Kantismo Diismo

34

LETERO KVARA
Al K-do - Pl...,
......., Germanio
Parizo, 1931.

Se post 200 jaroj la pensmaniero de Kant ne estas ankoraŭ tute ĝuste komprenata k se oni devas funde koni la germanan lingvon por ĝin nur kompreneti, mi rezignas iam ajn akiri komprenon pri tiu tiel transcenda, nebule subtila, filozofio. Mi ja kelkfoje legis, ke la germana lingvo estas la lingvo de Ia filozofoj; sed mi ankaŭ aŭdis, ke necesas france traduki la germanajn aŭtorojn por igi ilin kompreneblaj. Mi kredas, ke Heine mem diris tion. Pri tiaj demandoj mi ne havas propran komprenon; sed, ĉiaokaze, se la ĉi supraj asertoj estas pravaj, tio plifortigas mian opinion pri neceso bojkoti la naciajn lingvojn k penadi por esprimi sin per lingvo logika, sentradicia k komprenebla mondskale. Ĉu do vi k viaj sampartianoj ne tro malatentas unu el viaj principoj, nome, ke la homa volo ludas grandan rolon? Raŭŝenplat, vi k. a. povus per obstina volo venki vian lingvan naciemon. Kiam mi renkontas iun malfacilon por traduki francan esprimon, tio ne igas min ŝati la francan lingvon, sed male cerbumadi por esperantigi la france esprimitan penson. Kaj iafoje mi konstatas, ke penso fakte forestas, ke estas kvazaŭ ludvortoj. Mi tenas min ĉe la " klaraj ideoj" de Kartezio (1) k tre skeptikas kontraŭ ĉio nebula. Via daŭra ŝanceliĝo pri "e; sollen"e; k "e; muessen "e; ne estas prava. Se la difino pri devi en la P. V. ne tute kontentigas vin, nu, proponu novan vorton, uzu ĝin en via tradukado k avertu la leganton per iu noto. Se la de vi tiele uzata vorto estas fakte necesa k bone elektita, vi havos imitantojn k la venontaj vortaristoj alprenos ĝin. Sed, verdire, mi kredas, ke vi troigas la malfacilon ; ŝtono devas fali (se ĝi ne estas subtenata en la aero); ĝi tiel nepre obeemas la gravitan leĝon ; sed se iarimede oni tenas la ŝtonon en la aero, ĝi ne falas k do iel " pekas " kontraŭ la leĝo.

(1) France: Descartes - (Kompil.)

Simile, por ke socia vivo estu ebla, la homo devas obei moralajn leĝojn; sed la pasioj, la interesoj iafoje malhelpas k tial la homo pekas kontraŭ la leĝon, kiel la ŝtono arte tenata en la aero. Oni povas kompreni, ke morala leĝo povas esti same obeenda kiel fizika leĝo. Se socio ne povas funkcii k daŭre vivi, sen obeo al iuj moralaj leĝoj, nu, la pekoj kontraŭ tiuj leĝoj rezultigos la pereon de tiu socio, k tio pruvas, ke la moralaj leĝoj estas nepre obeendaj. Simile: se la gravitaj leĝoj ial povus esti malobeataj, la mondo ĥaosiĝus. Sed mi ne kredas, pli ĝuste ne komprenas, kiel povus ekzisti per si mem aprioriaj nocioj. La fizikaj leĝoj, kiujn oni ne povas malobei, estas nur la konsekvenco de iaj rilatoj, de la ekvilibro inter diversaj fortoj. La gravita leĝo estas eĉ relativa k ne samefikas ĉe la ekvatoro kiel ĉe la poluso. ldentigi la naturajn leĝojn kun iu dio aŭ nei la ekziston de Dio ne havas laŭ mi ian intereson. Estas plej ofte disputo pri vortoj, Kio estas diskutebla k diskutinda estas la konkreta (jes) dio (eĉ se ĝi estas nur mito) de la kristanoj. Tia dio ja parolis, suferis, agis, ĉar pri tio atestas la Biblio kiun legas k kredas milionoj da homoj. Mi tamen tute konsentas kun vi, ke tre malaltkvalita estas ĝenerale la kontraŭdia propagando de la t. n. liberpensuloj.

Se vi volas germanigi esperanton, anstataŭ esperantigi la germanan lingvon, estas evidente, ke ni ne povos interkonrsenti pri la signifo de la vorto racio. La difino donita en la P.V. ne estas eble la plej trafa - rimarku, ke mi ne diras la plej ĝusta - sed ĝi estas la oficiala difino, kiun ĉiu esperantisto devas akcepti, se li volas esti komprenata de aliaj esperantistoj. Se oni volus francigi esperanton, mi ankaŭ dirus : racionalizi ; sed raciigi diras tute ĝuste, kion mi komprenas per la franca vorto " rationaliser " : apliki la racion al la agado, farado; igi racia tion, kio estas kutime rezulto de hazardo aŭ de nesufiĉa pripensado. Mi bedaŭrinde ne konas la klarigojn de Nelson pri la

