Marksismo - sennaciismo

LETERO DUDEK UNUA
Al la Redakcio de”Nervio”(1) Buenos Aires
Parizo, 13-4-1932

Vi faris al mi tro grandan honoron per la sendo de via demandaro.Ĝia tripunkta, mallonga enhavo estas tiom riĉa, ke indas ĝin ricevi nur homoj kun enciklopedia scio. Tia demandaro malagrable sentigis al mi mian nekompetenton por taŭge k aŭtoritate respondi. Kaj mi vere admiros Ia homojn, kiujn ne timigos viaj demandoj, se ili sukcesos liveri

(1) Al la enketo organizita de la revuo "Nervio " respondis pluraj eminentuloj k famuloj el diversaj landoj. Ĉi tiu letero trovis bonan akcepton k aperis hispanlingve. La sama revuo ankaŭ publikigis tradukon de la verko de Lanti k lvon: " Ĉu Socialismo konstruiĝas en Sovetio? " — (Kornpil.)

100

respondon, kapablan atendi favoran ,prijuĝon de la estonto... Tamen mi ne volas tute rezigni, se vi konsentos, ke mi limigu mian pritrakton per nura konsidero al la Tria punkto de via demandaro, nome: " En la tuto de la sociaj, spiritaj ktp. movadoj kun universalisma tendenco, kiel viaopinie oni povus realigi ponton super la Atlantiko inter la malnova k nova kontinentoj? " Ĉu ne estas tre signifa k pripensiga la konstato, ke malgraŭ la senĉesa inventado k aplikado de rimedoj, kiuj faras nian planedon malgranda k fizike pliproksimigas la popolojn, montriĝas tamen neniu gravega signo pri tio, ke morale, spirite tiuj popoloj proksimiĝas k pretas rezigni siajn naciecajn apartaĵojn? Ni ja vidas, male, la naskiĝon de nacioj kun limoj kanone ŝirmataj k starigon de novaj spiritaj bariloj. Mi kredas ne erari, dirante, ke ĝuste en Suda Ameriko la diversaj ŝtatoj tre sukcesas per laŭcela edukado fari el filoj de italoj, francoj, irlandanoj, turkoj k.a. nacianoj tre bonajn patriotojn -argentinajn, braziliajn, ĉiliajn, peruajn, kolumbiajn k. c. Por ke la problemo estu klare elmetita antaŭ niaj okuloj, ni nun rigardu al Eŭropo. Kion ni vidas ? Jen estas ridinde malgrandaj ŝtatoj, kies anoj estas ĉiam pretaj morti k mortigi por gardi ties suverenecon; ĉiam pretaj ĉion oferi por defendi sian naciecon. Ili scias, ke la venonta milito per gasoj, venenoj k. a. multspecaj mortigiloj pereigos milionope infanojn, virinojn k senkulpajn homojn, sed malgraŭ tio, por ordinaraj franco, anglo, germano aŭ italo estas eĉ nepenseble, ke ilia nacieco povus formalaperi. Tiuj naciistoj prefere konsentus perei, plej abomene mortaĉi ol prezenti al si staton en kiu Anglio, Francio, Germanio, Italio, Polio k ceteraj nacioj havus nur geografian signifon, ne plu ĝuus sendependecon, ne plu reprezentus apartan kulturon kun aparta lingvo. Katoliko preferus ankaŭ morti ol ĉesi esti katoliko.

La naciisma religio tiom profunde infektis la spiritojn, ke eĉ revoluciaj partioj kultas al ĝi, instruas ĝin. Ni vidas, ekzemple, ke la franca kompartio k ĝia filio C.G.T.U. (france: Confederation Generale du Travail Unitaire ". Ĝene-

101

rale Unuecema Konfederacio de l'Laboristaro) agitas por la nacia sendependeco de... Korsiko ! — la malgranda insulo el la mediteraneo. Kaj estas bone konate, ke la politiko de Stalin celas krei aŭ revivigi naciajn lingvojn k kulturojn en Sovetio. Tiuj estas la faktoj, la donitaĵoj de l'problemo. Tial, kiam oni malvarme pripensas ilin, via demando pri starigo de ponto inter Eŭropo k Ameriko aspektas kvazaŭ ironiaĵo. Kiel Eŭropo povus havi ian ajn emon al unuiĝo kun malproksima kontinento, kiam ĝi ne kapablas mem unuiĝi, sed male senĉese plialtigas, plifortigas la murojn inter la disigitaj popoloj ?

Mi tamen ne neas la ekziston de "universalismaj" tendencoj; sed ili estas vere tre malfortaj. La demando sekve estas: kiel oni povus konsiderinde plifortigi ilin? Kia estas la plej laŭcelaj k efikaj rimedoj por atingi, ke la " universalismo " (mi uzas vian terminon) enplantiĝu sur nia suferplena planedo, k disrompu la naciajn barojn? Mi limigos min per la mencio de nur unu el tiuj rimedoj. Estas sendube banalaĵo diri, ke la homo estas Socia estaĵo. Sed socio supozigas rimedon por interkompreniĝo. Kiel do oni povas paroli pri universalismo, tiom longe, kiom la homoj restas apartigitaj per lingvaj baroj k en sia grandega plimulto staras unuj kontraŭ aliaj kiel besto antaŭ homo? Fakuloj asertas, ke origine la lingvo estis plivere faktoro ol socia produkto. Kiuj celas plifortigi la universalismajn tendencojn, tiuj devus do unue klopodi por ke la lingvo ludu inter la popoloj faktoran rolon kiel ĉe la origino inter la individuoj, kiam simpla krio jam estis ago. Konsekvenca universalisto devas do nepre meti ĉe la bazo de sia konstruo, ĉe la deirpunkto de sia agado la lingvan unuecon. Se tion li ne faras, li agas nur diletante, amatore, ne celkonforme, kvazaŭ pro la nura plezuro agadi. Se oni konsentas kun miaj premisoj, tuj alia demando stariĝas: Kiun lingvon oni elektu por esti la komuna, la universala interkomprenilo? Ĉu la anglan, la hispanan, la fran-

