebriulojn. Okazas, ke ankaŭ servistinoj estas duonebriaj k tiam permesas al la regalantoj kelkajn... familiaraĵojn. Oni rakontis al mi, ke klientoj petas al la mastro la permeson forkonduki servistinon; se ili pagas por tio sufiĉe k se la mastro ne timas kontrolon de Ia polico, tiam okazas, ke li permesas. Ne farinte mem tian sperton, mi ne povas atesti pri la afero. Sed tiuj virinoj estas liberaj dum kelkaj horoj

-1- Tiel oni nomas la menciitan pli supre ujon.

200

ĉiusemajne. Eblas do rendevuo kun ili ekster la - kafejo -. Ci streĉu la atenton k atendu momenton antaŭ ol ridi k moki min. En iu el tiuj amuzejoj foje mi renkontis servistinon, kiu scipovis balbuti kelkajn anglajn vortojn. La okazo amuzis min k mi regalis la junulinon per sakeo, -1- k suŝio -2-. Ŝi havis kun si japan-anglan vortareton k sukcesis sciigi al mi pri siaj aĝo, naskiĝloko k. similaj banalaĵoj. Kiam mi pretiĝis por foriri, tiam ŝi retenis min per la maniko de mia jako k diligente serĉis en sia vortaro. Fine ŝi sukcesis diri, ke ŝi volas esti mia amikino k lerni de mi la anglan lingvon. Mi ridis, aŭdante tion, tial ke tiutempe mi mem lernis tiun lingvon k tute ne kapablus ĝin instrui. Tamen ŝerce mi donis mian adreson k ni interkonsentis pri dato k horo de ŝia vizito. Forpasis preskaŭ unu semajno k mi tute ne plu pensis pri la aventureto, kiam je la difinita tago k horo tre akurate la anglalingva lernantino milde frapis ĉe la pordo de mia ĉambro. Mi estis surprizita, sed kompreneble akceptis la vizitantinon... De la 10-a ĝis la 17-a ni ... kunlernis la anglan lingvon...

Ne nur trinkejo! kun servemulinoj estas ĉie renkonteblaj en Japanio, sed en ĉiu urbo bordeloj konsistigas unu aŭ kelkajn kvartalojn. Estas nekredeble !... Kaj ŝajnas, ke tiu prostitua entrepreno prosperas, se oni juĝas laŭ la ekstera aspekto de Ia tieaj domoj. III estas pli belaj, pli bone prizorgitaj ol ĝenerale la aliaj en la urbo. La tuta aranĝo aspektas komforte, bonorde, dece -1-. Kie estas nur bordeloj, tie en la stratoj ne veturas tramoj, ne ruliĝas busoj k ne kuras aŭtoj. Estas trankvila loko vere tre loĝinda. Tial sendube dum la tago, aroj da geknaboj venas tien por ludadi sekure.

Vespere k nokte antaŭ ĉiu domo sidas aŭ staras viro aŭ virino, kiu vokas la preterpasantojn. Se oni alproksimiĝas al la pordego, tiam la vokisto signas al iu vestiblo, kie ĉe la muro pendas grandaj portretoj de la lueblaj virinoj. La prezo

-1- Rizvino.
2- Tranĉaĵeto el kruda figo kun rizo.

