Marksismo - sennaciismo

104

LETERO DUDEK DUA
Al K-do J. Ŝt..., Plzen, Ĉeĥoslovakio
Parizo, 14-11-1934.

Al la demando, kiun vi faras pri iu frazo el "La Laborista Esperantismo" mi respondas jene: se oni akceptas la vidpunkton, ke la homo apartenas al la animala regno k ke ĝia animo ne estas donita al ĝi de dio, oni devas elpensi alian klarigon pri la fakto, ke la homo fariĝis la reĝo super la aliaj animaloj, malgraŭ tio, ke ĝi estas malpli forta ol multaj aliaj. Mi ne trovas alian pli malpli akcepteblan hipotezon ol ĉi tiun, nome, ke la homa cerbo posedas (kial? neniu scias) ian specialan kapablon, kiu forestas ĉe la aliaj animaloj, la kapablon abstrakti, formi abstraktajn konceptojn, elpensi hipotezojn, starigi teoriojn, sistemajn k sekve inventi ilojn, maŝinojn ktp. Tiun kapablon mi nomis vivilo por la homo, tial ke sen ĝi verŝajne ne ekzistus la homo sapiens (homo saĝa). Sen tiu kapablo la homoj malvenkus en la batalo kontraŭ aliajn animalojn k sekve malaperus, kiel malaperis aliaj specoj. La scienco, kiu estas la rezulto de kolektiva pensado, fariĝis por la homaj socioj ia vivilo, kiel la elpensemo estis por la primitiva homo ilo por venki en la batalo por la vivo. Se oni konsentas kun tiu hipotezo — k mi kredas, ke Marks mem konsentus —ŝajnas al mi tute nelogika la eldiro de Engels, ke "La determinantaj kaŭzoj de tiu aŭ alia metamorfozo aŭ revolucio ne devas esti serĉataj en la kapoj de la homoj..., sed en la metamorfozoj de la produktado k interŝanĝado." La produktilojn k interŝanĝilojn inventis la homoj k sekve en ilia kapo troviĝas la kaŭzo de la aliiĝoj en la sociaj kondiĉoj. Sed, evidente pro la fakto, ke la homoj kreis aliajn vivkondiĉojn, ili siavice devas adaptiĝi-alme

105

naŭ provizore - al tiuj novaj kondiĉoj. Por ke vi pli bone komprenu mian penson mi citu ekzemplon: la homo inventis la biciklon, sed kiam li uzas ĝin, li devas obei al la ekvilibraj leĝoj postulataj de tiu veturigilo, por eviti rompi al si la kolon. (Pri tio bv. kp. pg. 75 de " Naciismo "). Se V... asertas, " ke la mano estas la kaŭzo de l' pensado ", nu, tio signas, ke li tre kredeme akceptas iun ajn hipotezon. Oni ja ne devas forgesi, ke sur tia kampo ekzistas nur hipotezoj k neniuj certaĵoj. Pri hipotezoj pli malpli ĝenerale akceptitaj nuntempe eble ridos la scienculoj de venontaj generacioj. Almenaŭ mi volas tuj rimarkigi al vi, ke la termitoj ne havas manojn k tamen estas neeble diri, ke ili ne havas pensojn. Ili scipovas konstrui loĝejojn, urbojn, citadelojn, kiuj estas detrueblaj nur per eksplodaĵo. Termitoj estas arkitektoj, kemiistoj, bredistoj, soldatoj ktp.; iliaj societoj superas la niajn laŭ kelkaj rilatoj. Iuj scienculoj eĉ eldiris la penson, ke eble la estonto apartenas al la insekto, ne al la homo. Se vi povas havigi al vi librojn en kiuj estas priskribita la vivo de formikoj k precipe de termitoj, mi forte konsilas al vi tralegi ilin. Ni do estu modestaj k ne havu la pretendon tutposedi la veron, kiam temas pri doktrinoj, teorioj aŭ sistemoj. Se la historia materialismo estus science demonstrita, se ĝi liverus solvon kontentigan por ĉiuj sociaj problemoj, la kompetentaj fakuloj ne disputus inter si. Sed la fakto, ke ekzistas eĉ diversaj marksistaj skoloj, estas la plej bona pruvo, ke la marksismo ne estas scienco, sed ideologio, kiu ial havis la bonŝancon larĝe disvastiĝi. La genio de Marks estas unu el la kialoj de tiu disvastiĝo, kvankam en lia verkaro troviĝas eraroj, neklaraĵoj, mankoj k kontraŭecoj. Mi havas la konvinkon, ke se Marks vivus nuntempe, li hontus pri disĉiploj el la speco de V... k. a. papagoj... Pro la fakto, ke en la marksa verkaro troviĝas kontraŭecoj, estas facile elĉerpi frazojn por apogi plej diversajn vidpunktojn. Lastatempe mi legis el la plumo de tre kompetenta marksisto (mi volas diri de homo, kiu funde konas la

