Mensoganto senmaskigita

LETERO DUDEK SEPA.
Al K-do Laval, Parizo.
Parlzo, 5-1-1936. .
Mi ĵus havis la viziton de IVON, bonŝance li konservis ankoraŭ la n-ron de " Izvjestja " (2), en kiu aperis la koncerna informo. Ii lasis al mi la eltranĉaĵon kun la traduko k li tenos la tutan gazeton je la dispono de ĉiu ajn, kiu volus kontroli. Cetere tiu informo estas represita (en la rubriko Gazetara revuo) laŭ la gazeto " Industrialization " (organo de la pezindustrio, mi kredas) de la 8-5-1935... Vi mem " flaris ", ke tiu via korespondanto, " poranima inĝeniero ", mensogas, sed eble vi ne scias, ke en la koncernaj institutoj, lernejoj, oni preparas tute cinike la arton mensogi, blufi k trompi. Mi supozas, ke vi konsentos konigi al mi la nomon de la mensogulo, k plie ke mi publikigu parton de la komunikita letero en " H-ulo ", en raporteto pri la afero. Iaŭ Ivon,

(1) La Patrie Humaine >>. (Kompil.).
(2) Bonvolu noti, ke neniu sovetiano kuraĝus skribi al mi senpere, la leteroj, kiujn mi ricevas el Stalinio iafoje venas trans Svedion, Svision aŭ Nederlandon. Mi kutime komunikas ilin al Ivon por havi lian opinion k por ke li kontrolu la informojn. Li ja ricevas ĉiutage " La Pravda " k la " Izvjestja "...

119

la tuta letero el Minsk estas cinike verkita kun la intenco trompi k blufi. Kara K-do, mi esperas, ke vi volos propraokule konvinkiĝi k ke vi faros, kion ordonas la konscienco por senmaskigi la mensogulon. Mi ne volas konfidi al la poŝto la eltranĉaĵon pro timo pri eventuala perdo. Eble vi havos la okazon viziti min...

—> Enhavtabelo <—