Preĝejoj bruligitaj

120

LETERO DUDEK NAŭA
Al K-do L.B., Parizo
Madrido, 3-7-1936.

Vi demandas, ĉu mi retrovis animekvilibron. Kara Amiko, ne! Mi eĉ ne esperas ĝin-retrovi. Verdire, neniam en mia vivo mi ĝuis tian ekvilibron; neniam mi sentis animtrankvilon k ĉiam sopiris al tio, kion mi ne posedas, al tio, kion mi ne konas; unuvorte mi ĉiam estis malsaĝa.

Kiam mi havis la gvidrespondecon pri SAT, tiam la laboro, la zorgoj, la bataloj forgesigis, aŭ almenaŭ bremsis mian animkirliĝon. Kvankam mia tiama laboro havigis al mi , insultojn, kalumniojn ktp., tamen tiu tempo kredeble estis la plej bona el mia vivo. SAT estas nia komuna ido k por ĝi mi portas en la koro patrecan senton. Vi k la aliaj K-doj estu certaj, ke mi ĉiam ĝojos k kontentos, kiam SAT prosperos k ĉagreniĝos ĉe ekscio de malprospero. Vi funde konvinkiĝu pri tio k konvinku la aliajn K-dojn pri neceso havi en la vivo indan taskon, al kiu oni donacu ĉion plej bonan, kion oni portas en si......

Sed eble vi preferus iom ekscii pri mia aventurema vagado. Nun ne eblas rakonti al vi detale pri tio. Eksciu tamen, ke en Barcelono estas tre lertaj poŝoŝtelistoj. Unu ŝtelis la fontoplumon, kiun mi tenis en la ekstera poŝo de mia jako. Poste mi rimarkis, ke neniu portas videble fontoplumojn. Kaj K-do R. rakontis al mi, ke antaŭ du monatoj Lia biciklo, staranta ĉe trotuaro, estis tuj forŝtelita, dum li turnis la dorson por eniri butikon. Kia kontrasto kun tio, kion mi vidis en Skandinavio, kie biicikloj staras ekstere k ne observite dum horoj, eĉ dum tuta tago !... Kiel vi povis Iegi en francaj ĵurnaloj, en Hispanio multaj

121

preĝejoj estas bruligitaj. EI tiaj mi vidis sole unu ĝis nun en Madrido k ĝi estas nur parte detruita. Tia vidaĵo kaŭzis ĉe mi amarajn pensojn. Mi estas konvinkita, ke la menso de ties bruligintoj ne estas liberigita je dogmaj superstiĉoj. Kaj la rezulto de tia detruado verŝajne estos, ke la religiuloj k reakciuloj emos revenĝi al la t. n. revoluciuloj. Nur kiam homo kapablas rilati al preĝejo kun la sama sento, laŭ kiu li rilatas al megalitoj aŭ al la Egiptiaj piramidoj, nur tiam li povas pretendi esti tute liberigita je religiaj superstiĉoj. .

Estas okulfrape, ke la lando bolas febre: ĉie oni renkontas armitajn virojn k eĉ en la trajnoj deĵoras ĝendarmoj kun pafiloj. Eble Hispanio baldaŭ mirigos la mondon per siaj... frenezaĵoj. Mi ja ne kredas, ke eblas ĉi tie plibone ol en Sovetio starigi socialisman reĝimon. Cetere la kapitalistaj landoj ne tolerus tion. Sendube vi pensos, ke mi estas tre pesimista. Eble, eble... Mi deziras, ke la optimistoj estu pravaj... Mi ne laciĝos ripeti, ke la laboristaro ne povas emancipiĝi laŭ nacia- skalo; ke la homaro neniam akiros pacon, tiom longe, kiom la granda plimulto da individuoj restos naciemaj k absolutemaj.

 

—> Enhavtabelo <—