15. - Rolo kaj Karaktero de S. A. T. .

79

LETERO DEK KVINA
Al K-doj Dem. k Nek., Moskvo
Parizo, 23-6-1925.

Ml Iegis la programprojekton, ĉi kune resendatan, k konsentas kun ĝi en multaj punktoj. Mi faru tamen du ĉefajn rimarkojn:

1 ) mi ne vidas neceson prezenti al la Kongreso la programon;

2) mi firme opinias, ke ĝi tro similas la tezojn, kiuj estas kutime prezentataj ĉe kongresoj de politikaj organizoj. Vi ja diras, ke SAT estu servaparato, sed ne sufiĉe akcentas pri la servoj farataj, fareblaj k farindaj. Insiste mi diru mian tutan penson pri la temo. Se ni ne sukcesos doni al nia organizo karakteron tute specialan, neniel similan al la aliaj laboristaj organizoj, SAT certe pereos post tempo pli malpli longa. SAT devas efektive servi al la esperantistaro laborista. Nu, estas fakto, ke nun U.E.A. pli utilus al laboristo migranta en la mondo por serĉi laboron aŭ pro alia motivo ol SAT. La neŭtrala organizo ja havas reprezentantojn en pli granda nombro da urboj. En via programo vi tute forgesis diri, ke SAT celas helpi la elmigrantojn por trovi laboron, la forkurantojn por trovi rifuĝejon, la vojaĝantojn ktp. Laŭ mi tiu tasko de nia organizo estas eble la plej grava, la plej atentinda, la plej zorgenda. Necesas insisti pri tio; necesas meti la servotaskon unuavice en nian programon. La cetero estas malpli grava; aŭ se vi preferas, la cetero malpli pravigas la ekziston de nia organizo.

Mi ja certe ne forgesas la edukan taskon, sed ni atentu, ke ankaŭ nacilingve oni povas-eduki. Cetere, la praktikaj servoj estas edukaj per si mem. La faktoj pli instruas ol la paroloj. Bedaŭrinde, ni devas konstati, ke nuntempe tre malmulte da membroj bezonas la servojn pri kiuj mi aludis. Kaj tio estas baro en la malvolvilo de nia entrepreno. Sed mi restas konvinkita, ke ne ekzistas alia vojo ol la praktika aplikado de nia lingvo, por ke estu firmstara la esperanta movado ĝenerale k la SAT-movado aparte. Hodler per

80

UEA savis la eperantan movadon en iu krlza periodo. Ni ne malatentu tiun fakton. En la unua rezolucio, kiun mi voĉdonigis en Praha, mi diris, ke SAT devas esti la UEA de l’ proletaro. Mi ne ŝanĝis tiurilate mian opinion. Mi petas, ke vi bone pripensas tion, tial ke pli k pli vi prenos sur vin parton da respondeco pri la gvidado de SAT. Almenaŭ tion mi esperas.

Pri la organiza temo. Se mi komunikus al vi la leteron, kiun mi sendis al Bart. ĉe la ricevo de l’ kajero, enhavanta la unuan artikolon de Kolŝinski, vi povus konstati, ke mi ne konsentas kun lia vidpunkto k precipe pri lia taktiko. Mi ege riproĉis al Bart., pro la enmeto de tiu artikolo sen mia antaŭa aprobo. Mi tamen estus konsentinta pri la enmeto, sed kun kelkaj sanĝetoj k aldonaj rimarkoj. Sed kiam la vino estas verŝita ĝin oni devas eltrinki, diras franca proverbo. Estas ega sensencaĵo kompari I.L.H. (1), I.R.H. (1) kun SAT. Tio pruvas, ke Kolŝ. k. a. juĝas tre supraĵe. Por aliĝi al la ĉi-supre nomitaj organizoj necesas nur... pagi kotizon, dum por esti aktiva membro de SAT necesas lerni esperanton. Kaj ni devas bedaŭrinde konstati, ke tio estas malfacila por multaj laboristoj. Nia SAT movado povas do progresi nur malrapide; ĝi tute ne povas esti elamasa movado.

Ni nepre devas averti la blindajn entuziasmulojn, kiuj la realon ne vidas. Necesas, pli ofte ol ĝis nun, montri la veran karakteron, la veran fizionomion de nia movado k ĝiajn eblojn. La malrapida kreskado de SAT kapablas malkuraĝigi oportunemulojn, kiuj fariĝis pretaj konsenti kun ĉiuj kritikantoj, kun la vidpunkto de Spr..., Deu..., k.a. amikoj de verda internaciaĉo. Mi preskaŭ riproĉas min, ke mi ne pritraktis la temon en " S-ulo " jam de longe. Lastan semajnon mi sendis tri artikoletojn k intencas aperigi ĉiusemajne similajn sub la rubriko: Inter Ni. Necesas ŝirmi nian organizon kontraŭ la delogoj de l' verdaj internaciistoj. Mi konsilas, ke viaflanke vi ne preterlasu la okazon en alia

