Sennaciismo kaj Pasporto

LETERO DUA

Al S-anoj E.J. k T.T.
Tokio 13 - 4 - 37
Estimataj Sinjoroj.

Al vi kore mi dankas pro via afabla letero, kiu pruvas, unu fojon pli, ke Esperantio ne estas regiono tute fikcia ; malgraŭ cirkonstancoj ne tre favoraj, tamen komuneco de sennacieca lingvo montriĝas reala ligilo.... Kredeble vi opinias, ke via demando pri mia pasporto forte embarasas min aŭ ke ĝi sendube estas sprita. Mi riverencas al vi pro la sprito, tamen rimarkigante, ke la plej bona ŝerco povas iafoje fariĝi nura malĝentilaĵo. Ĉu konvenus en ĉeesto de ĝibulo ŝerci pri ĝibo ? Ĉu decus fari spritaĵon ĉe funebra ceremonio ? Ĉu ne estus kruele moki liberemulon en lia karcero ? La samon oni povus diri pri mi

25

mem, tial ke mia sopiro al senpasporta mondo, al mondregno, unuvorte al sennacieca stato ne estas malpli forta ol tiu de enkarcerigito por liberiĝo. Kvankam mi mense k kore sentas min sennaciulo, tamen mi ja devas konfesi, ke mi havas francan pasporton. Tiun dokumenton mi eĉ devas montri ĉe ĉiu transirota landlimo. Laŭ pasporte mi do estus, se ne franco, almenaŭ franca civitano, kio tamen ne estas tute la sama afero. Sed eble vi pensos, ke tiu mia lasta aserto estas nur vanta frazo. Ĉar vi ne povas rigardi en mian koron por kontroli, ĉu mi parolas sincere aŭ ne, mi mencios al vi fakton, kontroleblan fakton, kiu pruvas nerefuteble, ke mia korligiteco al Francio ne ekzistas aŭ estas vere tre malstreĉa : en la jaro 1915, kiam furiozis la patriotisma febro k tondris la kanonoj, -- kiam Francio estis invadita de germanaj armeoj, tiam mi verkis artikolojn en kiuj mi elmetis tezon, laŭ kio la venko de Germanio iel estus preferinda, ol tiu de "Entente". Kompeneble neniu franca gazeto tiam povus aperigi tiajn artikolojn. Sed unu, ampleksa, tradukite aperis en Usono; k tiu sama fine aperis ankaŭ en Francio dek-naŭ jarojn poste, t. e. en 1934!..... (1). Ĉu tia fakto atestas favore al mia franceco? Ĉu male ĝi ne pruvas, ke mia aserto estas plenenhava frazo? Estas ankaŭ fakto, - kvankam ne facile kontrolebla, - ke, kiam okaze mi eldiris miajn herezaĵojn antaŭ ĝismedole aŭtentikaj francoj, tiam ne malofte mi konstatis, ke: ili kolerete sulkigis la brovojn k eldiris : " Fi ! vi devus honti !...vi ne estas franco..." Mi povus mencii aliajn faktojn kiuj donas bazon al mia pretendo esti sennaciulo. Sed kredeble ĉuj faktoj ne havas valoron antaŭ viaj okuloj. Kio gravas por vi, tio estas, ke mi naskiĝis en Francio k ke mi havas en la poŝo francan pasporton. El tiu vidpunkto vi pravas k mi povas esti nur sennaciemulo. En diskutado kun harfendemuloj estus eĉ prefer

-------------------------------------------------------------------------------------------

(I) La menciita artikolo aperis en " La Voix Libertaire ". - (Kompil.)