201

por - mallonga tempo -, por - tuta nokto - estas ankaŭ afiŝita. Oni klarigis al mi, ke - mallonga tempo - signifas tri horojn. Kiel estas bone konate, la japanoj estas tre ceremoniemaj k sendube tial ili ne rapidas, kultante al la dio Amoro... Ĵoŝiuara en Tokio estas mondfama. Pri ĝi ekzistas eĉ filmo -ĉu ci vidis ĝin?-. Sed tiu bordela kvartalo, - oni eĉ povus diri : urbeto, - estas iom aristokrata, almenaŭ burĝa. Ties klientoj ne estas proletoj. Tiuj iras al Tamanoi. Kelkrilate tiu loko estas tre interesa k pli vizitinda ol ĉiuj aliaj bordelaroj, kiujn mi jam vidis en la - Imperio de la Leviĝanta Suno -. En Tamanoi ĉiu bordelo konsistas nur el ligna dometo, kie loĝas du prostituinoj k mastrino. La stratoj estas tiel mallarĝaj, ke du homoj apenaŭ povas laŭiri en malsama direkto sen ĝeno ĉe la renkontiĝo. Kaj ambaŭflanke ĉe ĉiu pordo aperas vizaĝo de virino tra fenestreto, tiucele destinita. Se en iu loko estas neniu vizaĝo aŭ estas videbla nur tiu de la ordinare maljuna mastrino, tio signifas, ke ambaŭ dungitinoj... oficas. Mi vizitis tiun prostituejon inter la 21-a k 22-a horoj. Tiam svarmis la viroj k senĉese aŭdiĝis la vorto : cotto! cotto! -signifas proksimume : iom, momenton- el la fenestretoj, kie aperis la vizaĝo de la kompatindulinoj. Verdire, tiu vizito forte impresis min, k se antaŭe mi ardus per fajro de voluptemo, ĝi baldaŭ estingiĝus... Oni kutime asertas, ke en Japanio la " libera " prostituo ne ekzistas. Eble. Tamen, antaŭ nelonge, iu virino diskrete proksimiĝis al mi surstrate k flustris : - short time - -1-. Per tiuj du anglaj vortoj ŝi certe celis... varbi min. Sed neniam en Tokio mi spertis tian okazon k en Osaka ĝi estas la sola. Ne estas videblaj ĉi tie similaj scenoj al tiuj, kiuj okazas ĉiunokte en kelkaj stratoj el Parizo, Marsejo, Konstantinoplo aŭ aliaj eŭropaj grandurboj. La japanaj prostituinoj ne havas ordinare la vulgaran, malvirtan aspekton de siaj koleginoj eŭropaj. Plie, ili estas piaj. Proksime de ĉiu bordelaro estas almenaŭ unu sanktejo, en kiu plejofte najba-

-1- Mallonga tempo.

202

ras budaismaj k ŝintoismaj konstruoj. En Osaka mi eĉ vidis lokon, kie trinkejoj, bordeloj k sanktejo preskaŭ intermiksiĝas. Kiam la pastrinoj de Afrodito -1- ne estas okupataj en sia specialaĵo, tiam ili bezonas marŝi nur kelkajn paŝojn por atingi la sanktejon k tie riverenci k preĝi antaŭ ties altaro. Ordinare en tia loko troviĝas statueto de Budao. Apud ĝi estas akvujo k ĉerpiloj kun longa tenilo. Kun granda intereso plurfoje mi vidis piulinojn, kiuj riverencis antaŭ Budao, poste murmuris mallongan preĝon k fine surverŝis la statueton per akvo. Sendube, ilia kredo estas profunda k ilia fervoro sincera. Post tiu mallonga ceremonio ili kredeble reiras al sia ofico kun pura koro, kun trankvila animo, k sento de senpekeco. Cetere, japanaj junulinoj ne decidas mem, ĉu ili fariĝu prostituinoj aŭ edzinoj, sed ilia patro. Pri tio mi eksciis per atesto de S-ro Hozen Tanaka, gvidanto de - Rempokau - iu organizo de patriotaj virinoj. En -The Japan Advertiser- -2-, aperanta en Tokio, li interalie konfesis ĉi tion : - Kiam kamparano el malriĉa teritorio vendas sian filinon, tiam li ne konscias, ke Ii agas malbone... En la prefektejo Aomori pli ol sep mil junulinoj forlasis la hejmon de siaj gepatroj. Du mil fariĝis - geiŝoj - ; du aŭ tri mil eniris bordelojn... lafoje kamparano estas konsiderata kiel bonŝanculo, kiam lia edzino naskis filinon, ĉar en tiu prefektejo la naskiĝo de filino iel samsignifas kiel profitdona negoco, - ... La daŭro de kontrakto pri dungiĝo en bordelo varias de tri al kvin jaroj. La mastro volonte pagas kvin cent jenojn por belaspekta junulino, sed la gepatroj ricevas nur la duonon de tiu sumo ; la cetero iras en la kason de agentejo, kiu kare pagas al siaj serĉistoj. - Supozeble ci divenos, ke S-ro Hozen Tanaka bedaŭras

-1- Kredeble ekzistas en la japana mitologio amoraj gedioj, sed mi ne konas ilian nomon.
-2- La japana ĵurnalo.

