14. - Monismo - Dualismo

Letero 14 de E. Lanti

75

LETERO DEK KVARA

Parizo, februare 1932.

Inter la riproĉoj, kiujn skismigantoj de nia movado direktis al vi, troviĝas multaj, kiuj ja ne indas rebaton. Sed ĉu vi ne opinias utile klarigi, kial vi estas " dualisto ", se vi fakte estas tia?

Tiun demandon mi povus tute ignori. Ĉu mi estas dualisto monisto, tio estas mia propra afero k nenie en la Statuto nia Asocio estas dirite, ke nur monistoj povas aliĝi. Se mi tamen konsentas liveri kelkajn klarigojn pri tiu temo, ne estas do kun la intenco forviŝi la riproĉon pri aparteno al iu dualisma skolo, sed nur por helpi al kelkaj, ke lli akiru pli precizan komprenon pri tiuj terminoj.

Laŭ ĝenerala akcepto, dualisto estas homo, kiu kredas, ke en la mondo ekzistas du principoj: la materia k la spirita. Monisto estas tiu, klu kredas nur je la ekzisto de unu sola principo, ĉu materia, ĉu spirita. Sekve la ideistoj, kiuj neas la ekziston de la materio —ekzistas tiaj filozofiaj skoloj (1) — estas ankaŭ monistoj. En la antikva tempo, Aristotelo, Pitagoro, Platono estis dualistoj. Poste kristanaj metafizikistoj kontraŭbatalis ilian sistemon, argumentante, ke ĝi entenas gravajn kontraŭdirojn; tiuj kristanoj estis do.. monistoj. Monistoj ankaŭ estis la ideistoj Hegel, Lajbnic, Spinoza !...

Tiuj konstatoj plej bone montras, ke la riproĉo pri dualismo fakte signifas nenion. Sed kompreneble estas pli

(I) Ideistoj argumentas proksimume jene: ĉiuj pensuloj inter- konsentas pri ĉi tio, ke ni ne povas scii, ĉu ni vidas la eksteran mondon tia, kia ĝi estas. Nu, se ni ne konas ĝin, kiel ni povus aserti, ke ĝi ekzistas? Ni scias nenion certan pri ĝi, k ni devas tamen prezenti aI ni la mondon nur per tio kion ni konas. Alidire, tio ne estas filozofi, sed fantazii. Kion ni do konas pri la mondo? Ni konas niajn ideojn k nur ilin. Klarigi la ekziston de tiuj ideoj kiel venintaj al ni el la ekstera mondo, kion ni ne konas, tio estas klarigi malklaraĵon per io ankoraŭ pli malklara. Kredeble tiujn ideojn donis al ni, iu spirito, iu dio. Tio almenaŭ estas logika

76

facile doni ian dubesencan kvalifikon al kontraŭulo ol pruvi, ke liaj ideoj estas eraraj.

La K-doj, kiuj bedaŭrus, se mi estus dualisto, bonvolu do trankviliĝi. Fakte, la monismon, kiel ĝi estas klarigita de Buĥner, Hekel, Le Dantek k. a. materialistoj, mia komprenpovo pli volonte akceptas ol aliajn filozofiajn klarigojn. Mia intelekto ja ne ribelas al tio, ke en la mondo ekzistas nur unu sola kampo, tiu de la materia substanco, k ke tiu substanco, kiu plenigas la spacon, estas ĉiam la sama sub diversaj formoj. La tezon de Buĥner: " Ne ekzistas materio sen forto, nek forto sen materio ", mi ankaŭ senpene akceptas. Laŭ tiu monismo la ideoj, la pensoj simple rezultas de alliĝoj en iu difinita kvanto da substanco, simile al tlo, ke elektra lampo donas lumon, kiam la koncerna lumaparato normale funkcias. Kiam ni pensas, ŝanĝiĝo okazas en nia pensaparato — la cerbo. Facile mi akceptas la eblon, ke iam la fiziologi-psikologia scienco povos noti tre precize tiujn cerbajn ŝanĝiĝojn. Ho ! mi konas la argumentojn, kiujn oni povas kontraŭmeti al tiu tezo, sed ili ne estas por mi tre valoraj. La ideoj sekve, kiel ĉiuj aliaj fenomenoj propraj al la materio estas naturaj fortoj. Konsekvence tiuj fortoj kapablas agi, efiki, okazigi aliajn ŝanĝiĝojn en la mondo. Kaj kredeble tie kuŝas la vola aŭ nevola miskompreno de tiuj, kiuj metis sur min la etiketon " dualisto " aŭ " ideisto ".

