Okuloj malfermiĝis

LETERO DUDEK OKA
Al K-do Laval, Parizo
Parizo, 2-2-1936.

Via letero ĝojigis min ĉe la konstato, ke fine viaj okuloj tute malfermiĝis pri la " PEK " afero. Mi ne pretendas-esti pli saĝa,pli klarvida ol aliuj, sed mi havis pli da okazoj observi, aŭdi, konstati ol multaj bonfidaj K-doj. Jam en la jaro 1928 mi aŭdis el la buŝo de Dre... mem ĉe nia Kongreso en Gotenburgo, vortojn k ludojn, kiuj igis min pripensi k observi Kaj finfine, antaŭ 3 jaroj mi plene konvinkiĝis, ke PEK en Sovetio nur ludas rolon de helpado al G.P.U. Pripensu, ke okazis, ke ekstersovetiaj K-doj kaŭzis la enkarcerigon al siaj sovetiaj korespondantoj per tio, ke, ricevinte leterojn, kiuj diris la veron, tiuj K-doj opiniis ke nur " kontraŭrevoluciuloj " povas skribi tiajn leterojn. Ili komunikis al C.K. de S.E.U. tiujn skribaĵojn k neniam plu oni aŭdis de aŭ pri tiuj kompatindaj korespondantoj Sovetiaj. Kredu, ke mi preferas ricevi insultojn k esti bojkotata ol akcepti respondecon en tia hontinda entrepreno per mia silento. Pardonu, Kara K-do, sed iafoje mia koro krevas...

—> Enhavtabelo <—