Relativa signifo de titoloj

96

LETERO DEK NAUXA
Al K-do K. B., Letc..., Anglio
Parizo, 17-11-1931

> Al mi la enhavo k sincera tono de via letero plaĉis. Mi bone komprenas vian surprizon ĉe la konstato, ke SAT-anoj nomis vin " sinjoro ". En Svedio mi mem faris la saman sperton k tiam sentis min preskaŭ ofendita. Sed oni klarigis, ke tiel estas la kutimo tie en laboristaj rondoj, eĉ inter konatuloj. Se oni prikonsideras la aferon laŭ historia vidpunkto, oni povas klarigi al si, ke la kvalifiko " sinjoro ", kiam ĝi rilatas al laboristo, estas signo pri konkerita digno en la soclo. Kaj mi timas, ke la vorto kamarado perdos en la estonto sian nunan signifon. Same la himno " La Internacio ", post kiam ĝi estos tro ofte ludata en oficialaj cirkonstancoj.
Lastatempe mi legis, ke okaze de vizito de " K-do" Litvinof al la faŝista Mustafa Kemal Paŝa en Ankara la tiea muzikistaro ludis " La Internacio "-n k ĉe tiu ekscio mi havis kredeble similan impreson al tiu, kiun vi spertis aŭdante, ke oni nomas vin " sinjoro ". Ni ne forgesu, ke la franca oficiala himno " La Marseljezo " estis ankaŭ revolucia kanto. En ĝi oni rekomendas mortigi la reĝojn; sed jam multfoje venis en Francion reĝoj, al kiuj honore oni ankaŭ ludis tiun himnon !... Estas tamen tre strange, ke tiuj SAT-anoj el Bir... aliĝas al B.E.A. Ili tute ne estas konsekvencaj. Se ili estus anoj de U.E.A., mi komprenus ilian sintenon. sed, ĉar ili estas SATanoj, ilia loko estas en B.L.E.A. Sed ni ne forgesu, ke la homoj ne forlasas sian malnove akiritan idearon en unu tago. Se tiuj SAT-anoj legas " S-ulo "-n; ili certe iom post iom perdos sian malnovan percepton pri esperantaj aferoj. Neniam preterlasu la okazon klarigi al tiuj neŭtralemuloj, ke ili pli bone servus la esperantan aferon, se ili agus konsekvence laŭ la vidpunkto difinita de SAT.

97

Vi ja devas esti preta ricevi insultojn de viaj sampartianoj. Kaj mi avertas vin pri neceso prepari vin spirite por ne esti maljusta poste pro maljustaĵoj faritaj ai vi. Ni estas en kriza tempo, kiu tre favoras la demagogiajn procedojn de senskrupululoj aŭ fanatikuloj. Sed la grava demando tamen estas: difini la ĝustan pozicion por la estonto de nia movado. Mi restas ĉe la konvinko, ke la nia estas la plej ĝusta; tial ni povas trankvile atendi la ŝanĝon de l' cirkonstancoj. Nur post du- tri- kvar jaroj eĉ pli ni povos havi la certon, ke ni ne eraras. Dume ni laboru k varbu aron da honestaj k fidindaj homoj, ĉiam pretaj oferi k sin dediĉi al la SAT-movado; ili formu la fortikan kernon, kiu tenu la ekvilibron inter la diversaj partianoj.

—> Enhavtabelo <—