Kiam ideo naskiĝis en la cerbo de homo, k se ekzistas favoraj kondiĉoj, por ke aliaj homoj ankaŭ akceptu tiun ideon, tiam gravaj transformiĝoj povas okazi en la socio. Ne ŝajnas al mi eble aliel klarigi la grandan rolon, kiun ludis k ankoraŭ ludas la diversaj religioj. Tiuj religiaj ideoj sendube estas eraraj, sed ĝuste pro tio ili tre bone adaptiĝis al la mistikeca tendenco, kiu superregis k ankoraŭ nun bedaŭrinde superregas —la plimulton de la spiritoj; trovinte favoran grundon por enplantiĝi, ili konsistigis grandegan forton, kies efikoj povas daŭri tre longe. Agnoski la fakton, ke ideoj estas potencaj faktoroj en la transformiĝado de la bomaj socioj, tio neniel signifas, ke oni

77

konsentas kun la ideista skolo, kiu instruas, ke la ideoj estas la spirita substanco de l’ mondo, ke ili nedetrueble ekzistas per si mem. Sed erara ankaŭ ŝajnas al mi la vidpunkto de tiuj, kiuj argumentas, kvazaŭ ili ignorus la fakton, ke la homo estas animalo, havanta ideojn. Ne sufiĉas laŭ mi la scio pri la produktokvanto de karbo, ferminaĵo, elektro ktp. en iu lando por antaŭdiri ĝian evoluon. Tiuj materiaj kondiĉoj estas sendube neniel malatentindaj, sed ne sufiĉaj por liveri kontentigan klarigon pri iu historia situacio. La homo estas unu el la plej malfortaj bestoj en la mondo. Tamen li fariĝis reĝo super la tuta bestaro. Kial ? Ĝuste tlal ke pro iaj cirkonstancoj en lia cerbo naskiĝis ideoj, k organiziĝis lia racio, t. e. la kapablo koncepti, abstrakti, starigi aksiomjn, regulojn, metodojn k ankaŭ hipotezi, anticipi.

Kompreneble okazis plej ofte, ke liaj hipotezoj estis eraraj. Tial ekzistas religioj k pli malpli fantaziaj metafizikaj sistemoj. Kiel k kial naskiĝis tiu kapablo en la homa cerbo ? Neniu povas doni tute precizan respondon al tiuj demandoj. Sed la fakto, ke mi parolis pri naskiĝo de la ideoj, de la racio, tio montras, ke, miaopinie, la homoj ne ĉiam posedis tiun kapablon. Kaj nuntempe ne ĉiuj samgrade posedas ĝin.

Ekzistas eĉ ankoraŭ, primitivuloj, ĉe kiuj forestas ĉia ero da racio; ili ne kapablas abstrakti; ili ne havas ian komprenon pri nombroj. Por ili arbo estas ĉiam io konkreta, io tuŝebla aŭ videbla; ĝi estas ĉu kverko aŭ fago, dum por ni la nocio arbo ne pensigas, pri kiu arbo temas.

En la antaŭparolo al Naciismo mi parolis pri du tendencoj, kiuj kunekzistas en la menso de l’ homoj: la mistikeca k ta teknikeca. Kaj tio kredeble liveris al iuj pretekston, por aserti, ke mi estas " dualisto ". Sed tiuj kritikantoj, se ili estus lojalaj, devus ne malatenti mian eldiritan esperon, ke venos la tempo, kiam la racio plene superregos; tiam la mistikeca tendenco malaperos k sekve ĉia dualismo estos for. Sed, mi ripetas, ne estas mia celo pravigi min ĉe riproĉo pri dualismo. Mi havas la pretendon esti multe pli funde

78

monista ol tiuj pseudo-materialistoj, kiuj faras el la materialismo religion. Sed mi eĉ ne volas riproĉi al tiuj novspecaj religiuloj. En iu " Inter Ni " mi diris: " Se la marksismo fariĝus nova religio, tiom altirpova por la laboristaj amasoj, ke ĝi kolektus ilin milionope en ĉiuj landoj, la socialismo povus esti konstruata eĉ se la historia materialismo ne estas senmanke fundamentita " (2). Mi ne ŝanĝis mian opinion tiurilate. Estas evidente, ke en Sovetio la objektivaj kondiĉoj por la starigo de socialisma socio estis malpli favoraj ol en Anglio, Germanio aŭ Usono, kie la industrio atingis pli altan gradon. Nu, la objektivajn kondiĉojn anstataŭas Stalin per subjektivaj, farante el la marksismo oficialan kredon, devige instruatan en la lernejoj. Tiel tiu kredo fariĝas potenca faktoro en la efektivigo de l'" kvinjaraj planoj ". Per laŭcela predikado, agitado k. a. rimedoj la bone konata mistikemo de l’ rusa popolo estas metata en la servon de l' soclalisma konstruado. La eksperimento estas vere originala, grandioza k sukcesinda. Ĉiaokaze oni povas esti optimista pri la estonto: la marksismo, kies esenco estas teknikeca, ne povos dum tre longa tempo ludi religian rolon. Kiam en Sovetio la socialismo estos finkonstruita, tiam la mistiko perdos multe de sia efiko...

Espereble miaj klarigoj iomete helpos al vi kompreni pli bone, kia estas la demando pri dualismo k monismo. La riproĉo, kiun oni direktis al mi, estis, kiel vi vidas, absolute senbaza. De nun mi ne plu perdos tempon por respondi al similaj demandoj ! Sed intertempe aliaj problemoj stariĝis k eble mi pritraktos ilin ankaŭ en tiu familiara formo de leteroj. Dume estu moniste salutataj de via

(2) " Vortoj " pg. 108.

—> Enhavtabelo <—