203

tian staton k kritike klarigas, ke ĝi estas restaĵo de la feŭda tempo el antaŭ la t. n. Meĵi-epoko -1-. Sed tio estas alia afero, pri kiu verŝajne ci ne havas intereson. Mi ja ne forgesis, ke ci demandis min nur pri la virinoj. Ci ne vidu riproĉon en mia diro, sed, male, komplimenton !... Mi do iom parolu pri tre interesa tipo de japana virino, unika en sia speco : la geiŝo.

Japane, la signifo de gei estas arto k tiu de ŝa persono. Geiŝa - estas do persono, kiu okupiĝas pri arto. Tamen, se oni simple nomus ŝin artistino, povus okazi miskompreno. La arto de geiŝo -2- konsistas, ĉefe el tio, ke ĝi celas distri, amuzi virojn. Tiun arton la geiŝoj akiras per kelkjara lernado en speciala lernejo. Tie oni instruas ilin ne nur pri danco, kanto, muziko, floraranĝo -3- : teceremonio -4-, sed ankaŭ pri historio, geografio, literaturo ktp... Kvankam la konversacio de geiŝo estas plej ofte sprite amuza, tamen ŝi ankaŭ devas okaze esti serioza, se la humoro de klientoj postulas tion. Kiam japanoj, sufiĉe bonhavaj, deziras, pasigi kelkajn agrablajn horojn, tiam ili ofte - mendas - unu aŭ kelkajn geiŝojn. Oni eĉ telefone povas fari mendon; en ĉiu urbo ja troviĝas tiucela agentejo, al kiu oni ordinare sin turnas. Ekzistas eĉ ĝenerala tarifo, kiu tamen varias laŭ la lokoj k eĉ laŭ la klaso de la - artistinoj -. Kelkaj ja pli malpli famiĝis pro sia talento k sekve se oni nome mendas ilin, tiam la prezo estas pli alta.

-1- La mikado Meĵi surtroniĝis en 1867 k regis ĝis sia morto en 1912.
-2- Kvankam la formo geiŝo estas etimologie erara, tamen mi preferas ĝin ol - geiŝao -n, kiu estas tro peza k nebonsona. Sufiĉas, ke per la vorto - geiŝo -, ĉiu Ieganto komprenu pri kiu tipo de japana virino temas.
-3- Ekzistas specialaj profesoroj, kiuj instruas la aranĝon de floroj. Oni certigis al mi, ke tiuj artistoj konas almenaŭ cent okdek manierojn por aranĝi florojn en vazo.
-4- Tiu ceremonio ankaŭ havas multajn k komplikajn regulojn, kies scio postulas Iongan lernadon.

204

Ordinare la geiŝoj loĝas en iu speciala kvartalo; ili estas dungitinoj de mastrinoj, plej ofte maljunaj eksgeiŝoj, kiuj kvazaŭ aĉetis ilin k pagis por ilia instruado k edukado. Ĝis tiuj elspezoj ne estos repagitaj, ĝis tiam la dungitinoj devas resti en la servo de sia aparta mastrino. En Tokio, Ŝimbaŝi estas la plej distinginda geiŝo-kvartalo. Kiam oni promenas tie, tiam ofte oni renkontas surstrate rikiŝojn, en kiuj sidas po unu geiŝo : iuj iras al la... laboro ; aliuj revenas de ĝi. Tie ankaŭ troviĝas geiŝo-lernejo k agentejo. Ĉi tiu lasta estas sepetaĝa konstruo, kies aspekto estas usoneca. Sed la dometoj, kie loĝas la geiŝoj, estas purstile japanecaj.

