16. Pri Polico

LETERO DEK SESA :
Al K-do V. Ves, Amsterdamo
27-an de aŭgusto 1930.

Vla letero de la 22-8-30 estis laŭtlegata ĉe nia hieraŭa kunsido k mi ricevis komision respondi. Via demando: " Ĉu policistoj povas esti SAT-anoj ? " estas iom embarasa, vi kredu tion. Prikonsiderante ĝin laŭ pure idealista, principeca vidpunkto, oni tuj alvenas al nea respondo. SAT estante organizo, kiu servas la interesojn de l’ Proletaro, devas sekve batali kontraŭ ĉion, kio malhelpas al la emancipiĝo de tiu klaso, k tre ofte la policistoj ja servas ĉefe la interesojn de l’ burĝaro. Aliparte, la policistoj tamen apartenas al la proleta klaso kies interesojn ili plej ofte devas perfidi. Sed ĉu nur la policistoj perfidas sian klason ? Ĉu do la laboristoj, kluj fabrikas la armilojn, vestojn ktp. de l' policistoj, ankaŭ ne perfidas sian klasan intereson ? Ĉu la laboristoj, kiuj konstruas malliberejojn, kazernojn, preĝejojn k. s. stultigejojn, ankaŭ ne perfidas ? Nun ni rigardu la problemon laŭ praktika vidpunkto. Ni supozu, ke en SAT oni matakceptas policistojn. Ni devus sekve eksigi la G.P.U. anojn el Sovetio, kiuj sendube troviĝas en niaj vicoj... Kaj vi kredeble scias, ke tie tiuj policistoj estas konsiderataj kiel la plej fidindaj bolŝevistoj; ili ofte eĉ okupas respondecajn postenojn en la organizoj....

84

Eksciu ankaŭ, ke en Aŭstrio policistoj aliĝas la socialdemokratan partion k eĉ povas okupi postenojn en la partio, .se mi ne eraras. Kiel vi vidas, se SAT ne volas esti sekto el samopinianoj, sed resti malfermita al ĉiuj tendencoj de la laborista movado, ĝi ne povas kontraŭstari al reguloj, kiuj gvidas laboristajn partiojn. Cetere, la policistoj, kiujn oni konas, tial ke ili portas uniformon, ne estas la plej danĝeraj. La plej timindaj estas la spionoj, la sekretaj policistoj, k neniu organizo povas esti tute certa, ke tiaj uloj ne troviĝas inter ĝiaj anoj. La sperto milfoje montris, ke en la plej revoluciaj organizoj, ĉe la anarkistoj, ĉe bolŝevistoj el la cara epoko, estis relative multaj tiaj policistoj. Ni ĉiam prikonsideru la problemojn laŭ praktika vidpunkto; ni zorgu, ke policistoj k similuloj neniam akiru influon en SAT. Mi ekzemple forte kontraŭstarus al tio, ke policisto havu respondecan postenon en SAT. Oni povas bone argumenti, ke lia speciala funkcio en la socio malebligas, ke li vere agu sen ia ĝeno por la interesoj de l’ laboristaro.

Kvankam mi respondas en la nomo de l’ Direkcio, vi tamen bonvolu ne forgesi, ke ĉi tiu respondo eldiras ĉefe mian propran opinion, ĉar oficiale neniam estis alprenita decido pri tiu demando. Se ni bone memoras, ĝi estis tamen iom debatita ĉe la 2-a Kongreso de SAT, kiun mi ne ĉeestis. Kaj okazis io amuza; Kdo J. Roth, kompartiano, unu el la organizantoj de l' Kongreso, estis... policisto, dum la revoluciaj tagoj en Germanio. Bonvolu konsideri jenon: se la komunista k socialdemokrata partioj en Nederlando akceptas policistojn, ĉu via Federacio povas malakcepti llin ?

Eble mia respondo ne tute kontentigos vin, sed atentu, ke la problemo estas tre delikata k malfacile solvebla. Ne forgesu, ke neniu el ni - nek mi, nek vi— povas en la nuna socio konsekvence agi, t e. tute obei en la praktiko al la principoj, kiujn ni propagandas.

—> Enhavtabelo <—