42. - El Japanio pri kelkaj Temoj

179

LETERO KVARDEK DUA
Al la Parizaj gek-doj
Jamaŝiro, 6-7-37

Antaŭ kelkaj tagoj mire ml relegis en mia broŝuro: "Ou en est la question de la Langue Internationale ? " (1) jenan frazon: " La L. I. ne fera donc pas disparaitre les langues nationales...."(2). Kaj la tuta frazo montras, ke mi bedaŭrus, se ili malaperus. Tio pruvas, ke ĉe la komenco de mia esperanta kariero mi ne estis vera sennaciisto. Necesis kelkjara praktikado de nia lingvo k ĉefe la partopreno al SAT kongresoj, por ke mi povu iom post iom tute liberiĝi el pli malpli senkonscia naciecemo. Kaj tamen vi sclas, ke ĝis 1914 mi estis anarkisto kaj tute sub la influo de Reklu(3), Kropotkin, Grav k.a. teoriuloj anarkistaj. Se tiam iu dirus, ke mi estas naciisto, aŭ almenaŭ naciemulo, mi protestus. Kaj tamen nun mi konscias, ke fakte mi estis tia. Mi havas konvinkon, ke ĉiuj nuntempaj anarkistoj neesperantistaj ankaŭ estas nekonsciaj naciistoj. La faktoj, kiujn mencias " LeCombat Syndicaliste " (4) pri la sinteno de hispanaj anarkistoj alportas konkretan pruvon favore al mia aserto. Vi eble rebatos, ke Benar (5) kritikas la sintenon (6) de la hispanaj K-doj. Nu, mi estas forte konvinkita, ke li mem k. a. francaj anarkistoj agus tute same en samaj cirkonstancoj. Iliaj kritikoj ne enhavas eĉ la plej etan aludon al la neeblo

(1) Kiel statas la demando pri Internacia Lingvo? - 1919. (Kompil.) (2) Sekve la I. L. ne malaperigos la naciajn lingvojn. (Kompil.)
(3) Elise Reclus, aŭtoro de Universala Geografio, La Homo k la Tero k.a. sciencaj verkoj alte ŝatataj, ne menciante liajn verkojn en kiuj li prezentis k subtenis la anarkismon.
(4) L4 Sindikatista Batalo, semajna gazeto, aperanta en Francio. (Kompil.)
(5) Besnard, la gvidanto de I’ menciita organo. (Kompil.)
(6) Kelkaj anoj de Iberia Federacio, Anarkista, kiuj konsentis partopreni en la registaro. (Kompil.)

180

starigi senŝtatan socion en Katalunio nur. Tamen, estas al mi klare, ke nek Italio, nek Germanio, nek Britio, nek eĉ la popolfronta Francio Bluma (1) tolerus tion. Vole nevole ĉiuj partoj de nia planedo pli k pli fariĝas dependaj unu de la aliaj. Taŭga solvo al la nuntempaj problemoj sociaj ne estas trovebla ekster la organizado de mondmastrumado, de mondregno. Kaj nur esperantistoj kapablas prezenti al si tian organizadon, tial ke ili povas ignori la lingvajn limojn, la naciecan instruadon k ĉion similan. Por esti sennaciisto t. e. koncepti sennaciecan organiz-manieron k sennaciecan sociaranĝon, necesas nepre esti unue esperantisto. EI tio mi konkludas, ke la neesperantistaj anarkistoj, kiuj permesas al si malrespekte paroli pri sia respektiva nacio estas tute nekonsekvencaj. Ili fakte estas, kiel mi antaŭ dudek jaroj nur internaciistoj, t. e. nekonsciaj naciistoj. La sinteno de Ia PK de S.A.T. rilate-al la hispania tragedio aŭ frenezaĵo - ŝajnas al mi ĝusta. Nia eksterpartia, ekstertendenca Asocio ne devas favori ĉu la tendencon el Valencio (Popola Fronto) ĉu tiun el Barcelono (Informa Bulteno)..Mi ja havas tre klaran k firman opinion pri la konduto, kiun devus havi esperantistoj, almenaŭ ĉiu ajn sennaciisto, rilate al la hispania milito; sed mi ne konsentus doni konsilon : ĉiu decidu mem pri siaj farotaĵoj... Kompreneble, kiu kredas, ke en Sovetio konstruiĝas socialismo, tiu povas argumenti, ke en Hispanio, oni ankaŭ povas fari la samon. Bedaŭrinde, la Stalina diktatoreco, kiun jam delonge mi nomas ruĝa faŝismo, havas absolute nenion komunan kun socialismo. Se mi tiom ofte k forte insistas pri tio, estas tial ke samigi la nunan sociaranĝon sovetian kun socialismo, tio estas fakte kompromiti k malutili al la vera socialismo. La kapitalistoj, kiuj ĝenerale estas pli bone informitaj pri la reala situacio en Stalinio ol la laboristoj, tute ne timas tian "socialismon ". Tial kapitalistaj landoj

(1) Moka aludo al Leono Blum, la tiama ĉefministro k longdaŭra gvidanto de I' Socialista Partio. (Kompil.)

181

nun rilatas amike kun la kremlaj oligarkoj; tial Litvinov povas en Ĝenevo k alie ludi sian naciece-diplomatian rolon. La liberalisma kapitalismo pli k pli montras signojn de kolapso k Sovetio kun sia nova klaso el teknokratoj k. a. plusvalor- elsuĉantoj fariĝas imitinda modelo por la samspeculoj el kapitalistaj landoj. Tio klarigas bone, kial nun parto el la burĝaj gazetoj raportas favore pri Stalinio... Tre interesis min la opinioj pri la ironia artikolo (1) ; ili estas al mi tre instruaj. Necesas ja scii, kia estas tra la mondo la grado da komprenpovo pri tia verkmaniero. K-do B. el Nederlando skribis, ke li aŭdis legintojn de tiu artikolo diri, ke oni ja devas reveni al la neŭtralismo k gratulis la aŭtoron pro lia artikolo. Unuvorte, ili komprenis ĝuste la malon de tio, kion mi pensas k provis komprenigi. Sed aliaj legintoj tute ĝuste komprenis k la demando estas : kioma estas la proporcio de nekomprenintoj ? Perfekta interkompreniĝo inter ĉiulandaj esperantistoj povos okazi nur kiam ekzistos diversstilaj verkoj klasikaj... Sendube KANDID ne fariĝis tia. Sed estas evidente, ke la nekomprenintaj legintoj de mia artikolo ankaŭ ne komprenus la ironion de Volter.....

(1) Temas pri: Vivu la Neŭtralismo! kiu aperis en la maja (1937) No de " Sennaciulo " kun la subskribo: Arigato Gozaimasu. (Kompil.)

—> Enhavtabelo <—