Nur dufoje mi havis la okazon esti en kuneco de tiuj

205

ĉarmaj virinoj. La unuan fojon, en Ito, banurbo kun varmaj fontoj, kie mi restis dum kelkaj tagoj ; k la duan fojon en Osaka. Bedaŭrinde, pro nescio de Ia japana lingvo, mi ne povis sperti mem, ĉu vere estas interese konversacii kun geiŝo. Kaj ambaŭokaze, tiel ke mi estis la sola fremdulo inter la gastoj, plej ofte mi estis la objekto mem de la interparoloj. Pro la nekutimiĝo al la samisen-sonoj -1-, pro la nekompreno de Ia kantoj, miaj oreloj ne multe ĝuis; sed okule mi admiris la diverskoloran kostumon, la komplikan hararanĝon, kiu eligas kamelian odoron, la dancojn k precipe la ĝeneralan sintenon de tiuj delikate logaj estuloj. Ordinare amuzaj kunvenoj kun ĉeesto de geiŝoj okazas en iu gastejo. Tie manĝaĵoj k trinkaĵoj kompreneble estas riceveblaj. En Japanio, la plej ofta trinkaĵo estas la sakeo. Oni trinkas ĝin en tute malgrandaj pokaloj, kiujn oni povas malplenigi per unu gluto. Unu el la taskoj de la geiŝoj estas verŝi sakeon k prezenti pokaleton al la prizorgenda gasto. Sed ili ankaŭ trinkas k post kelkfoja malplenigo de sia pokaleto, se la verŝistino sentas simpation por iu gasto, tiam ŝi interŝanĝas la pokaletojn t. e. ke ŝi donas por trinki al la gasto en sia propra pokaleto k trinkas mem el tiu de Ia gasto. Tia interŝanĝo de pokaletoj cetere okazas ankaŭ inter viroj. Kaj kiam ĉiuj kungastoj estas amikemaj Inter si tiam la pokaletoj vizitas ĉies lipojn. Laŭ higiena vidpunkto, tiu kutimo estas neniel pravigebla; sed estas interese noti, ke ĝi ekzistas ĉe popolo, kies sento estas, ke reciproka manpremado k publika interkisado estas vulgaraj faroj. Nenie la homoj agas tute konsekvence. Verŝajne kutimo rezultas de hazardo, de kaprico de potenculo aŭ eminentulo, kiu iniciatis la aferon. Sendube ci pensos riproĉe, ke mi deflankiĝas. Kredeble ci havas nenian intereson ekscii, kiel estiĝis ĉe japanoj la kutimo trinki el sama pokaleto por montri reciprokan simpation. Eble eĉ ci atendas kun mal

-1- Muzikilo iel Parenca al gitaro

206

pacienco, ke mi respondu al cia demando ĉu la geŝoj estas aŭ ne prostituinoj ? Laŭ tio, kion mi aŭdis, ne eblas fari tre netan respondon. Iuj diras : jes ; aliuj : ne. Mi emas kredi, ke la kontraŭdiro estas nur ŝajna. Principe, geiŝo ne estas prostituino ; praktike, jes, ŝi estas tia. Kiam kliento proponas sufiĉe da mono, tiam plej ofte li atingas, kion li deziras. Sed geiŝo ne estas devigata, kiel la inoj en bordelo, akcepti ĉiun ajn klienton. Almenaŭ estas tute certe, ke la geiŝoj ĝenerale ĝuas en la socia vivo situacion, kelkrilate enviindan. ili estas konsiderataj kiel artistinoj, kiuj konscias mem pri la valoro k ŝatindo de sia rolo en la socio. Antaŭ kelkaj monatoj mi legis en ĵurnaloj, ke en Osaka 74 geiŝoj el la Nanĉi kvartalo strikis. Pri la motivo de la striko mi ne scias tute precize ; sed ties rezulto estis la fondiĝo de ia kooperativo, mastrumata de la strikintinoj mem. Tre notinde ankaŭ estas, ke dum la striko, kiu daŭris dekon da tagoj, la strikantinoj rifuĝis en tri budaistajn templojn, kiuj situas sur la monto Ŝinki, proksimume 30 km. for de Osaka. Bonzoj servis, kiel perantoj inter la geiŝoj k la polico. Unu el tiuj bonzoj, kiun intervjuis ĵurnalisto diris interalie : - ... tial ke ni estas budaistoj, ni ne povas toleri la penson, ke la fraŭlinoj malvenku en sia lukto -. En la sama raporto mi legis, ke la amuzistinoj kondutis en la temploj tre pie k dece...