102

can, la rusan, la ĉinan? Mi ne volas insisti por montri, ke tiele starigante la demandon oni tuj trafas en senelirejon. Espereble ĉiuj universalistoj facile konsentos, ke la karakterizaĵo de nia epoko estas la ĉiuflanka raciigado. Tiu raciiga tendenco estas nehaltigebla. Kial do ĝi ne invadus ankaŭ la lingvan kampon? Fakte tiel jam okazis. Estas interese noti, ke en 1629 Kartezio (Descartes) starigis larĝtrajte la principojn, laŭ kiuj 258 jarojn poste Zamenhof liveras al la mondo raciigitan lingvon, tiel perfektan k vivkapablan, ke neniu el la postnaskitaj surogatoj sukcesis konkurence vivi k enpenetri la praktikon. Esperanto (tiel oni nomas tiun lingvon) estas la kvintesenco el la hindo-eŭropaj lingvoj k ĝia grado da raciigado atingis la maksimumon. Estus ekster la temo, se mi montrus al vi la mirindan logikan strukturon de tiu lingvo, kiu estas almenaŭ 20-foje pli facile lernebla ol kiu ajn nacia lingvo. Mi nur aldonu, ke ĝia esprimkapablo estas nesuperebla k ĝia riĉo senlima. La ilo necesa por ke disvolviĝu normale la universalismaj tendencoj pri kiuj vi parolis ĉe la tria punkto de via demandaro jam ekzistas, funkcias eĉ pli k pli disvastiĝas en la tuta mondo k sur ĉiuj kampoj de l'homa aktiveco. Centoj da gazetoj estas redaktataj en esperanto, pluraj miloj da libroj, ĉu traduke, ĉu originale jam aperis en tiu lingvo. Esperanto fakte fariĝis vivanta lingvo de vivanta popolo, kies anoj estas disŝutitaj en ĉiuj partoj de nia planedo. Mi do ne teoriumas, kiam mi parolas pri la ekzisto de la lingva unuecigilo necesa por ke la universalismo havu konkretan subtenilon k povu logike celi al praktika efektiviĝo.

Por disbati k venki la naciismon, kiu, malgraŭ la senĉese plivastiĝantaj trafikiloj, reprezentas nuntempe la plej potencan ideo-forton, la plej danĝeran, sangan k pereigan religion, ne ekzistas, miaopinie, pli taŭga rimedo ol la alpreno k praktiko de universala lingvo. Ĉiuj konsekvencaj universalistoj havas do la devon eklerni esperanton k fariĝi ĝiaj fervoraj praktikantoj. Ne nur la lingvo jam ekzistas, sed ankaŭ la organizoj, kiuj ebligas ĝian praktikan utiligadon. Mi citos nur unu, kies celo

103

kredeble trovos simpation ĉe la universalistoj: Sennacieca Asocio Tutmonda, kiu en sia organizformo ignoras la naciojn k kies lingvo dum la kongresoj k por ĉiuj eldonaĵoj estas sole esperanto. Por kunigi la popolojn, por meti unuigan ponton inter Eŭropo k Ameriko la plej urĝa tasko k principe la plej facile plenumebla estas forigi la lingvajn barojn; estas laboradi al la kreado de tutmonda kulturo.

Aliparte la universalistoj nepre devas konsenti al tio, ke la tero apartenas al ĉiuj teranoj. Sekve, estas tute nenormala stato, ke en Argentinio, ekzemple, troviĝas nur 11.000.000 da loĝantoj sur 2.800.000 kv. km., dum en Francio troviĝas 42.000.000 sur 550.986 kv. km. Se oni volas agadi en la direkto al kiu puŝas nin la historia procezo, oni devas havi kiel celon la starigon de universala administra aparato, kies tasko estu racie organizadi la produktadon k juste distribuadi la produktaĵojn. Tia stato supozigas universalan komunan lingvon. Tiu lingvo ekzistas k la universalistoj, kiuj ne jam utiligas ĝin, nekonscie perfidas sian idealon.

Malgrandaj kaŭzoj povas iafoje havi grandajn efikojn k la sperto multfoje montris, ke la plej modestaj taskoj zorge k fervore plenumataj donas sencon al la vivo. La esperantistoj grupiĝintaj en Sennacieca Asocio Tutmonda forte-konscias, ke, per sia praktikado de esperanto laŭ tutmonda skalo, ili pozitive laboras al la konstruado de la ponto, per kiu vi projektas kunigi Eŭropon k Amerikon.

—> Enhavtabelo <—