LETERO DUDEK KVINA .
Al K-do Lavel, Parizo (1).
Parizo, 2-12-1935. .
Koran dankon pro la komuniko de la letero el Minsk. Ĝin mi transkomunikas al IVON (2) k ni atendu lian respondon. Mi gratulas al vi pro tio, ke vi ne volas " kredi " min. Vi devas ja proprarimede, proprasperte akiri ne kredon, sed konvinkon. Mi nur petas, ke vi ne dubu, ke neniu pli ol mi deziras, ke oni montru al mi mian eraron, se fakte mi eraras.
(1) La kvar sinsekvaj leteroj havas specialan intereron en tio, ke ili montras la manieron, Iaŭ kiu Lanti akiris propran opinion pri Sovetiaj aferoj k ankaŭ la tre notindan fakton, ke li ne deziras, ke oni kredu liajn dirojn. Sed ke oni kontrolu k esploru mem por eltrovi la veron. Estas plie rimarkinda fakto, ke li preferis rezigni bone pagitan kunlaboradon al Sovetia ĵurnalo ol blufi k trompi ties legantojn. —(Kompil.).
(2) IVON estas amiko de Lanti, kiu vivis dum pli ol 10 jaroj en Sovetio k revenis en Francion en 1935; li konas la rusan lingvon k lia atesto pri sovetiaj aferoj estas tre valora.
116
Nenian intereson mi ja havas por kontraŭbatali la Stalinan regadon. Male ! Mi klarigu: en la jaroj 1924-25 mi estis korespondanto por Siberia ĉiutaga gazeto. Mi verkis en esperanto k unu el la redaktoroj tradukis. Por ĉiu artikolo mi ricevis 6 dolarojn k oni kontante pagis al mi ĉe Pariza banko. Post eble 6-7 monata kunlaborado, la Redakcio sciigis al mi, ke miaj artikoloj ne multe plaĉas al la legantoj; ne pro tio, ke ili ne estas interesaj, sed tial ke ŝajne mi ne opinias, ke Ia franca kapitalismo staras ĉe la rando de bankroto, ankaŭ pro tio, ke mi ne raportis sufiĉe optimisme pri la " progresoj " de l' kompartio. Unuvorte, mi povus multe pli facile gajni miajn 6 dolarojn, simple kompilante el "La Humanite" (1). Sed mi verkis originale k diris laŭ mia opinio. Mi do ĉesigis mian kunlaboradon. Intertempe, miaj duboj pri la regado en Sovetio pli k pli fortiĝis. Kiel pruvon vi bonvolu legi la kopion de letero, kiun mi komunikas al vi. Kaj ĉiokaze vi certe rimarkos, ke Barbus (2) ne deziris koni la veron pri Sovetio, ĉar en sia respondo li tute ignoras mian proponon. De tiu tempo mi ekdubis pri la sincero de Barbus. Pri lia juĝkapablo, mi sciis pro lia volontuliĝo en la armeon dum 1914!... .
Ekzistas diferenco inter la bruna (Hitlera) faŝismo k la nigra (Musolinia). Ambaŭ diferencas ankaŭ rilate al la ruĝa (Stalina). Sed ili ĉiuj havas komunajn trajtojn. Kaj diru al mi: en kiu lando laloristo bezonas pasporton por iri de urbo al urbo ? En kiu lando lokomotivkondukisto estas mortpafata pro akcidento! Nur tiuj du neneigeblaj faktoj sufiĉas por ke oni povu konkludi, ke la sorto de simpla laboristo estas pli bona en Germanio k en Italio ol en Sovetio. Se la laboristaro ne kapablus organizi la produktadon per liberaj sindikatoj k la distribuadon per liberaj kooperativoj, tio pruvus, ke ĝi ne estas matura por emancipiĝo k ĝi fariĝos sklavaro, servutularo de ŝtat-kapitalismo. Ĉu tion ni volas ?
(1) " La Homaro ": ĉiutaga ĵurnalo de la franca Kompartio. — (Kompil.).
(2) Henri Barbusse, la fama franca verkisto, kiu estis la honora prezidanto de la unua SAT,Kongreso.
> Enhavtabelo <