En Tokio estas pli ol 11.000 geiŝoj ; en Jamaŝiro, urbeto kun 3.987 loĝantoj, estas pli ol 40. Sed necesas mencii, ke tie estas varmfontoj. Relative multaj gastoj pro tio venas en la 18 hotelojn, kiuj havas banejon kun tiu nature varma akvo. En tiaj provincaj urbetoj la geiŝoj ne estas tre altklasaj. Oni asertis al mi, ke ili estas submetataj al kuracista kontrolo; kio signifas, ke ilia situacio tre parencas al tiu de prostituinoj. Plie, mi aŭdis, ke en la gubernio Iŝikaŭa, al kiu apartenas Jamaŝiro, eĉ la servistinoj de hoteloj devas submetiĝi al tiu kontrolo. Leĝo pri tio, aplikenda al la tuta lando, ne ekzistas. Sekve, la reguloj varias laŭ la distriktoj aŭ gubernioj. La polico decidas. Kaj necesas scii, ke en

207

Japanio la rolo de policistoj neniel estas komparinda kun tiu de iliaj eŭropaj kolegoj. Japanaj policistoj enmiksiĝas en aferoj, por kiuj en Eŭropo necesas ordono de juĝisto. Sed ankaŭ pri tio verŝajne ci ne havas intereson. Prefere do eksciu, ke kiam mi estis en Jamaŝiro, kelkfoje mi vizitis apudan banurbeton, Jamanaka, kie la hoteloj estas iom pli altklasaj k sekve ties gastoj ordinare pli riĉaj. La du urbetoj situas proksimume kvar km. unu de la alia. Dum miaj promenadoj mi ne iris laŭ la ŝoseo, sed laŭ vojetoj tra arbaro. En kelkaj lokoj la pejzaĝo estas tre bela; rivereto, zigzage, serpentume fluas inter rokoj k arboj. Nu, tie mi nemalofte havis la okazon renkonti iun japanon, kiun akompanis unu, du, foje eĉ tri geiŝoj. Oni do povas mendi ilin ne nur al sia ĉambro, sed ili konsentas montri sian arton ie ajn, laŭ la deziro de Ia kliento. Oni rakontis al mi, ke riĉulo el Tokio foje iris al banloko, akompanate de 24 geiŝoj el Ŝimbaŝi, unu el la lokoj, kie ili estas altklasaj. Per edukado k longa tradicio la japanoj sukcesis krei tipon de virino, kiu ne havas paralelon en Eŭropo. La francaj - demi-mondaines - -1- estas vulgarinoj, kompare al la geiŝoj. Kaj estas ĉiesa konsento, ke la japanaj virinoj estas perfektaj mastrumantinoj k edzinoj. Kiam oni konstatas unuflanke, ke ĉi tie la prostituo estas grandskala, plurfaka k aliflanke, ke la familioj estas bonordaj k multinfanaj, oni malfacile klarigas al si tian staton, se oni prijuĝas ĝin Iaŭ la eŭropa vidpunkto t. e. per menso pli malpli saturita de kristana ideologio. Estas okulfrape, ke japanaj infanoj estas amataj k bone prizorgataj. Kaj tamen dum tri jarcentoj, ĝis la Meĵi-epoko, la infanmortigado estis grandskale k eĉ laŭleĝe apIikata. La tiamaj - Ŝogunoj - -registoj- ne volis, ke la loĝantaro en la japanaj insuloj superu la nombron da 25 milionoj. La japanaj vortoj por infanmortigado estas - higaeri - k - mabiku -, kies signifo estas liberigi, maldikigi. Oni tiam mortigis nov

-1- Duonmondulinoj.

208

naskiton, same kiel senutila, superflua planto estas elradikigita.

