49. El Osako-Pri la Morto de SAT-ano

LETERO KVARDEK NAUXA
Al K-ino Haber, Maroko
Osaka, 1,8-10-37.

Efektive mi estis informita pri la morto de Johano. Surprizita mi ne estis : Ĉe la ricevo de lia lasta letero, en kiu mi legis, ke jam de du semajnoj li fastadas k ke post dusemajna plua fastado li estos refariĝinta " kvazaŭ junulo ", stranga intuicio trudis al mi la penson, ke tia optimismo estas senbaza, ke eble tiu nova eksperimento pri resanigrimedo estos fatala... Kaj la sperto bedaŭirinde montris, ke mia intuicio pravis. Eksciinte la malĝojigan novaĵon, mi sentis egan ĉagrenon; tamen miaj okuloj restis senlarmaj. Sed legante vian leteron mi ne povis deteni min plu. Kaj nun, kiam mi skribas, mi devas viŝi miajn okulojn. Kore mi dankas al vi pro tio, ke vi bonvolis longe rakonti al mi pri la lastaj tagoj de nia amiko. Vi ne bezonis peti senkulpigon pri tio, ke vian ĉagrenon, vian korsuferon vi priskribis. Haber amis vin; mi ne dubas, ke vi indas lian amon; li estis mia amiko k sekve mi konsentas estonte rilati kun vi amikece. Kiam vi estos malgaja k sentos tro peza la ŝarĝon sur la koro, tiam ne timu malpezigi ĝin per skribado; ĉiam vi trovos ĉe mi kompatemon... Kredeble la kara malaperinto diris al vi, ke dum la lastaj jaroj mi elsuferis disreviĝojn k falis en nigran pesimismon k malesperis pri la estonto de I' homaro. Tamen, la penso, ke tra la mondo ekzistas kelkaj homoj, veraj homoj k ne kruelaj dupieduloj kun homa ekstera aspekto, ĉiam malebligis, ke mi absolute malesperu. Kelkfoje mi diris al mi - eĉ skribis tion al Banje, mi kredas - ke eĉ se ekzistus nur unu Haber sur nia planedo, oni pro tio ne rajtus tute malesperi pri la sorto de la homa speco. Kaj mi konvinkiĝis, ke la socialismo povos reale esti konstruata nur, kiam ekzistos en la mondo sufiĉe da Haber-oj. Estu gratulata pro tio, ke vi kuraĝas kontraŭstari hipokritan tradicion k funebras nur interne per la koro k ne ekstere per elmontro de nigraj koloroj. Per tia sinteno vi plej bone honoras la memoron pri la malaperinto. Kaj se vi penos fariĝi lerta, fervora esperantistino, per tio vi akiros respekton k ŝaton en Esperantio, la ideala lando, kies lojala civitano estis via kunulo.

Mi deziras, ke vi povu efektivigi vian planon pri vizito al Italio k aparte al K-ino Zaneta. Se tiel okazos, bonvolu transdoni al ŝi mian koran saluton k samokaze klarigi, ke mia tiama admono (1) estis nur esprimo de simpatio, tial ke mi kutimas esti pli severa al miaj amikoj ol al indiferentuloj. Por mi, same kiel por Haber, esperanto ne estas bagatelo, akcesoraĵo, kiu povas esti traktata diletante. Mi opinias - k

(1) En 1924 Lanti vizitis Italion k konatiĝis kun K-ino Z. - Reveninte Parizon, foje Ii ricevis de ŝi leteron... francingve skribitan ! Tiam K-ino Z. ne estis tre lerta esperantistino k fieris, ke ŝi ankaŭ konas iomete la francan lingvon. Responde Lanti tiel forte vipis ŝin, ke ŝi ne forgesis la tondran admonon, ĉar 13 jarojn poste ŝi ankoraŭ aludis pri ĝi al K-ino Haber. (Kompil.)

212

ĉiutage pfifortiĝas mia opinio - ke la mondlingva afero estas tre grava ; ĝi estas la unua ŝtupo, kiun devas suriri la homoj, kiuj serioze k celkonscie volas pacigi la mondon. Kiuj pretendas kIopodi por forigi la landlimojn k ne kapablas eĉ faligi la lingvajn barojn, tiuj estas ĉu ne tute konsciaj pri la celo aŭ malseriozaj ambiciuloj, kiuj ĉefe deziras per facilaj rimedoj akiri popularon, regadon ks. Kiu ne kapablas surporti 50-kilograman ŝarĝon, tiu ankaŭ ne povas elteni sub 100-kilograma. La fakto, ke la Internaciistoj ignoris esperanton, malatentis la mondlingvan aferon, sufiĉas por klarigi, kial fiaskis ĉiuj klopodoj de la t. n. revoluciaj organizoj por starigi la socialismon en la mondo. Rilate al via aludo pri mia " ami japonais ", mi devus skribi multajn paĝojn por ke vi komprenu ĝuste lian menson ; plie mi kredas, ke necesus apliki la esplormetodon de Freud por klarigi la konduton de tiu asketo. Mi nur diru, ke tiu ulo estas nur esperantano, kiel estis K-ino Zaneta k tro multe da aliaj, ne, esperantisto ; li fakte apenaŭ uzis nian lingvon por interrilati kun eksterlandanoj; li propagandas esperanton ĉefe pro naciisma kialo, por ke lia lando estu plene liberigita de la angla influo. Sed evidente, mia sennaciismo malagrable tiklis al Ii k finfine Iia naciismo naŭzis min. Ankaŭ mi ne malofte rediris la versojn de Alfredo de Vinji (1). Sed mi konfesas, ke lia konsilo signifas nur, ke oni metas maskon sur sian vizaĝon. Esti kapabla bridi sian ploremon, tio ne estas tute certa pruvo pri kuraĝo; k la nekapablo kaŝi ploradon ne signas malkuraĝon. Mi kredas, ke homo povas en iaj cirkonstancoj agi eĉ heroe kun larmoplenaj okuloj. Sed estas nediskutebla fakto, ke nur per la laborado oni povas retrovi anim- k kortrankvilon. Mi persone spertas tion ĉiutage, de kiam mi fariĝis sencela vagulo. Mi esperis povi esti utila al nia esperanta afero en Japanio. La

(1) France : Vigny. Temas pri versoj el La Morto de I' Lupo. Traduko el la originalo aperis en Sennacieca Revuo.

213

sperto montras, ke tio ne eblas; eble eĉ mia nura ĉeesto malutilas. Restis al mi do simple kontentigi mian scivolemon, mian aventuremon. Tio ne sufiĉas por plenigi vivon. Fakte mi estis pli feliĉa, kiam mi estis superŝutata per la SAT-laboro. Sed la instrua laboro tre malplaĉis al mi. Nur dum la du unuaj jaroj mi interesiĝis en la instruado; verŝajne tial ke mi tiam devis lerni la pedagogian arton. Almenaŭ nun mi estas tre kontenta. esti liberigita el mia ofico. Sekve la laborado estas bonefika, nur se oni ŝatas la taskon, kiun oni plenumas. Sed mi diras banalaĵojn...

—> Enhavtabelo <—