81

rubriko mencii faktojn, kiuj apogas nian vidpunkton. Ni eĉ ne devas timi ripete diri la samon. Oni tro ofte forgesas, ke la instruado estas ripetado. Ni grave erarus, se ni kredus, ke multaj SAT-anoj komprenas la veran signifon de nia movado. Sed la sperto montris, ke estas tute neeble al mi efektive " gvidi " de ĉi-tie. Vi nun konas la ĉefan motivon de mia eksiĝo. Mi povis nur esti konsilanto, —konsilanto kies konsilojn oni komprenas aŭ ne. Mi tamen ne volas, ke vi vidis en mia diro riproĉojn kontraŭ Bart. Li ĉiam montriĝis tre konsentema en siaj leteroj k tre verŝajne li kulpas nur en tio, ke li ne komprenis la gravon de miaj admonoj aŭ konsiloj. Vera gvidado necesigas intervenon en multajn detalojn. Por gvidi efektive mi devus esti en Lajpzig. Tial ke mi povas nur esti konsilanto en kelkaj gravaj okazoj, mi do tiris la konsekvencon de la fakto k eksiĝis. Se pli longe mi konsentus, ke mia nomo aperu sub la titolo de l' gazeto, tio signifus, ke mi estas nur vanta persono kiu kontentiĝas per" honora " titolo.

Plie mi eksiĝis el la PK. ( 1 ) tial ke mi volis pruvi al Minji k aliaj anarkistoj, ke mi tute ne celas ian ajn personan diktatorecon; tlal ke mi ankaŭ konvinkiĝis, ke la gvidado de aparato plejparte funkcianta en Lajpzig estas malfacila. La ĉi-tieaj K-doj el P. K., krom Minji vizitas min ĉiudimanĉe matene, aŭ okaze pli ofte, k petas konsilojn pri ĉio. Niaj rilatoj restas kiel antaŭe tre amikaj. Kun Minji mi ankaŭ ne grave disputis. Ni ne estas malamikoj, sed li ne plu fidas min kiel antaŭe, precipe de kiam Ii legis la antaŭparolon de mia raporto al Komintern.

Nun vi konas la ĉefajn motivojn de mia eksiĝo, sed por paroli sincere mi devas konfesi ke kelkfoje mi sentis laciĝon k dubon, eĉ naŭzon por mia laboro, kiu tre ofte konsistis nur en flikado de la truoj, faritaj de dlverstendencaj fanatikuloj aŭ ambiciuloj. Ankaŭ vizitis min skeptiko, ne nur pri

(1) Plenu,-Komitato - (Kompil.)

82

la ekzistebleco de nia entrepreno, sed pri la progresebleco mem de la homa speco. Nur unu motivo retenas min: se ekzistas io bona en la mondo, tio povas esti nur io farita sindone. Se okazas progreseto, tio rezultas de sindonaj progresemuloj. Se malaperus tiuj sindonaj progresemuloj el la mondo, verŝajne la homaro revenus al la moroj pratempaj. La malbonuloj estus ankoraŭ pli malbonaj, se ili ne devus iafoje atenti la riproĉojn de la bonuloj. Do, kiel vi vidas, multaj kaŭzoj kunaj instigis min elpaŝi en la kampon de I' simplaj vicanoj. Sed kompreneble mi estas kore ligita al SAT k preta batali laŭpove kontraŭ la intriguloj k ĉiuspecaj filistroj. Ne kredu, ke mi forkuris malkuraĝe... En la nuna stato de la afero, se Komintern volas starigi "Studkom", ni ne devas rifuzi ĝin partopreni. Ni devas klopodi tre vigle, por ke taŭgaj K-doj reprezentu la vidpunkton nian. Ŝajnas al mi eble atingi, ke esperanto estu iel favorata. Estos facile montri la sensencaĵon de propono, celanta interkonsenti esperantistojn k idistojn sur la lingva kampo.

Kio ajn okazos, ni almenaŭ konvinkiĝu, ke neniu pli malpli oficiala institucio solvos praktike la mondlingvan demandon. La finfina oficialigo de internacia lingvo okazos, kiam sufiĉe vasta publiko jam utiligos ĝin de kelka tempo. Ĉia alia espero estas iluzia. Aproboj de famuloj k institucioj valoras nur kiel reklamiloj. Ni do ne bazu nian laboron sur tia fundamento. Mi komprenas bone, ke vi estas devigataj paroli iom malprecize pri kelkaj aferoj. Mi simple diru, ke, kvankam mi malaprobas la sintenon de l' kulpinto ( 1 ), mi tamen ne povas konsenti pri la puno. Ĉu tia forigo signas forton aŭ malforton? Mi esperas, ke mia elpaŝo pri advokatecaj diroj nenial kaŭzis la punon. Mi tre deziras, ke vi sciigu min pri tio. La aperaĵoj en Heroldo vekis ĉe mi pli da kompato ol da

(1) Temas pri K-do Levandovski, kiu jam en tiu tempo estis malliberigita pro herezo.—(Kompil.)

83

kolero. Sed ja vi estas prava: pli estiminda, almenaŭ pli ŝatinda estas malamiko el fremda rondo ol ambicia stultulo en la propra. La ekzisto de tiaj uloj klarigas, kial la plej indaj entreprenoj iafoje fiaskas. Malnobla plenumanto de nobla tasko malnobligas nepre la taskon. Jam de longe mi babilas, k tamen konscias, ke mi ne diris ĉion dirindan, sed, kiel vi, mi ne povas dediĉi mian tutan tempon al nia afero..... Fratece la via.

—> Enhavtabelo <—