Persekutatoj - persekutantoj

LETERO DUDEKA
Al K-do K. B., Letc..., Anglio
Parizo, 23-5-1932.

Ne mirigis min via sciigo: mi ja antaŭvidis, ke en Moskvo la Dre...a bandaĉo malebligos vian eniron en Sovetio. Kaj tiu fakto estas nova, plia pruvo, ke nur la plej serveme Stalinaj elementoj povas iom libere spiri en Sovetio. Dum plej sindonaj k aŭtentikaj malnovaj komunistoj estas en malliberejoj, karieristoj k servaĉemuloj okupas la bone pagatajn k privilegidonantajn postenojn. Mi ne volas fari amarajn komentojn pri tiaj konstatoj, sed almenaŭ ni firme konsciu, ke prirevoluciajn lecionojn la karierstoj ne rajtas doni al ni... Por ke vi havu tute klaran bildon pri la severa kontrolo super leteroj, precipe super tiuj venantaj el Parizo, eksciu, ke du el miaj korespondantoj estas nun persekutataj pro tio, ke la cenzuro ektrovis, ke ili ricevis de mi korespondaĵojn. Sur leterkovertoj la adreson mi Ĉiam skribis maŝine k la

98

leterojn mi ne subskribis per mia nomo; sed okazis tamen ke sur banderoloj por presaĵoj mi skribis mane.

Tiun mian skribmanieron oni ektrovis k por pruvi la "krimon " de tiuj du K-doj (Bes... k Sce...) en la lasta n-o de la ruslingva revuo de SEU estas publikigita la faksimilo de mia manskribo !.... Notu, ke la presaĵoj ("S-ulo " Protokolaro, Manifesto ks.), kiujn mi sendis, estis kaŝe envolvitaj en ekz-oj de franclingvaj komunistaj gazetoj.

En Francio oni iafoje diras: " Kiel bela estis la Respubliko dum la Imperio ! " Kaj tio signifas, ke la respublikanoj faris tiam al si pri la Respubliko tute alian bildon ol tiun, kiun ĝi fakte prezentas hodiaŭ. La malnovaj bolŝevistoj, kiuj ne okupas nun bonajn postenojn, sendube povus ankaŭ diri: " Kiel bela estis la komunismo dum la cara regado ! " Tio tamen neniel signifu, ke oni devas bedaŭri la caran tempon; tute male, sed la sinceraj revoluciuloj ne povas havi alian sintenon ol jenan: Ĉiam esti kun la persekutatoj kontraŭ la persekutantoj,—kiam la unuaj, kompreneble ne celas restarigi la regnon de malnovaj persekutantoj. Batalante nun por ke en Sovetio regu libero k demokratio, oni fakte servas la revolucion la komunismon. La libero estas iu stato senĉese minacata k konstante pribatalenda... La Stalina " komunismo " iel similas la nunan katolikismon, kompare al la primitiva kristanismo. Ĉe la komenco la kristanoj estis persekutataj k martirigataj k poste ili fariĝis siavice persekutantoj k martirigantoj. Mi volas konigi al vi ankaŭ tre signifan fakton: Lastatempe turka ĵurnalisto Intervjuis Litvinov pri la vizito de Ismet paŝa k.a. turkaj regantoj en Sovetio. Jen ekstrakto laŭ la Orienta ĵurnalo, 12-5-1932: " Rilate al la vizito de via Ĉefministro, Ii malfermis novan horizonton por la amikeco inter ambaŭ landoj. Ĉe tiu horizonto brilas komun-interesoj k senlima reciproka sekuro. Ĉiam ni amis Ismet paŝa; sed post tiu nova alproksimiĝo kun li k la pli k pli intima interkonatiĝo kun la grandaj estroj el via lando, k spertinte la sinceron k la simpation, kiuj estas al li propraj, ni nun tute simple sentas veran amon por via ĉefministro.

99

Kredu min : ĉiuj gvidantoj de Sovetio pensas tute kiel mi. En la persono de Ismet paŝa ni sentas nun por Turkio nenion pli fortan ol amikecon. Dume la Kompartio estas tie nelaŭleĝa organizo k ĝiaj anoj severe k eĉ kruele persekutataj !... La Stalinaj komunistaj gazetoj el ĉiuj landoj kompreneble prisilentas tiajn faktojn, tial ke iliaj redaktoroj estas nur dungitoj, kiuj plejparte verkas komunisme hodiaŭ, kiel ili verkos faŝisme morgaŭ. Pardonu min, kara K-do, sed mi ne povis bridi mian deziron eldiri en ĉi tiu letero tion, kio ne estas direbla en nia gazeto, tial ke miaj diroj kredeble estus miskomprenataj k liverus denove motivon al iuj blindaj fanatikuloj k al karieristoj pretekston kriaĉi, ke ja fakte mi estas " malamiko de Sovetio "...

—> Enhavtabelo <—