106

verkaron de Marks) jenan konfeson, kiu ŝajnas al mi tre karakteriza: La marksismo povas resti si mem nur kun la kondiĉo de konstanta analizo super la realaĵo, kiu evoluas k devigas ĝin (la marksismon) evolui siavice. Marksisto povas esti " ortodaksa ", nur kondiĉe, ke li senĉese repridiskutas la ŝajne akiritajn verojn, eĉ la parolojn de la majstro. " Ekzemple, la nacieca demando stariĝas aliel hodiaŭ ol en la mezo de la lasta jarcento. Estus absurde ripeti aŭtomate en 1933 la naciecajn agitvortojn, eldiritajn de Marks k Engels en 1848, 1866 aŭ 1870-71. (Lucien Laurat, " La Critique Sociale ", aprile, 1933). Vi certe konsentos kun mi, ke laŭ tia kompreno pri la doktrino oni povas facile pravigi la sennaciismon, starante ĉe marksisma vidpunkto !... Cetere, bonvolu ne forgesi ke neniam naskiĝis ĉe mi la intenco kontraŭstari al la anoj de nia Frakcio (1), kiuj volas nepre akordigi la sennaciismon kun la marksismo. Ankaŭ estas notinde, ke mi mem akceptas la marksismon laŭ la proporcio de 60-70 %. Estas tamen tute vere, ke neniam, eĉ kiam mi estis kompartiano, la marksismo tute kontentigis min. Ĉiam mi havis la opinion, ke en la historia materialismo la ideologiaj, moralaj, pisikologiaj faktoroj ne estas sufiĉe alte traktataj. En ordinara tempo ili povas ja ludi nur tre malgrandan rolon k esti tamen-decidaj en eksterordinaraj cirkonstancoj. La vivo mem de Marks iel kontraŭdiras lian propran teorion. Aŭ li ĉiam havis la iluzlon, ke tre baldaŭ la proleta revolucio triumfos (tiaokaze lia Juĝkapablo estis tre mankhava) k sekve li havis intereson aliĝi al la laborista movado; aŭ li aliĝis simple pro tio, ke kuŝis en lia koro k animo la sento pri justo, la deziro al io nobla k ideala. Mi emas pensi, ke la ĉefa instigilo de lia agado k sinteno estis la motivo eldirata en la lasta parto de la dilemo. Sed tia lia aliĝo al proleta movado estas malfacile klarigebla, krom per sofismoj, laŭ la pura ekonomiismo.

(I) Sennaciista Frakcio. _ (Kompil.)

107

Sed, mi rediras, al marksismo komprenata laŭ la maniero de Lora (Laurat, aliel Revo), mi povas konsenti. Mi kontraŭdiras nur al tiuj, kiuj faras el la doktrino dogmon. Oni scias laŭsperte, ke tio kondukas al situacio simila al la mezepoka inivizicio. En Sovetio la nova dogmo estas oficiale k devige instruata en ĉiuj lernejoj k la herezuloj estas persekutataj, malliberigataj k eĉ kaŝe mortpafataj de G.P.U. anoj en iu kelo. La spiritostao de V...oj kondukas al tia situacio, neeviteble. Pro tio mi opinias necese moki aŭ vipi la fanatikulojn. En la komprenmaniero de Lora pri marksismo kuŝas tamen ankaŭ danĝero. Se necesas senĉese apliki la marksisman dialektikon por difini ĝuste la politikon k taktikon de partio aŭ de organizo, tio necesigas la ekziston de klarigantoj, de aplikantoj, de homoj, kiuj funde studis la doktrinon k neeviteble kreiĝus nova klaso da homoj, novspecaj teologoj, al kiuj oni devas konsenti privilegiojn, por ke ili povu ĉiam esti en taŭga stato por bone klarigi k apliki la sanktajn principojn. Kaj plie oni povas antaŭvidi, ke tiuj aŭguristoj, ne ĉiam interkonsentos. Tiam devos esti ĉefaŭguristo, nova papo. Fakte Stalin estas tia papo en Sovetio k en la dekadenca Tria Internacio.

