Mensoganto senmaskigita

LETERO DUDEK SEPA.
Al K-do Laval, Parizo.
Parlzo, 5-1-1936. .

Mi ĵus havis la viziton de IVON, bonŝance li konservis ankoraŭ la n-ron de " Izvjestja " (2), en kiu aperis la koncerna informo. Ii lasis al mi la eltranĉaĵon kun la traduko k li tenos la tutan gazeton je la dispono de ĉiu ajn, kiu volus kontroli. Cetere tiu informo estas represita (en la rubriko Gazetara revuo) laŭ la gazeto " Industrialization " (organo de la pezindustrio, mi kredas) de la 8-5-1935... Vi mem " flaris ", ke tiu via korespondanto, " poranima inĝeniero ", mensogas, sed eble vi ne scias, ke en la koncernaj institutoj, lernejoj, oni preparas tute cinike la arton mensogi, blufi k trompi. Mi supozas, ke vi konsentos konigi al mi la nomon de la mensogulo, k plie ke mi publikigu parton de la komunikita letero en " H-ulo ", en raporteto pri la afero. Iaŭ Ivon,

(1) La Patrie Humaine. (Kompil.).
(2) Bonvolu noti, ke neniu sovetiano kuraĝus skribi al mi senpere, la leteroj, kiujn mi ricevas el Stalinio iafoje venas trans Svedion, Svision aŭ Nederlandon. Mi kutime komunikas ilin al Ivon por havi lian opinion k por ke li kontrolu la informojn. Li ja ricevas ĉiutage " La Pravda " k la " Izvjestja "...

119

la tuta letero el Minsk estas cinike verkita kun la intenco trompi k blufi. Kara K-do, mi esperas, ke vi volos propraokule konvinkiĝi k ke vi faros, kion ordonas la konscienco por senmaskigi la mensogulon. Mi ne volas konfidi al la poŝto la eltranĉaĵon pro timo pri eventuala perdo. Eble vi havos la okazon viziti min...

—> Enhavtabelo <—

Organizita trompado

117

LETERO DUDEK SESA.
Al K-do Laval, Parizo.
Parizo, 22-12-1935. .
Mi resendas al vi la leterojn, kiujn vi bonvolis komuniki. Se mi jam delonge ne estus firme konvinkita, ke la PEK-afero (1) estas aranĝita por faciligi la taskon de l' cenzuro k meti esperanton ekskluzive en la servon de la Stalina politiko, tiuj leteroj preskaŭ sufiĉus por malfermi miajn okulojn... .
Kiel vi povas konstati, la unua komunikita letero surhavas neniun subskribon. La dua estas manskribita J. RU, sed tre verŝajne ne estas la tuta nomo k eble eĉ estas ia fantazia nomo. Por mi estas klare, ke tiu " PEK-perantino " simple plenumas sian taskon kiel faras kutime pli malpli fervora oficisto. Eble ŝi ja traserĉis en " Isvjestja ", sed sen entuziasmo, sen ia vera deziro eltrovi la koncernan sciigon. Sekve mi opinias, ke ne estus trafe kulpigi nur unu personon, kiu fakte mem ne respondecas persone pri la fia tasko, kiun ŝi plenumas. Estas la tuta sistemo kiu estas kondamninda. Mi do decidas publikigi noton pri la afero en la 5-a n-ro de " Herezulo " kun la necesaj k kongruaj komentoj. Ĉar mi havas la okazon skribi denove al vi, mi do demandu: ĉu ne ŝajnas al vi stranga la insista atentigo, ke en Minsk oni volas ricevi nur komunistajn, ortodoksajn gazetojn ? ! Se vi ankoraŭ ne akiris firman opinion pri la vera situacio en Sovetio, nu, vi povas ja provi ekscii ion per la PEK-artifikaĵo; miaopinie vi perdos vian tempon, k afrankmonon. Sed tio estas via propra afero. En " Absolutismo " mi jam diris, kiel oni devas procedi por akiri neoficialajn informojn el Sovetio. Sed tiu procedo postulas multe da klopodoj, da pacienco k da prizorgemo. Nu, ĉu almenaŭ vi ne jam opinias, ke la intereso de la esperanta movado entute postulas, ke ĝi ne estu metata serve

(1) Proleta Esperanto Korespondado. - (Kompil.).

118

al la blufo k mensogo. Post kelkaj jaroj pluraj el tiuj, kiuj nun insultas min estos komprenintaj, ke mi fakte estis prava. Almenaŭ mi povas obei nur mian konsciencon.. .
P. S. Jes, mi legis la artikolon de Ŝazof en La " P. H. "(1). Mi havas la impreson, ke li bridis sian emon diri pli ol li fakte diras. Sed kio ĉagrenas min, tio estas la penso, ke homoj entuziasme kIopodas por forĝi al si ĉenojn. Neniam pli granda minaco al la libero ekzistis en la mondo ol nun.

—> Enhavtabelo <—