Se Marks vidus la aplikon de sia teorio

111

LETERO DUDEK TRIA
Al V. Ŝt., Germanio
Parizo, -19-2-1934.

Mi ĝojas ekscii, ke vi bonfartas k ke la situacio en via lando pli k pli boniĝas, dank' al la genia viro, kiu finfine metis ordon en la homaj interrilatoj. Tia viro nun mankas en Francio, bedaŭrinde ( 1). Neniam mi dubis, ke vi tutklare ekvidos la trompon k iluzion, kiu kuŝas en la agitado de la marksistaj partioj...
Tiurilate eble interesos vin, ekscii, ke iu s-ro M. Ivon, kiu estis dum pluraj jaroj ano de nia U.E.A., k kiu, logite de l’ Moskva blufo, iris en Sovetion en la jaro 1923, revenis Francion antaŭ ses semajnoj. Li do restis en la tiea " paradizo " dum pli ol 10 jaroj. Tie li eĉ edziĝis k nun havas sesjaran knabon. Li flue parolas la rusan lingvon k vojaĝis al ĉiuj partoj de Sovetio. Li estis dum du-tri jaroj direktoro de fabriko en Ĥabarov (Siberio), kvankam, origine, li estis nur simpla meblisto. Kiam li forlasis la kapitalisman Francion, li estis ano de la bolŝevista partio, kompreneble ! k foriris kun granda entuziasmo por la lando, kie oni konstruas socialismon ". Unuvorte, tiu persono perfekte konas la historion de la rusa revolucio k detale la tiean nunan sltuacion. Nu, mi povis longe interparoli kun li k aŭdi per propraj oreloj konfirmon pri tio, kion mi jam konis per korespondantoj el Stalinio. Notu bone en la memoron ke tie la marksismo estas oficiale k devige instruata en ĉiuj lernejoj. Tamen la situacio de la tuta loĝantaro, precipe tiu de la kamplaboristoj, estas terurega: preskaŭ ĉiuj homoj malsatas. M. I. mem, kiu tamen estis iom privilegiita, ricevis nur 1, kg. da viando monate k devis veturi 12 km. por ricevi ĝin k post longa enviciĝa starado. Kaj eksciu, ke mankas papero por envolvi la viandon; la ricevonto devas mem kunporti paperon, se li ne volas

(1) La legantoj bv. rimarki, ke Lanti parolas ironie k laŭ nacieco, kiu trompas eventuale cenzuriston. — (Kompil.)

112

teni la sangmakulitan pecon en la manoj mem. Papero estas preskaŭ luksa objekto. Mi mencias tiun fakton, sed pri similaj oni povas rakonti dum horoj. Kaj la plej terura afero por M. I. estis, ke necesas granda kuraĝo por nur silenti k ne ĉiuokaze krii: vivu Stalin ! Unuvorte, laŭ la opinio de tiu persono la Sovetia reĝimo estas la plej abomeninda, kiun oni povas prezenti al si. Sed la tiea nova generacio, kiu konas nenion pri la vivkondiĉoj ekster Sovetio, kompreneble kredas facile la mensogojn, kiuj plenigas la paĝojn de la Stalinaj gazetoj k sekve la gejunuloj facile adaptiĝas al la reĝimo. Plie, tiu generacio pli k pli fariĝas ŝovinista, opiniante, ke la lando, kiu faris " la plej grandan revolucion el ĉiuj tempoj k lokoj " staras ĉe la pinto de la progreso !!... Tiel estas ! Tiel iras la mondo !... Se la judo K. M. (1) povus vidi la belan aplikadon de sia doktrino, li eble pentus k ekkonscius, ke la ekonomiaj faktoroj ne estas ĉio en la vivo de la socioj. Pli k pli mi konvinkiĝas, ke por konstrui humanan socion, oni ne devas malatenti la moralajn pricipojn. La homo ne vivas nur per pano ; ĝi havas cerbon k koron. Normale funkcianta socio devas atenti juston k rajton, kiel pont- aŭ maŝinkonstruantoj devas atenti geometrion. Mi gratulas al vi, ke vi neniam lasis vin tute delogi per la abomeninda marksisma agitado k ĉiam restis idealista homo, kiel nia majstro Zamenhof... Eble interesos vin ekscii, ke Lanti (2) pli k pii ekkonscias, ke la homaro iras al pereo, se ĝi ne ŝanĝas sian direkton. Li Ĵus fintradukis verkon, kiu kontraŭbatalas la marksismon. Liadire, la verko verŝajne aperos posr du-tri monatoj. Dankante al vi pro la informo pri s-ro Doilo..., al kiu vi okaze transdonu mian koran saluton, k dezIrante al vi ĉion bonan, mi salutas vin...

(1) Karlo Marks. _ (Kompil.).
(2) En sia korespondado kun faŝistaj landoj Lanti ne uzis siajn nomon k adreson, aliaj malpli konataj personoj konsentis peradi la leterojn k pruntedoni sian nomon. La verko aludita estas: Skizo pri Filozofio de la Homa Digno.- (Kompil.)

—> Enhavtabelo <—