Tiurliate estas tre interese rimarki, ke la dogmo pri la senerareco de l' katolika papo ekzistas nur de la jaro 1870. Kaj ĝi estis akeptata de koncilio ĝuste pro tio, ke teologoj disputis, k iafoje tre akre jam de tre longe pri kelkaj demandoj k ne povis interkonsenti. Por ĉesigi tiun disputadon necesis akcepti la dogmon pri la senerareco de la papo, rilate ekleziajn aferojn. Tiu povo de la papo cetere estas unu el la kaŭzoj, pro kiuj la katolikismo estas la plej forta de ĉiuj kristanaj eklezioj...

Sed ni volas esti liberpensaj homoj, ĉu ne ? k sekve neniu doktrino, neniu teorio aŭ sistemo devas por ni fariĝi dogmo. V... k Liaj similuloj havas ankoraŭ senkonscie la spiritostaton de religiuloj, de kreduloj: ili bezonas absolutajn " verojn" k malfacile povas toleri la staton de dubo en sia spirito. Mi konfesas, ke ofte la dubo estas nekomforta stato por la menso. Sed la homoj fariĝos vere toleremaj k respektemaj

108

por la ideoj de siaj proksimuloj, nur kiam ili estas foriĝintaj el sia cerbo la miljaran emon al la absolutaj veroj. Kiom longe la homoj ne akceptos la relativismon, tiom longe nia libero estos latente minacata.

Kvankam mi konsilas, ke vi ne alprenu kontraŭmarksisman vidpunkton por defendi la sennaciismon kontraŭ V.... aŭ aliaj t. n. marksistoj (male, vi provu ĉerpi en la marksa verkaro eldirojn, kiuj povas apogi nian ismon. Ĉi-kaze mi altiras vian atenton al la artikolo, kiun mi aperigis en la n-roj 311-315 de " S-ulo ", mi tamen konfesas al vi, ke ni ne povus sincere pravigi la ekziston, aŭ pli ĝuste la vivkapablon de artefarita lingvo per la historia materialismo. La provoj faritaj tiurilate de Sovetianoj ŝajnas al mi tute fiaskaj. Tamen esp-o ekzistas, la esp-a movado estas fakto k neniu saĝa homo povas nei, ke unueco de lingvo estas grava faktoro en la unuiĝo de la popoloj. Fakte la rusa lingvo pli k pli sin trudas al la tuta Sovetio k la aliaj tieaj lingvoj pli malpli frue perdos sian kulturan signifon k fariĝos iaj provincaj dialektoj. Sekve, kiuj volas sincere k konsekvence labori por unuigi la mondon, tiuj devas konfesi, ke esp-o povus ludi tre gravan rolon tiurilate. Tial ke la laboristaj gvidantoj ne komprenas tion, ili estas do konservativuloj k ne konsekvencaj revoluciuloj. Neniu el la plej lertaj sofistoj sukcesos rebati tiun mian argumentaĵon. Cetere inter la gvidantoj estas kelkaj, kiuj bone komprenas la aferon, sed ili havas nenian intereson al tio, ke foriĝu la lingva ĥaoso; male, kiam lli estas poliglotoj. Tiaj burokratoj estas konsciaj perfiduloj de la laborista klaso....