---------------------------------------------------------------------------------------------

26

inde diri pliprecizige : sennaciecemulo. Sed tia diskutado estus nur ĵonglado per vortoj k pensigas pri disputoj inter diversekleziaj teologoj. Bedaŭrinde, sed fakte, nacioj, patrioj ekzistas. Ili estas konkretaĵoj, kiujn neniu povas praktike ignori. Ĝuste pro tio mi devas havi pasporton, Mi ne volas rezigne vivadi ĉiam en la sama terparto, arbitre limigita; mi volas ĝui la belaĵojn k bonaĵojn el nia komuna planedo k ne nur tiujn de unu el ĝiaj partoj, k tial mi malbenas ĉiujn land- k lingvolimojn k sopiras al unuregneco, al unulingveco, unuvorte al la efektiviĝo de la sennaciismo. Plie mi kredas ke havi la rajton nomi min sennaciulo, tial ke mia preferata lingvo estas esperanto k ne la franca. Estas fakto, ke mi esprimas pli facile miajn pensojn per la artefarita, simpla, racia, sennacieca lingvo, ol per la natura, komplika, malracia, nacia lingvo franca. Cetere esperanto estis mia hejma lingvo dum 10 jaroj k jam de unu jaro mi tre malofte havis la okazon aŭdi aŭ paroli france. Kiu povus kontroli la sentojn-en mia koro, tiu konstatus, ke reale, ne image, mi havas impreson de fremdo inter neesperantistaj francoj, dum mi sentas min hejme ĉie ajn sur la tero, kiam mi troviĝas kun esperantistoj. Antaŭ kelkaj jaroj mi diris en iu artikolo, ke mi preferas esti insultata en esperanto ol laŭdata en franca lingvo : tio estas vera, laŭfakta. Eble vi pensos, ke mi estas nenormala homo. Pri tio mi mem ne povas havi objektivan opinion. Vi kredeble havas la konvinkon, ke la amo al la patrio estas io tute natura. Tion mi ne kontraŭdirus, se la vorto patrio estus konservinta sian originan signifon. Sed la loko, kie oni naskiĝis, kie entombiĝis la gepatroj k prauloj, estas tro malgranda k ne povas rilati al tuta nacio. La naciismo aŭ patriotismo (mi ĉiam uzas la du terminojn kun la sama senco) estas la rezulto de edukado. Ĝi naskiĝas en la lernejo k estas poste kulturata per la gazetaro k libraro. El ĉiu ajn infano oni povas fari ĉu francan, ĉu germanan, ĉu japanan patrioton, - tute same kiel eblas fari el ĝi ĉu kristanon, ĉu budaanon, ĉu islamanon. Kaj farinte tiun konstaton oni povas aserti, ke el ĉiu

27

ajn Infano oni ankaŭ povus fari mondcivitanon. Sekve, la sennaciismo ne estas tiel fantazia teorio, kiel vi verŝajne pensas. ALiparte, oni ne devas ignori la fakton, ke okazis -- k daŭre okazas -- en la mondo popolmiksiĝoj. Koncerne min, estas certe, ke mia patro estis nordano k mia patrino sudanino. Ambaŭ apartenis al du malsamaj rasoj, se mi uzas tiun terminon laŭ la senco donita al ĝi de kelkaj antropologoj. Mi naskiĝis en Normandio k estas historia fakto, ke tiun provincon konkeris en la 9-a jarcento invadintoj el Skandinavio. Tiuj nordanoj -- aŭ normandoj -- konkeris, du jarcentojn poste, Anglion k fondis tie dinastion. Se mi devus havi specialan naturan amon por miaj prauloj, mi estus en granda embaraso k devus rigardi jen al Iberio, jen al Skandinavio. Pri la nacia demando mi verkis libreton, kies titolo estas << Naciismo >>. Se vi do sincere deziras koni mian opinion vi havas tiun eblon per lego de tiu verko. Estas memkompreneble, ke en letero mi povas eldiri nur kelkajn ĝeneralaĵojn pri la temo. Se vere mi havus ankoraŭ emon al paradoksoj, mi povus pruvi al vi ke, fakte ekzistas sennaciuloj. Vivas en la mondo homoj, kiuj efektive apartenas al neniu nacio; ili havas-la "Nansen pasporton", liveritan de la Ligo de Nacioj. Oni do povas esti sennaciulo k tamen havi pasporton. Sed La plimulto da tiuj homoj sopiras al iu nacio; oni povas diri, ke ili estas patriotaj sennaciuloj ! ! La Versajla kontrakto, kiu starigis en Centra Eŭropo, plurajn malgrandajn ŝtatojn k arbitre difinis al ili limojn, kreis tiajn " sennaciulojn ", kiuj estas naciemaj, tamen havas sennaciecan pasporton !... Mia sennaciuIeco estas do pli reala ol tiu de homoj, kiuj estas nur ĵure k ne kore sennaciaj ĉar mi sincere sopiras al mondregno, al sennacia, senpasporta stato sur la tero. Ĉu pro tio, ke mi bedaŭrinde ne povas ignori la naciojn k devas havi pasporton, mi tamen devas riverenci antaŭ tiu realaĵo, kiun mi abomenas ? La naciismo estas la plej granda ideo