36

"praktika Racio" k sekve ne povas scii, ĉu ili kontentigus min aŭ ne. ( ĉi-okaze mi rediru, ke la esperantistaj ISK-anoj estas tre avaraj, rilate sian Nelsonan trezoron, ĉar ili gardas ĝin por si). Mi ja kredas, ke neniu filozofio povas rezigni pri metafiziko. Sed mi jam delonge konvinkiĝis, ke la diversaj filozofiaj sistemoj estas ĉiuj tre diskuteblaj; neniu ĝis nun povis akiri ĝeneralan konsenton. Iu sistemo pli malpli sukcese sin trudas nur dank'al la talento k kapablo de la elpensinto. Al la homoj, kiuj por trapasi la vivon, nepre bezonas havi precizajn klarigojn pri la mondo k ne povas konsenti kun la ekleziaj klarigoj, mi konsentas, ke filozofia sistemo povas utili al ili. Mi scias proprasperte, ke la dubo estas iafoje peza ŝarĝo; sed kiel ĝin demeti, se la intelekto ne povas kontentiĝi per subtilaj metafizikaĵoj? Almenaŭ mi ne dubas... ke la dubo ne povas kontentigi la amason. Ĝi bezonas kredi, esperi, k ŝatas la asertojn aplombe eldiritajn. La potenco, de la marksismo grandparte konsistas el tio, ke ĝi ludas por la amaso la rolon de religio k la partio la rolon de eklezio. Moskvo, Romo, du grandaj potencoj !... Mi ne kredas, ke politikaj partioj povas eviti, ke iliaj anoj ofte eble ne ĉiam -- agu aliel ol per la instigo de iluzioj. Unu iluzio mortas k estas anstataŭata de aIia. Malnovaj iluzioj baras, bremsas, malhelpas. Tial necesas, ke dubantoj, kritikantoj detruu la malnovajn iluziojn por ebligi la naskiĝon de novaj. Tian laboron faris malgranda nombro da homoj en ĉiuj epokoj. Ĉiam la herezuloj estis utilaj k mi ne vidas, ke ilia rolo baldaŭ ne plu estos necesa. Vi diras, ke " Kant klare (?!!!) montris, ke aprioriaj ekkonoj ekzistas ktp.... ". Povas esti, sed mi dubas, k tio memorigas min pri diro de la fama matematikisto Henriko Puankare en sia verko La Scienco k la Hipotezo, mi kredas: " Ne ekzistas rezonado, kiu povas atingi la fundon de la aferoj. La logiko, nu, ĝi taŭgas por intruistoj ". La sama aŭtoro montris, ke la geometrio estas nur oportuna, ke oni ne povas prave paroli pri geometriaj veroj. Geometrio estas " oportuna " en tiu senco, ke ĝi helpas al ni konstrui pontojn k maŝinojn; sed ekzistas diversaj geometrioj, kies

37

aksiomoj ne tute similas k tamen per apliko de tiuj aksiomoj oni povas mezuri k konstrui. Mi opinias, ke moralaj aksiomoj estas same necesaj por la vivo de socio, kiel la geometriaj por konstrui maŝinojn. Sed tio tute ne signifas, ke ili ekzistas per si mem k ke iuj estas pli " veraj " ol aliuj. Ne pro timo esti kondukata per dedukta rezono al agnosko pri ekzisto de Dio, mi ne konsentas al la Kanta vidpunkto. Mi eĉ povas diri, ke mi emas bedaŭri la neekziston de Dio. Pro iaj cirkonstancoj, pri kiuj estus tro longe rakonti al vi, mi estis antaŭ pli ol 20 jaroj metita kvazaŭ en la manojn de klera k tre lerta jezuita pastro, kiu devis helpi min retrovi la kredon. Post sufiĉe longaj diskutoj li diris al mi : " Nur unu rimedo povas redoni al vi la kredon : ĝi estas difavoro. Dio estas bona; preĝu al li sincere k fervore kiel se vi kredus je ĝia ekzisto. " Paskal jam rekomendis tiun rimedon. Mi certigas al vi, ke ĝin mi aplikis tute serioze dum kelkaj semajnoj. Vane! Mi eĉ povas diri, ke tiu eksperimento definitive faris el mi ateiston. Mi memoris, ke ĉe la komenco de niaj diskutoj la jezuito diris : " Dio ŝuldas al ni la veron, se oni petas ĝin al li sincere k senigite je memintereso. " Tion mi faris k konstatis... neniecon. Kompreneble se Dio ekzistus, nia timo aŭ netimo pri lia ekzisto ŝanĝus nenion en la fakto. Sed, se Dio ekzistas, li ja ŝuldas al ni la veron. Kaj mi spertis, ke li ne pagas sian ŝuldon. Nu, se Kant montris, ke neniam la homo povos konstati la ekziston de Dio, kian do valoron havas lia aserto, ke ĝi ekzlstas ? " Ĉu la " palpanta animo " de J. F. Friz ne estas tio, kion oni nomas la intuicio k kiu estas unu el la ĉefaj kolonoj de la filozofio de la franclingva Bergson? Releginte mian skribaĵon, mi rimarkas, ke ĝi ne sufiĉe klare diras, kion mi pensas. Estas kredeble, ke vi ne tute ĝuste povas kompreni mian starpunkton antaŭ diversaj demandoj. Miskomprenoj estas do eblaj. Mi eĉ emas kredi, ke neniam k per neniu lingvo oni povos transigi tute ekzakte penson de iu cerbo en aliun. Kredeble iam Rabelezo (1) opiniis tion, kiam li ŝerce argumentigas Panurgon per signoj, per mimiko, okaze de publika

38

debato kun iu fama angla teologo. Kaj la sama fama aŭtoro dediĉas kelkajn ĉapitrojn por mokvipi la " ekstraktantojn de kvintesenco ". La logika konsekvenco de tio, estus... silenti. Logiko ankaŭ ne ekzistas... Sed laŭsperte ni scias, ke necesas iom gimnastiki, se oni volas teni vigla sian korpon. La filozofiado ludas simiian rolon, rilate nian intelekton. Ni tenu ĝin vigla por povi kiel eble plej trafe solvi empirie la ĉiutagajn praktikajn problemojn pri kiuj senĉese sin trudas al ni....

—> Enhavtabelo <—