P. S.— Releginte mian leteron, mi nun sentas la deziron ion aldoni pri marksismo. Mi citis el artikolo de kompetenta marksisto k diris, ke laŭ tia kompreno mi ankaŭ volonte akceptas la ismon. Tamen necesas, ke vi eksciu, ke en la sama artikolo, Lora diras, ke la lastatempaj okazintaĵoj plene pravigas (?!) la marksan vidpunkton. Pri tio mi absolute ne konsentas, k-trude sin prezentas al mi la penso, ke la fama

109

franca episkopo Bosue (Bossuet) antaŭ du jarcentoj kapablis en siaj verkoj: Politiko laŭ la sankta Skribo k Traktato pri la universala Historio, kontentige por la plimulto de siaj samtempuloj, klarigi k pravigi ĉiujn okazintaĵojn laŭ sia teologia vidpunkto ! Multaj el la klarigoj de la nuntempaj marksistoj estas samvaloraj. Al niaj novspecaj ekzegezistoj mi emus demandi: Ĉu, jes aŭ ne, Marks diris, ke la kapitalismo kreas sian entombigonton, la proletaron ? Ĉu, jes au ne, la socialismo ne devus fali el la kapitalisma arbo kiel matura frukto ? (La respondo povas esti nur jesa, ĉar ne eblas forstreki tiujn dirojn el la verkoj de Marks). Nu, vi asertas, ke la kapitalismo, atinginte sian lastan stadion, disfalos. Pri tio eĉ konsentas kontraŭuloj de la socialismo. Kial do la proletaro malvenkis k sklaviĝis ĝuste en la lando (Germanio), kie la kapitalismo estas la plej elvolviĝinta ? Mi konsentas al la aserto en " La Kom. Manifesto ", ke " La regantaj ideoj de ia tempo estis ĉiam tiuj de la reganta klaso. " Jes, sed tio ne klarigas, kial, ekzemple, la ideoj en Japanio malsimilas al tiuj en la eŭropaj landoj, kvankam jam delonge la kapitalisma produktomaniero enkondukiĝis en la mikada imperio. Eĉ en Eŭropo mem estas konstatebla sufiĉe granda diferenco inter la diversaj landoj. Kaj en Turkio la ideoj aliiĝas ne pro tio, ke la kapitalismo vaste enplantiĝis en la lando, ĉar tio ankoraŭ ne okazis, sed dank' al la influo, agado k propagando de Kemal paŝa.

Sed la plej karakteriza fakto estas, ke en Sovetio venkis socialism-cela revolucio, kvankam tiutempe la kapitalismo estis ankoraŭ tie en embria stato. Per la diktaturo, per unueca propagando k edukado k pro manko de ĉia libera gazetaro kreiĝas tie nova, sklaveca spiritostato, kies bazo estas la Marksa ideologio. Do, la tieaj (Turkio k Sovetio) regantaj ideoj tute ne rezultas de la alliĝoj en la produktmaniero, sed male antaŭas ilin. Ideoj estas fortoj —k tiuj de Marks plej bone pruvas tion. La marksismo estas iu ideologio k ne ekzakta scienco. Mi konsilas, ke vi ĉiam tenu en la memoro kelkajn el la

110

bazaj principoj de la historia materialismo k komparu ilin kun la faktoj, kun la okazaĵoj k vi povos facile starigi demandojn al kiuj V... povos respondi nur per elturniĝoj, alivorte per sofismoj. Pro la fakto, ke regas la spiriton de la plimulto da homoj la absolutismo, mi emas pensi, ke ĉiuj provoj por starigi "ĝustajn " soci-politikajn teoriojn k programojn, povas havi kiel konsekvencon nur semi ĝermojn de disiĝo en la laboristajn rondojn. La simpla, la plej senkultura proleto ne bezonas tiajn tezojn por kompreni, ke li estas ekspluatata, ke li ne ricevas la ĝustan parton de la sociaj riĉaĵoj. Unuvorte, ĉiu normala homo posedas la senton pri justo k ĝusto. Tiuj konceptoj estas kvazaŭ percepteblaj per la sentumoj. Sekve mi opinias, ke unu el la plej necesaj k efikaj rimedoj, por fari revoluciulojn, estas vibrigi la senton pri justo en la koro de la homoj....

Mi nepre volas ĉesigi ĉi tiun babiladon, kvankam restas multo dirinda pri la temo.

—> Enhavtabelo <—