28

forto el nia epoko; mia sennaciismo sonas kvazaŭ voĉo en dezerto; ĉu tio pruvas, ke la unua ismo estas saĝa k la dua malsaĝa? La naciismo povas sklavigi mian korpon, sed ne mian animon k mi certigas al vi, ke iafoje mi sentas neesprimeblan ĝojon ĉe la penso, ke mi persone havas nenian respondecon en la granda katastrofo milita, kiun preparas nun la ĉiea naciismo... Rilate al via aludo pri la pensio, kiun mi ricevas de la " franca nacio " vi ne estas tute ĝuste informitaj. Pagas al mi pension la pariza urbo, ne la franca ŝtato. Tamen mi volonte konfesas, ke la pliprecizigo, kiun mi faras ne estas muItvalora k indas je argumentado de harfendemuloj, ĉar Parizo ja estas franca urbo. Sed mi enspezas tiun sumon sen ia konsciencriproĉo, tial ke eĉ en sennacia mondo, la instrua laboro, kiun mi faris dum 30 jaroj, estus same utila. Mi ne instruis patriotismon al miaj lernantoj, sed geometrian desegnon k manlaboron. Se Francio ne estus sendepeda lando, suverena ŝtato, tamen tiu instruado estus farata en la lernejoj. Cetere, mi malkaŝe deklaras al vi, ke ne estus ĝuste riproĉi al proleto, pro tio, ke li plenumas taskon, kiu ne akordas kun lia konvinko. (Kaj tia ne estis mia kazo). Kiu volus vivi en la nuna mondo laŭ sia hereza idealo, tiu simple kondamnus sin al morto. Kiam oni aĉetas la plej simplan objekton, tiam vole nevole oni pagas imposton k per tio subtenas ŝtaton, eĉ, se oni malbenas ĝian politikon. Mi ne estas profeto k ne scias, ĉu iam efektiviĝos la sennaciismo. Por ke mi propagandu ĝin k provu laŭpove konformigi mian vivon al mia idealo, sufiĉas ke mi estu konvinkita pri ties efektivigindo. La sennaciismo ŝajnas al mi ne nur efektiviginda, sed laŭa al la historia procezo. Ĉu la starigo de mondregno okazos laŭ la ĝisnuna procedo permilita, kiu el provincoj faris nacion, aŭ per pli saĝaj procedoj, tion mi ne scias. Sufiĉas al mi havi la konvinkon, ke mia agitado estas evoluobeema k ne konservativa, reakcia, kiel estas tiu de la internaciistoj, kiuj senĉese k bombaste agitas

29

pro la rajto de la popoloj al memdispono, t.e. por la starigo aŭ pluigo de sendependaj nacioj. Verŝajne vi miros, ke viaj rimarkoj, kiuj eble estis en via intenco nur ŝercaj, instigis min skribi ĉi tiun longan leteron. Pardonu min ! sed mia sennaciisma konvinko estas tiel forta k sincera, ke ĝi ne toleras ŝercon. Vi mem, kiuj kredeble estas sinceraj naciistoj, certe ne tolerus de mi ĉercon pri via nacio. Tion mi ne permesus al mi, - k estu certaj, ke kiam patriotoj, naciuloj el malsamaj landoj buĉas unuj la aliajn, mi trovas tion tute normala k eĉ laŭdinda....... Bonvolu akcepti, mi petas, kun sincera danko pro via pruvo de Zamenhofa samideneco, la sennaciulan saluton de laŭpasporta franco.

—> Enhavtabelo <—