Sed kiam la modernaj registoj decidis industriigi la landon k konkuri sur la mondmerkato, tiam la infanmortigado estis malpermesata. Kaj nun sur la sama areo loĝas 72 milionoj da homoj anstataŭ 25; plie, la loĝantaro kreskas po unu miliono jare. Signoj de dekadenco ne estas videblaj en la popolo. Kaj tamen en neniu alia lando la prostituinoj k diversspecaj amuzistinoj estas tiom multnombraj !... Tia konstato, starigas demandojn, al kiuj mi ne kapablus respondi. Kredeble ci konas la diron de Prudon pri la virinoj. La fama pensulo opiniis, ke ili povas esti nur mastrumantinoj aŭ prostituinoj. Ŝajnas do, ke longe antaŭe japanoj havis tian opinion k efektivigis ĝin en la praktiko. Verŝajne Prudon ne sciis tion k eble kredis eldiri vere originalan penson... Ci bonvolu ne supozi, ke tiurilate mi samopinias kiel Prudon. Verdire mi ne havas opinion pri tia demando. Mi nur pensas, ke estas dezirinde, ke ĉiu homo estu libera, ke neniu estu devigata vendi aŭ lui sian korpon Jes, dezirinde ! Sed niaj deziroj ?!?! Mi volas nepre meti finon al tiu jam tro longa letero, kvankam restas multo dirinda pri la temo. Almenaŭ ci bonvolu atenti k ne forgesi, ke tiuj ĉi miaj diroj baziĝas sur impresoj. Mi ne havas tute definitivan opinion pri Japanio, ĝenerale k pri japaninoj aparte. Unujara restado en lando, kies lingvon oni ne konas, tute ne sufiĉas por akiri vere kompetentan, valoran opinion. Tamen mi povas senhezite certigi, ke se ci bonŝance gajnus unu milionon ĉe la loterio, ci povas veni ĉi tien kun la certo trovi ĉion dezirindan, el tio, kio estas aĉetebla. Ci eĉ eble renkontos la sopiratan - perlon - en la persono de iu - hangjokuo - -geiŝo-lernantino virga-. Sed, - ne koleru, - ĉu ci, ano de la Epikura grego, meritas tian akiroteblaĵon ?...

Baldaŭ mi forlasos ĉi tiun landon. Sed mi kredas, ke longe restos en mia memoro kelkaj el la vivaj bildoj, kiujn ĉiutage mi povas observi : jen surstrate paŝetas aro da junulinoj, vestitaj per multkoloraj kimonoj ; ili aspektas kvazaŭ floroj

209

formarŝantaj el ĝardeno; ilia mieno estas milda, gajeta, senzorgeca; ilia korpo iomete klinas antaŭen; iliaj getaoj -1- ŝoviĝas sur la trotuaro k la pozicio de Ia piedoj formas akutan angulon, kies vertico estas antaŭe. Tio kontrastas al la eŭropa paŝmaniero kun la piedoj pli malpli paralelaj; aŭ, se ili formas angulon, tiam ties vertico troviĝas malantaŭe. Jen patrino, kiu ligite portas surdorse infaneton; per la maldekstra mano ŝi tenas la maneton de dua infano, kiu marŝas apude k per la dekstra ŝi premas al sia brusto pakaĵon; tria infano memstare marŝas flanke aŭ malantaŭe de la patrino. Jen restoracio, kie la kelnerinoj estas preskaŭ trifoje plimultnombraj ol en samklasa ejo eŭropa. Jen biertrinkejo, kie la servistinoj donas al mi la impreson de knabinoj, kiuj dili

-1- Plandoj, ordinare el ligno, kiujn la piedoj tenas per du ligiloj, kuniĝintaj ĉe, unu parto, kiu sidas inter la dikfingro k la apuda.

210

gente ludas je servado de gastoj. Jen en granda magazeno, junulino, kiu ĉe la malsupro de moviĝanta ŝtuparo dankas pro mi ne scias kio, k ĉe la supro alia deĵorantino ankaŭ dankas eble pro tio, ke senakcidente mi supreniris. En buso jen oficistino, kiu dankas pro mia enveno, kiu dankas pro akcepto de bileto, kiu baldaŭ dankos, kiam mi eliros. Preskaŭ senĉese aŭdiĝas la vortoj : - Arigato Gozaimaisu - -Estu dankata-. Neniu popolo estas pli ĝentila ol la japana. En Eŭropo k Usono oni sendube renkontas pli da belkorpaj virinoj ol en Japanio. Sed ili ĝenerale ne havas tiun nepriskribeblan ĉarmon, kiun oni trovas ĉe preskaŭ ĉiuj japaninoj. Imite al cia kutima parolmaniero Rabeleza mi diru konklude k resume : la unuaj precipe estas........ ŝveligaj k la lastaj korvarmigaj.......

—> Enhavtabelo <—